Nacia Parko Kaziranga

La Nacia Parko Kaziranga, angle Kaziranga National Park (en asama কাজিৰঙা ৰাষ্ট্ৰীয় উদ্যান, transkrite Kazirônga Rastriyô Uddan, prononce [kazirɔŋɡa rastrijɔ udːan]) estas nacia parko de la distriktoj Golagat kaj Nagoan de la subŝtato de Asamo, Barato. Ĝi estas Monda heredaĵo de Unesko, kaj la parko gastigas du trionojn de la mondaj Hindiaj rinoceroj.[1] Kaziranga enhavas la plej altan densecon de tigroj inter protektataj areoj en la mondo kaj estis deklarata Tigrorezervejo en 2006. La parko estas hejmo de grandaj reproduktaj populacioj de elefantoj, akvobubaloj, kaj barasingoj.[2] Kazirango estas agnoskata kiel Grava birda areo fare de Birdlife International por konservado de birdospecioj. Kompare kun aliaj protektataj areoj en Barato, Kaziranga plenumis elstaran sukceson en naturkonservado. Situanta ĉe bordo de la Biodiverseco-varmpunkto de Orienta Himalajo, la parko kombinas altan specidiversecon kaj videblecon.

Nacia Parko Kaziranga
nacia parko [+]

Koordinatoj26° 40′ 0″ N, 93° 21′ 0″ O (mapo)26.66666666666793.35Koordinatoj: 26° 40′ 0″ N, 93° 21′ 0″ O (mapo)
Areo170 km² (17 000 ha) [+]

Nacia Parko Kaziranga (Asamo)
Nacia Parko Kaziranga (Asamo)
DEC
Lokigo de Asamo en Barato
Map
Nacia Parko Kaziranga

Vikimedia Komunejo:  Kaziranga National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de la Nacia Parko Kaziranga.

Kaziranga aŭ Kazirango estas vasta etendo de alta elefanta herbo, marĉoj, kaj densaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, trapasata de kvar grandaj riveroj, inter kiuj la Bramaputro, kaj la parko inkludas nombrajn malgrandajn akvejojn. Kazirango estis temo de kelkaj libroj, kantoj, kaj dokumentaloj. La parko celebris centjariĝon en 2005 post ties starigo en 1905 kiel rezerva arbaro.

Notoj redakti

  1. Bhaumik, Subir. "Assam rhino poaching 'spirals'", BBC News, 17a de Aprilo 2007. Kontrolita 2008-08-23.
  2. Welcome to Kaziranga. Arkivita el la originalo je 2012-04-30. Alirita 2012-07-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-30. Alirita 2012-07-26.