La akvo kiu estas en marolago kiu estas nek proksime al la fundo nek proksime al la bordo (surfaco) estas en la pelaga zono. La vorto pelaga devenas el la greka πέλαγος (pélagos) signife malferma maro. La pelaga zono povas esti imagata kiel supozata cilindro de akvo inter la mara surfaco kaj preskaŭ la fundo. Kondiĉoj ŝanĝas pli profunde en la akvokolono; la premo pliiĝas, la temperaturo falas kaj estas malpli da lumo. Depende el la profundo, la akvokolono, kiel ĉe la atmosfero povas esti dividata en diversaj tavoloj.

La strukturo de la submaraj tavoloj

Profundmara zono estas tavolo de la pelaga zono de oceano. Je profundo de 3 000 ĝis 6 000 metroj, tiu zono restas en perpetua malheleco.

Oceanaj tavoloj redakti

  • Epipalegia - la vivestaĵoj ĝis profundo de 200 metroj, kie la sunlumo penetras je sufiĉa kvanto por fotosintezo.
  • Mesopalegia - la vivestaĵoj kiuj vivas ĉe profundo de 200 ĝis 1,000 metroj.
  • Bathypalegia - La vivestaĵoj kiuj vivas ĉe profundoj de 1,000 ĝis 2,000 metroj.
  • Abyssalpalegia - La vivestaĵoj kiuj vivas ĉe profundo de 2,000 ĝis 6,000 metroj, ĉe la profundmara zono.
  • Hadalpalegia - La vivestaĵoj kiuj vivas ĉe profundo de pli ol 6,000 metroj.

La plej multaj marestaĵoj vivas ĝis profundo de 200m sub marnivelo, la tielnomita epiplegia tavolo. En ĉi tiu areo ĉiuj estaĵoj estas devigitaj konstante naĝi, kaj por ne enprofundiĝi al la ekstremaj profundoj kaj serĉi manĝaĵon en tre larĝa areo.