Balio
(Alidirektita el Bali)
Balio estas indonezia insulo oriente de Javo. Ĝi estas populara celo de turistoj, kaj fama pro ĝia aparta masaĝa kaj muzika stiloj. Balio havas propran lingvon : 'bahasa bali' aŭ balia lingvo.
Balio Bali
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Denpasar |
Areo | 5 780 km² |
Loĝantaro | 3 890 757 (stato de 2011) |
ISO-kodo | ID-BA |
![]() emblemo
| |
Balio estas 153 km longa kaj 112 km larĝa, kaj havas 3,1 milionojn da enloĝantoj. Malsame al la ĉefe islama Indonezio, la balianoj estas ĉefe hinduoj. Preskaŭ ĉiu baliano parolas kaj la balian kaj la indonezian.
Biogeografie Balio troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita fare de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando.
Balia dancistino, Ramajano 2014