Bambuo

tribo de plantoj kiuj estas fonto de bambuo

Bambuo estas grupo de lignecaj plurjaraj ĉiamverdaj plantoj el la herba familio de Poaceae, subfamilio Bambusoideae. Iuj el ĝiaj membroj estas gigantoj, formante la plej larĝajn anojn de la familio de herboj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bambuo
Bambuaro en Kioto, Japanio
Bambuaro en Kioto, Japanio
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Bambusoideae
Supertribo: Bambusodae
Bambuseae
Kunth ex Dumort.

Kaj aliaj.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝia denaska lando estas Azio, kaj plejparte kreskas en la humidaj grundoj de Hindujo, Tajlando, Ĉinujo kaj Japanujo.

Tradicia krudmaterialo en Azio redakti

Tiu herbo de Azio tradicie utilis dum la ĉiutaga vivo por fari la tegmenton de la domo, la liton, la tason kaj la kuleron. Eblis traakvigi la kampojn per la ŝalmoj kaj rikolti per bamburastilo. Kiam la bebo naskiĝis, la umbilika ŝnuro estis fortranĉita fare de bambulameno. Kiam la maljunulo mortis, li estis entombigita en bambuĉerko.

En Hindujo ĝi estis la ligno de la malriĉulo, la frato en Vjetnamujo kaj la amiko de l'popolo en Ĉinujo.

Marco Polo sciigis al Eŭropeanoj la utilon de tiu planto. Li parolis pri la ŝnuroj el bambuo utilaj por haŭli la boatojn aŭ fari la pendigitajn pontojn.

Kreskado de bambuzoj redakti

Bambuzoj estas tipa genro de bambuoj (bambusa el poacoj).

La bambuzo ne kreskas laŭ la sama maniero kiel la aliaj poacoj.

Apartaj rizomoj redakti

Estas du specoj de rizomoj. El unu nur unu ŝoso kreskas je la ekstremaĵo, kaj el tiu eliros radikoj. El la alia pluraj ŝosoj kreskigas plurajn ŝalmojn.

Kreskado de ŝosoj redakti

 
Ŝoso de bambuo

Kiam la junaj ŝosoj elgrundiras, tuj poste aperas la ŝalmo. La diametro de la ŝalmo estas je la definitiva grandeco. La kreskado estas do nur vertikala. La ŝalmo ne plu dikiĝos.

Kreskado de la folioj redakti

La folioj aperas nur post la fino de la kreskado de la ŝalmo. Ekde tiu momento, la suko nutras la planton. Ĝi cirkulas interne de kanaloj, kiuj estas aranĝitaj regule en la medolo de la ŝalmo, ne nur sub la ŝelo.

Kvalitoj de bambuo redakti

Malpeza materialo redakti

Post sekado, bambuŝalmoj perdas de 40 ĝis 70% el sia pezo.

Solida materialo redakti

1 cm2 da bambuo kapablas kontraŭi tiron de 4 tonoj sed 1 cm2 da ŝtalo fleksas sub forteco de unu tono.

Rapideco da kreskado redakti

Arbaro de bambuoj povas maturiĝi post 5 jaroj sed necesas atendi 20 jarojn antaŭ forhaki kverkon. La rekordo de kreskado estas 132 centimetrojn en 24 horoj.

Varmiga potenco redakti

2 kilogramoj da seka materialo havas la saman varmigan potencon kiel 1 litro de petrolo.

Ĝi estas ankaŭ fleksebla kaj malmultekosta.

Uzo de bambuoj redakti

Skafaldoj redakti

Skafaldoj faritaj el bambuo estas solidaj same kiel tiuj faritaj el kverko. Sed plie, ili estas flekseblaj kiel tiuj faritaj el kano. Facile konstrueblaj kaj malmultekostaj, bambuoj povas anstataŭigi metalajn tubojn.

Domoj, pontoj, pilonoj redakti

betono povas esti armita de bambuo.

Nutraĵo redakti

 
Menma, japana kondimento farita de fermentita bambuo.

Por la bestoj, ĝi estas 4 oble pli riĉa en proteinoj ol la tradiciaj cerealoj. Estas ankaŭ riĉa nutraĵo por la homoj kiuj ne deziras manĝi bestajn proteinojn. En Azio (ekz la ĉina kuirarto) oni multe uzas la ŝosojn de bambuo. Juna bambuŝoŝo estas manĝebla eĉ krude kiel saŝimo.

Fabrikado de papero, de teksaĵo redakti

 
Bambuteksaĵo

Libro de 312 paĝoj farita el bambupapero estis trovita en tombo datiĝanta de 206 antaŭ Kristo. En Indujo 75% de la papero devenas de tiu materialo.

Kelkaj datoj pri la uzado de bambuo redakti

En 1880, Thomas Edison ne trovis taŭgan materialon por ekipi siajn ampolojn. Fine li provis per filamentoj de karbigita bambuo kaj ekbrilis la lumo.

En 1950, Paul-Émile Victor iris al Gronlando. Li kunportis ŝalmojn por subteni siajn signalilojn. Tiu materialo ne konduktas la varmecon de la suno, do ne fandigas la ĉirkaŭan neĝon.

En 1984, en Zuriko, (Svislando), kelkaj ĉinaj laboristoj konstruis turon alta je 25 metroj por ekspozicio, tute sen unu ŝraŭbobolto. Necesis nur du monatoj por fini ĝin.

Mistero pri la florado de bambuoj redakti

 
Florado de bambuoj

Tiu planto floras antaŭ ol morti. Kiam unu planto floras, ĉiuj de la sama speco floras samtempe en ĉiu ajn parto de la mondo, kaj ĉiuj poste pereas.

Phyllostachys bambusoïdes floris en 99 kaj ĉiujn 120 jarojn ĝi ankoraŭ floras. Oni transplantis kelkajn idojn de tiu planto en Anglujon, en Rusujon, en Japanujon kaj ĉiuj floras je la sama tempo.

La Ochlandra travancoria floras ĉiujn 30 jarojn. La Phyllostachys dulcis floras ĉiujn 67 jarojn.

La Meloccana baccifera floras ĉiujn 48 jarojn.

Bambuparko redakti

 
Bambuparko en Anduze

Unu el la pej belaj bambuparkoj en Francujo situas en Anduze, en la departemento Gard.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti