La tigro de BengaloBengala tigro (Panthera tigris tigris), konata ankaŭ kiel reĝa tigro de Bengalohindia tigro estas subspecio de tigro kiu loĝas en Barato, Nepalo, Bangladeŝo, Butano, Birmo kaj Tibeto. ĝi estas la subspecio plej multnombra kaj konata de tigro, kaj ĝi troviĝas en granda vario de habitatoj, kiel tropikaj kaj subtropikaj savanoj kaj arbaroj. Ties haŭto estas ĝenerale oranĝ- aŭ sablo-kolora. Ekzistas genetika mutacio kiu produktas, ke la oranĝkolora haŭto de la tigro estas anstataŭata de blanka koloro; tiuj tigroj estas konataj kiel blankaj tigroj. Pli rara mutacio (de kiu ekzistas malpli ol cent ekzempleroj, ĉiuj en kaptiveco), estas konata kiel orkolora tigro. Tiu tigro estas nacia besto en Barato kaj Bangladeŝo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bengala tigro
Panthera tigris tigris
Panthera tigris tigris
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera
Specio: P. tigris
Panthera tigris
(Linnaeus, 1758)
Sinonimoj
Felis tigris Linnaeus, 1758

Tigris striatus Severtzov, 1858

Tigris regalis Gray, 1867
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En 2017 teamo de esploristoj apartenantaj al la UICN publikigis novan taksonomian klasigon de la familio de Felisedoj en kiu ili agnoskis nur du subspeciojn de tigroj, nome la kontinentazia tigro (Panthera tigris tigris) kiu grupigus la tigrojn de Bengalo, la siberian, la Hindoĉinan, la sudĉinan, la malajan same kiel la formortinta tigro el Kaspio; kaj la tigro de Sunda (Panthera tigris sondaica) kiu grupigus la tigrojn de Sumatro kun la formortintaj de Javo kaj Bali; tiu pritakso baziĝis sur etenda revizio de ĵusaj publikigaĵoj pri la morfologio de la tigroj kaj ties filogeografio.[1]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. A new taxonomy of the Felidae Alirita la 25an de Julio 2018.