Dibrugar, asame: ডিব্ৰুগড় estas industria urbego en nordorienta Barato, en nordorienta parto de subŝtato Asamo, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.

Dibrugar
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 786001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 154 019  () [+]
Loĝdenso 2 329 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 29′ N, 94° 54′ O (mapo)27.48333333333394.9Koordinatoj: 27° 29′ N, 94° 54′ O (mapo) [+]
Alto 108 m [+]
Areo 66,14 km² (6 614 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Dibrugar (Asamo)
Dibrugar (Asamo)
DEC
Dibrugar
Dibrugar
Situo de Dibrugar
Dibrugar (Barato)
Dibrugar (Barato)
DEC
Dibrugar
Dibrugar
Situo de Dibrugar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dibrugarh [+]
vdr
Panoramo en Dibrugar

Demografio redakti

En 2011 Dibrugar havis 154 296 (laŭ Germanlingva Vikipedio 139 565) da loĝantoj kun legopovo de 90%, signife pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio redakti

Dibrugar situas sur ebenaĵo laŭ Bramaputro en averaĝa alteco de 108 metrojn. Tinsukia troviĝas 43, Ĝorhat 105, Itanagaro 133, Tezpur 230, Nagoan 254, subŝtata sidejo Dispur kun Guvahati po 343, Kolkato 855, tutlanda ĉefurbo Delhio 1738, Mumbajo 2442 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Historio de Dibrugar komenciĝis en la mezepoko, sed neniu indico postrestis. La brita oficiala establo okazis en 1873. La unua trajno alvenis en 1882.

Ekonomio redakti

Dibrugar estis centro de la regiono, kie oni produktis teon ekde la britaj koloniaj tempoj kaj la urbo iĝis "teourbo". En la regiono la britoj funkciigis ankaŭ naftoputojn. Nuntempe la urbo profitas la teojn kaj naftojn.

Religioj redakti

En Dibrugar vivas hinduoj (94%), islamanoj (5%), aliaj malpli ol 1%.

Lingvoj redakti

En Dibrugar la oficiala lingvo estas la asama lingvo. Oni parolas asame (42%), bengale (24%), hindie (21%), krome en pluraj aliaj lingvoj.

 
Stacidomo en Dibrugar

Eduko redakti

En Dibrugar pluraj universitatoj, altlernejoj kaj institutoj funkcias.

Klimato redakti

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Dibrugar situas en humida subtropika klimato (Cwa) kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 2609 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte inter marto-oktobro. La jara meza temperaturo estas 23,5 °C kaj varias laŭ monatoj inter 18-28 °C.

 
Stacidomo en Dibrugar

Trafiko redakti

Dibrugar havas trairan fervojan linion. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. Iomete for estas ponto por trajnoj kaj aŭtoj tra Bramaputro. Bramaputro havas ŝipservon por varoj, eĉ por turistoj. Enurbe aŭto-rikiŝoj kun taksioj liveras la pasaĝerojn. Loke enlanda flughaveno funkcias.

Bildoj pri Dibrugar
 
Malnova domo el 1906
 
Ponto
 
Boato
 
Moderna domo
 
Templo
 
Templo

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans