Mantarajoj estas grandaj rajoj kiuj apartenas al la genro Manta. La plej granda specio, nome Giganta oceana mantarajo aŭ "M. birostris", atingas 7 m de larĝo, dum la plej malgranda, nome Rifmanta rajo aŭ "M. alfredi", atingas 5.5 m. Ambaŭ havas grandajn triangulajn brustajn naĝilojn, kornoformajn cefalajn naĝilojn kaj grandajn, antaŭ-frontajn buŝojn. Ili estas klasitaj inter la Miliobatoformaj (pikilrajoj kaj parencoj) kaj estas netitaj en la familio Miliobatedoj (aglorajoj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mantarajo
Manta alfredi en Dharavandhoo, Maldivoj
Manta alfredi en Dharavandhoo, Maldivoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobrankoj Elasmobranchii
Superordo: Rajoj Batoidea
Ordo: Myliobatiformes
Familio: Mobuledoj
Genro: Manta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Mantarajoj troviĝas en varmaj moderklimataj, subtropikaj kaj tropikaj akvoj. Ambaŭ specioj estas pelagaj; M. birostris migras tra malfermaj oceanoj, solaj aŭ are, dum M. alfredi tendencas esti loĝanta kaj marborda. Ili estas filtromanĝantoj kaj manĝas grandajn kvantojn de zooplanktono, kiujn ili arigas per siaj malfermaj buŝegoj dum ili naĝas. Tamen, esplorado sugestas, ke la majoritato de ilia dieto (73%) fakte venas el mezpelagaj fontoj; tio estas, ili estas fakte predantoj en profundaj maroj, kie ili manĝas fiŝojn kaj aliajn organismojn kiu loĝas en areoj de la maro el 200–1,000 metroj sub la surfaco.[1]

Gravedeco daŭras ĉirkaŭ unu jaron kaj mantarajoj ovovivonaskas vivantajn bebojn. Mantarajoj povas viziti purigejojn por la forigo de parazitoj. Kiel balenoj, ili salte surfaciĝas pro nekonataj tialoj.

Ambaŭ specioj estas listitaj kiel vundeblaj fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Homdevenaj minacoj estas poluado, enplektigo en fiŝretoj, kaj rekta rikoltado por iliaj brankeroj kiuj estas uzataj en Ĉina medicino. Ilia malalta reproduktada indico pliigas tiujn minacojn. Ili estas protektitaj en internaciaj akvoj fare de la Konvencio pri Migrantaj Naturaj Specioj, sed estas pli vundeblaj pli proksime al la marbordo. Areoj kie mantarajoj kongregiĝas estas tre popularaj por turistoj. Nur kelkaj publikaj akvarioj estas sufiĉe grandaj por hejmigi ilin.

Mantarajoj, kiam en grupo, kelkaj el ili kapablas salti en aeron.

Notoj redakti