Ŝablono-Diskuto:Informkesto administra unuo2

Ĉu enestu mapo kun markilo? redakti

Saluton. Mi proponas aldonon de tri pliaj parametroj, nome regiono-ISO, latitudo kaj longitudo. Per tiuj tri povus esti aranĝata mapo kun markilo. Ekzemplo por tio estas la ŝablono {{informkesto insulo}}, {{informkesto insularo}} kaj {{informkesto atolo}}. La markilo montrus la situon de la ĉefa urbo de la koncerna administra unuo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 02:48, 10 Apr. 2012 (UTC)

Parametro "censo-jaro" redakti

Se en parametro "censo-jaro" oni tentiĝas meti ne nur jaron, sed daton aŭ ion pli ol jarnombro (ekzemple "fino de 2003" aŭ "decembro 2003"), ĝis nun kreiĝis ĝena ruĝa ligilo. Kvankam la vorto "censo-jaro" povus doni indikon nepre limiĝi al tajpo de nur jarnombro, la tentiĝo estas reala - kaj povas trafi ankaŭ spertan uzanton de informkestoj :-), kiel antaŭ malpli ol monato la administranton Tlustulimu (ekzemple jen). Estas inteligente havi iom da libero pri tiu-ĉi parametro: Mi tial ĵus simple forigis la ligilokrampojn. ThomasPusch (diskuto) 20:47, 6 Maj. 2012 (UTC)

En ordo, Thomas. Eble ja la ligilo povus esti metata dum la ŝablona uzado anstataŭ en la ŝablonon mem. Tio ja estas pli varia. --Tlustulimu (diskuto) 20:50, 6 Maj. 2012 (UTC)
Tute prave. ThomasPusch (diskuto) 19:12, 15 Jul. 2013 (UTC)

Mapa priskribo redakti

La kodigo nun metas mapan priskribon "La {{{Esperanta nomo}}} sur la mapo de [[{{{Apartenas}}}]]". En la artikolo pri la islanda urbo Akranes tio estas "La Akranes sur la mapo de Islando" (kiel "La Moskvo sur la mapo de Rusio", "La Berlino sur la mapo de Germanio"...). Kvankam mi komprenas la ideon ke belas havi mapan priskribon "La distrikto X sur mapo de lando XX", kaj tute subtenus uzon de difinita artikolo en tia priskribo, en la kazo de urboj aŭ vilaĝoj la difinita artikolo gramatike maltaŭgas. Pli malgranda ĝeno estas rezigni pri ĝi: la telegramstila priskribo "distrikto X sur mapo de lando XX" ne malĝustas. Tial mi forprenas la artikolon "la" el la ŝablona kodo pri la mapa priskribo. --ThomasPusch (diskuto) 19:21, 15 Jul. 2013 (UTC)

Vikidatumaj informoj redakti

Saluton. Mi ĵus aldonis la du unuajn Vikidatumajn erojn al la ŝablono kaj rilatajn zorgigajn kategoriojn. Do, nun ne plu necesas aldoni Flago (bildo de flago (P41)) kaj Blazono (bildo de blazono (P94)), se la koncerna Vikidatuma ero ekzistas sur la Vikidatuma paĝo, kiu ligiĝas al la koncerna artikolo. Dum la sekvaj tagoj mi aldonos pliajn tiajn erojn, ĉefe laŭ la ŝablono {{Informkesto urbo}}. Ĉu iu havas proponon pri pliaj tiaj Vikidatumaj eroj? Se jes, bonvolu noti la P-kodojn kaj la celojn de ili. --Tlustulimu (diskuto) 21:46, 14 Dec. 2015 (UTC)

Saluton la sep funkcioj de la Modulo:WikidataGeo estas utilaj. Estas ankaŭ utila ne rekte uzi #property'n' ekzemple oni evitas problemon kun la signo ±. Ni uzu unue nian simplan kaj propran modulon WikidataGeo. Vidu ankaŭ Kantono Fontaine-lès-Dijon, kiu estis farita kiel ebla ŝablono. Kodo estas ankaŭ utila, tie INSEE. Grava estas loĝdenso ĉar estas tre malagrabla mane ĝin kalkuli. Listo de subdivizioj estas nature grava por administra unuo. --pino (diskuto) 17:56, 30 Dec. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto administra unuo2".