La ĉina kano (Miscanthus sinensis), ankaŭ konata erare sub la nomo elefanta herbo, estas plurjara planto el familio de poacoj (Poaceae). Ĝi kreskas originale en orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio). Ĝi estis enmetita en Usonon kiel ornamplanto, poste forte disvastiĝis.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina kano
Miscanthus sinensis
Miscanthus sinensis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Genro: Miscanthus
Miscanthus sinensis
Andersson, 1856
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La planton Miscanthus sinensis karakterizas kanoforma kreskaĵo; formas densan, ĝis lozan kreskaĵaron kaj atingas alton de 80 ĝis 200 (malofte 30 ĝis 400) centimetrojn. La plantoj formas horizontale kreskantan, mallongan rizomon, kies radikoj povas penetri la grundon ĝis 2,5 m.

La nedisbranĉiĝintaj, fortaj pajleroj havas la diametron de 3 ĝis 10 milimetroj, la knotoj povas estis kavaj aŭ facile harkovritaj. La folioj staras ŝanĝe, estas C4-tipaj, longaj de 18 ĝis 75 centimetroj, larĝaj 0,3 ĝis 2 (ĝis 4) centimetraj.

La infloresko estas paniklo, longa 10-20 ĝis 36 centimetroj.

Uzoj redakti

En la originala kreskejo, oni uzas la ĉinan kanon kiel krudmaterialon por matoj kaj por plektaĵoj pro vid- kaj ventoprotekto, same kiel furaĝplanton. Ekde la 1950-aj jaroj, ĝi estas uzata en la eŭropaj landoj kiel ornamplanto, krom la Miscanthus sacchariflorus.

Oni jam importis en 1935 el Japanio tra Danio al Mez-Eŭropo la specife kresk-fortan specion, la gigantan ĉinan kanon (Miscanthus × giganteus), hibridon el la ĉina kano kaj la Miscanthus sacchariflorus. Tiu hibrido atingas en Eŭropo la alton de 4 metroj kaj pro tio oni uzas ĝin ekde la 1970-aj jaroj kiel energioplanton.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti