Asamio

provinco de Barato
(Alidirektita el Asamo)

Asamio[1] (asame: অসম [asam]) estas barata ŝtato kun areo de 78.438 km² kaj 26.638.407 loĝantoj (en 2001). Ĝia ĉefurbo estas Dispur (7.225 loĝantoj), suburbo de Guvahati. La ĉefaj lingvoj parolataj en Asamo estas la asama kaj la bengala; aldone parolatas pluraj lingvoj de la Tibeto-Birma lingvaro, plej grave la bodoa lingvo.

w1
Asamio

ŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de Barato
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 31 169 272
Loĝdenso 397 loĝ./km²
Geografio
Areo 78 438 km² (7 843 800 ha)
Asamio sur la mapo de Barato
Asamio sur la mapo de Barato
Geografia situo 26° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ O (mapo)2693Koordinatoj: 26° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 IN-AS
Eksteraj paĝoj
assam.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Asamio [+]
vdr

Geografio redakti

Asamio limas la baratajn ŝtatojn Arunaĉal-Pradeŝo, Nagalando, Manipuro, Mizoramo kaj Tripuro (de nordo suden laŭ la horloĝa direkto) kaj Meghalajo en la sudo kaj Okcident-Bengalo en la okcidento. Aldone ĝi limas Butanon en la nordokcidento kaj Bangladeŝon en la sudokcidento. La plej granda urbo de Asamio estas Guvahati.

Plej grandaj urboj redakti

- laŭ la censo de 2011[2] -

Urbo Loĝantaro
Guvahati 962 334
Silĉar 178 865
Dibrugar 145 488
Ĝorhat 126 736
Nagoan 121 628
Tinsukia 116 322
Tezpur 75 540
Bongaigan 67 322
Dhubri 63 388
Diphu 61 797
norda Laĥimpur 59 814
Karimganĝ 56 854
Goalpara 53 430
Sivasagar 50 781

Dividaĵoj redakti

Historio redakti

De 1228 Asamio estis regata de la dinastio Ahom. Nur en 1826 la britoj surprenis Asamion de la birmanoj.

Ĝis la divido de Brita Hindio post ĝia sendependeco disde Britio, Asamio entenis la tutan areon de la nord-orienta Hindio. Per referendumo je la 6-a de julio 1947 la areo de Silhet iĝis parto de la nova Orient-Pakistano (nun Bangladeŝo). Aldonaj malgrandaj barataj ŝtatoj estiĝis poste en la oriento de Asamo. La lastan fojon Asamio dividiĝis en 1972, kaj tiel estiĝis la ŝtato Meghalajo, kiu surprenis la antaŭan asaman ĉefurbon Ŝilongo. Dispur iĝis la nova ĉefurbo de Asamio.

Ekde 1979 la United Liberation Front of Asom (ULFA) perforte batalas per gerilaj agoj por la sendependeco de Asamio disde Barato. La registaro de Barato kontraŭbatalas la separatistojn per la armeo.

Vidindaĵoj redakti

Asamio famas pro la tia kultivata malmilda teo. En Asamio situas la nacia parko Kaziranga, kiu estis nomumita Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1985.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti