Giganta ĉina kano

La giganta ĉina kano (Miscanthus ×giganteus) estas natura krucado de la ĉina kano (Miscanthus sinensis) kaj la Miscanthus sacchariflorus. Ĝi devenas originale el Japanio. Oni importis ĝin en 1935 el Japanio tra Danio al Mez-Eŭropo. La giganta ĉina kano uzas C4-tipan fotosintezon kaj tio estas tre produktema tipo de fotosintezo, inter certaj mediaj cirkonstancoj, kompare al C3-plantoj. Ĝi produktas en konvenaj klimataj kondiĉoj grandan kvanton da biomaso. Ĝi povas kreski en kontinenta zono ĝis alto de kvar metroj kaj tiel oni povas uzi ĝin kiel rekreskantan materialon por energiaj kaj krudmaterialaj uzoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Miscanthus ×giganteus
Miscanthus ×giganteus
Miscanthus ×giganteus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Subklaso: Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Genro: Miscanthus
Miscanthus ×giganteus
J.M.Greef & Deuter ex Hodk. & Renvoize, 2001
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakterizaĵoj redakti

La giganta ĉina kano estas triploida hibrido kun 57 kromosomoj, kiu estiĝis per hibridigo de tetraploida formo Miscanthus sacchariflorus kun 76 kaj la diploida formo de ĉina kano (Miscanthus sinensis) kun 36 kromosomoj. La planto unuigas en si la valorajn karakterizaĵojn de ambaŭ originalaj specioj.

Kiel ĉiuj Miscanthus-specioj, ĝi estas plurjara kaj formas ŝosoriĉan rizomon, el kiu kreskas la plantoj. La ŝoso atingas alton de 3-4 metroj, havas lancoformajn, vertikalan folisurfacon, tiel ĝi atingas optimuman lumutiligon.

Utiligo redakti

En la originala loko, oni uzis la planton kiel krudmaterialo por matoj kaj plektaĵoj por sun- kaj ventoproduktado. Oni uzis ĝin en aliaj landoj kiel ornamplanto.

Oni ekesploris la eblecojn utiligi la planton por energio en la 1970-aj jaroj. La giganta ĉina kano produktas 15-25 tunojn da sekmaso je hektaro. Ĝi estas uzebla por plenumo de lokaj energiaj pretendoj, ĉar longvoja transportado tro kostas.

Oni daŭre plibonigas tipojn, por pli bonaj bruligaj, kreskaj proprecoj.