Rinoceredoj

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Rinoceredoj
Troveblo de fosilioj: Eoceno - ĉi-epoke
Kurtbuŝa rinocero, Diceros bicornis
Kurtbuŝa rinocero, Diceros bicornis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Neparhufuloj Perissodactyla
Familio: Rinoceredoj Rhinocerotidae
Gray, 1821

Ceratotherium
Dicerorhinus
Diceros
Rinocero Rhinoceros
Por formortintaj genroj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Rinoceredoj, ofte nomataj rinoceroj, estas familio de grandaj, dikhaŭtaj, sovaĝaj mamuloj el subordo de neparhufuloj, kun tri fingroj sur la kruroj kaj unu aŭ du longaj kornoj sur la nazo. La vorto rinocero ankaŭ estas uzata por nomi specife la genron Rhinoceros. La familio vivas en Afriko, Barato, Indonezio. Ĝiaj membroj estas preskaŭ senharaj kaj herbovorantaj.

AspektoRedakti

Rinoceroj estas mamuloj grandaj aŭ tre grandaj. La nun vivantaj individuoj havas longon de kapo al pugo de 2,5 ĝis 3,8 m (plus vosto 40 ĝis 60 cm longa) kaj pezon inter 500 kaj 3.600 kg. Ili posedas grandajn korpojn kaj kapojn kaj mallongajn, fortajn krurojn. Ĉiu nun vivanta rinocero havas unu aŭ du kornojn, kiuj konsistas el kompaktiĝintaj dermodevenaj haroj, kaj ne entenas oston. Ili baziĝas sur la nazalo. La okcipitalo de la kranio estas tre forta, kaj al ĝi adheras la grandaj, fortaj kolaj muskoloj. La incizivoj kaj kaninoj povas manki. Ĉiu piedo havas tri fingrojn, ĉiu el kiuj finiĝas per larĝa hufo. La haŭto estas dika kaj griza aŭ bruna. Ĉiuj vivantaj rinoceroj krom la Sumatra rinocero estas senharaj, escepte de la pintoj de la oreloj kaj la vosto (nur en la glaciepoko vivis lana rinocero kun ruĝetaj haroj).

Arealo kaj habitatoRedakti

 
Arealo de vivantaj rinoceroj en Sud-Afriko, Centra Afriko, kaj Azio, nuntempa kaj historia; prahistorie rinoceroj estis disvastiĝintaj tra Eŭrazio, Afriko, kaj Norda Ameriko.

Rinoceroj nun loĝas en Afriko sude de Saharo kaj en Suda kaj Sudorienta Azio. Ilia habitato inkludas kaj savanejojn kaj tropikajn pluvarbarojn en altaj kaj malaltaj terenoj. Tamen la prahistoria arealo estis rimarkinde pli vasta. La plej malnovaj specioj malkovritaj vivis en la Meza Eoceno antaŭ proksimume 50 milionoj da jaroj en Eŭrazio kaj Norda Ameriko. Rinoceroj atingis Afrikon la unuan fojon pro la fermo de la Tetisa Oceano kaj la kreiĝo de terponto en la frua Mioceno, antaŭ eble 20 milionoj da jaroj.[1][2] Dum la fino de la Mioceno kaj la transiro al la Plioceno antaŭ 4 milionoj da jaroj, rinoceroj formortis en Norda Ameriko kaŭze de klimataj ŝanĝoj.[3]

KutimojRedakti

 
Hindiaj rinoceroj: Patrino kun rinocerido en Nacia Parko de Chitwan

Rinoceroj kutime vivas unuope, sed en savanoj ankaŭ povas troviĝi en malgrandaj, matriarke organizitaj gregoj. Virrinoceroj plej ofte estas unuopuloj kaj posedas zorge difinitajn teritoriojn, kiujn ili markas per urino kaj koto, same kiel la ofte iratajn vojojn. Dum la tago rinoceroj dormas aŭ restas en ruliĝejoj, kaj aktive manĝas en la vespero aŭ nokto. Ili estas timidaj bestoj, kiuj evitas proksimecon de homoj. Atakoj, kiam ili okazas, ne estas akurate celitaj, sed povas rezultigi mortigajn vundojn per la kornoj, la antaŭaj dentoj, aŭ la nura forto kaj pezo de la besto. Krome, rinocero kuras kun rapido ĝis 45 km/h, apenaŭ superante la plej rapidajn homajn atletojn. Dumkure, rinoceroj kapablas ĝiri subite.[4][5]

Ĉiuj rinoceroj manĝas senescepte plantojn kaj estas taŭgigitaj por tio de siaj larĝaj molaroj. La specioj tamen specialiĝis por manĝado de malsamaj plantospecoj.

SistematikoRedakti

La familio havas 5 vivantajn speciojn en 4 genroj:

Kelkaj specioj formortintaj en Plejstoceno aŭ poste estas:

  • Lana rinocero (Coelodonta antiquitatis), kiu vivis en Eŭropo kaj Azio ĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 mil jaroj kaj havis 2 kornojn (unu aparte grandan)
  • Elasmoterio (Elasmotherium sp.), ankaŭ vivinta en Eŭrazio kaj formortinta antaŭ ĉirkaŭ 30 mil jaroj (eble pli malfrue); ĝi havis nur unu kornon, longan ĝis 2 m;
  • Etruska rinocero (Stephanorhinus etruscus), vivinta en Eŭrazio kiel la du ĉi-supre, kaj formortinta antaŭ 700 mil jaroj; ĝi havis 2 kornojn;
  • Ĉina rinocero (Rhinoceros sinensis)

KonservadoRedakti

Nombrotakso de la kvin vivantaj rinoceraj specioj
Specio Nombro 2007[6] Nombro 2012[7] Nombro 2020[8]
Larĝbuŝa rinocero 14.500 20.400 17.212–18.915
Kurtbuŝa rinocero 3.725 5.050 5.366–5.627
Hindia rinocero 2.619 3.300 >3.600
Sumatra rinocero 275 <100 <80
Java rinocero 55 35–44 70–74

En Azio ekzistas granda postulado de rinoceraj kornoj. Tiuj estas uzataj tradicie en Okcidenta Azio, pleje en norda Jemeno, por la teniloj de ĝambijoj, ponardoj, kiuj funkcias kiel statusaĵoj.[9] En Orienta Azio, kontraste, ili uziĝas por metiartaj ĉizaĵoj kaj tradicia ĉina medicino.[10] Tie la kornoj aperas pleje en polvigita formo kiel kuracilo kontrau febro kaj doloro. Precipe pro tiu merkato kaj la kunligita ŝtelĉasado, rinoceroj estas minacataj per formorto. Granda parto de la rinocera loĝantaro vivas en Sud-Afriko, plej ordinare en ĉirkaŭbaritaj kaj gardataj protektejoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


ReferencojRedakti

  1. Esperanza Cerdeño: Diversity and evolutionary trends of the the family Rhinocerotidae (Perissodactyla). En: Palaeo. 141, 1998, p. 13–34.
  2. Donald R. Prothero, Claude Guérin, Earl Manning: The history of Rhinocerotoidea. En: Donald R. Prothero, R. M. Schoch (red.): The evolution of the Perissodactyls. New York 1989, p. 321–340.
  3. Donald R. Prothero: Fifty million years of rhinoceros evolution. En: O. A. Ryder (red.): Rhinoceros biology and conservation: Proceedings of an international conference, San Diego, U.S.A. Zoological Society, San Diego 1993, p. 82–91.
  4. R. Fulconis: Save the rhinos: EAZA Rhino Campaign 2005/6. Info Pack, London 2005.
  5. Rudolf Schenkel, Ernst M. Lang: Das Verhalten der Nashörner. (= Handbuch für Zoologie. 8 (46)). 1969, p. 1–56, ISBN 3-11-000664-2.
  6. International Rhino Foundation: 2007 Annual Report. Yulee, 2007.
  7. International Rhino Foundation: Annual Report 2013. ([1]).
  8. International Rhino Foundation: Annual Report 2020. ([2]).
  9. E. B. Martin: Tackling the rhino horn trade - a new approach. En: Species. 7, 1986, p. 7–8.
  10. U. A. Casal: Carved Rhinoceros Horns of China. En: Cultureel Indie. 2 (Aug./Sept.), 1940, p. 212–216.