Bestomigrado
Ĉe bestoj, la migrado estas fenomeno ofta ĉe multnombraj specioj, kiuj efektivigas vojaĝadon, ofte longdistance, de perioda karaktero, kiu postulas regulan revenon al la elira regiono.

La surteraj specioj migras ofte nokte. La lumpoluado estas unu de la ĉefaj perturboj de la nokta medio kiu povas ĝeni ilin.
La hirundoj kiuj estis ĉiam rilataj al malproksima veturado kaj al reveno printempa, ariĝas en gravaj grupoj surkable, antaŭ sia aŭtuna starto. Ili malpliiĝas.
La movoj senrevenaj, kiuj kondukas al etendiĝo de la habitato de la specio, korespondas ĉefe al alia fenomeno nome de koloniigo.
Migrantoj kaj tialoj por migradoRedakti
Vidu ankaŭ: Migremiĝo
Tipoj de migradoRedakti
- migrado de birdoj
- migrado de fiŝoj
- migrado de angiloj
- migrado de insektoj
- migrado de papilioj
- migrado de testudoj
- migrado de cetacoj
- migrado de afrikaj bovedoj
- vertikala migrado, nome la ĉiutaga movo de multnombraj organismoj vivantaj en la fotika zono de la oceanoj, kiuj translokiĝas ĉiunokte al la surfaco, kaj poste redescendas al la profondaĵoj tage.