Ĝorhat
Ĝorhat, , asame: যোৰহাট estas urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto. Ĝorhat ankaŭ estas konata kiel la kultura koro de Asamo.
Ĝorhat | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 785001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 249 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 17 028 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 45′ N, 94° 12′ O (mapo)26.7575194.20306Koordinatoj: 26° 45′ N, 94° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 116 m [+] | ||
Areo | 9 km² ( 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jorhat [+] | |||
Demografio redakti
En 2011 Ĝorhat havis 153 736 (laŭ Germanlingva Vikipedio 126 736) da loĝantoj kun legopovo de 91%, pli alta, ol la landa averaĝo.
Geografio redakti
Ĝorhat situas sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 116 metrojn. Bramaputro preterfluas. Itanagaro troviĝas 70, Dibrugar 105, Tezpur 144, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 113, Nagoan 160, Kolkato 752, tutlanda ĉefurbo Delhio 1686, Mumbajo 2353 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
Regno Ahom establis sian lastan ĉefurbon ĉe Ĝorhat en la malfrua 18-a jarcento. En 1794 la britoj okupis la sidejon. Inter 1819-1825 la invada birma armeo havis la areon, sed praktike nur en 1838 la Brita Orienthinda Kompanio aneksis la teritorion.
Ekonomio redakti
En 1885 etŝpura fervojo ekfunkciis, tial la teindustrio evoluis. La nuntempa ekonomio de Ĝorhat baziĝas sur la eksportado de teoj, jutoj kaj konstrulignoj.
Religioj redakti
Ĝorhat vivas hinduoj (87,5%), islamanoj (10,5%), kristanoj malpli ol 1%.
Lingvoj redakti
En Ĝorhat la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas asame (70%), bengale (12%), hindie (11,5%), krome en pluraj aliaj lingvoj.
Eduko redakti
En Ĝorhat pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.
Klimato redakti
Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Ĝorhat situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono.
Trafiko redakti
Ĝorhat havas trairan fervojan linion. 5 ĉefvojoj kuras al la urbego. Enurbe aŭto-rikiŝoj kun taksioj liveras la pasaĝerojn. Bramaputro havas pramservon. La loka flughaveno havas solan flugon al Kolkato.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans