Ramajano

La Ramajano (sanskrite रामायणम्, Rāmāyaṇam) estas unu el la du plej gravaj sanskritlingvaj epopeoj de Antikva Hindio. La alia granda epopeo estas la Mahabarato, kun kiu ĝi estas parto de la epopea stilo konata kiel itihāsa,[1] kiu signifas historion. La eventoj priskribitaj en la Ramajano okazas antaŭ ol tiuj de la Mahabarato.

Ramo kun liaj edzino Sito kaj frato Lakŝmano dum lia ekzilo en la arbaro, ĉ. 1780.

La Ramajano estas atribuita al la saĝulo Valmikio, kaj ĝi rakontas pri la vivo de Ramo —la legenda princo de la raĝlando Kosalo— kaj sekvas lian dek-kvar-jaran ekzilon en la arbaro, ordonita de lia patro, la raĝo Daŝarato, pro peto de lia duonpatrino Kajkejio; liajn vojaĝojn tra arbaroj en Barato kun liaj edzino Sito kaj frato Lakŝmano; la forrabon de Sito de la granda raĝo de Lanko, Ravano, kiu rezultis en milito inter Ramo kaj Ravano; kaj la eventualan revenon de Ramo al Ajodjo —la ĉefurbo de Kosalo— por esti fine kronita kiel raĝon.

En hinduismo, ĝi estas konsiderita kiel la unua poemo (adikavya) kaj ties roluloj Ramo, Sito, Lakŝmano, Barato, Hanumano kaj Ravano estas fundamentaj en la kulturo de Sudazio kaj Sudorientazio, kiel Barato, Nepalo, Srilanko, Tajlando, Kamboĝo kaj Indonezio.

HistorioRedakti

 
La saĝulo Valmikio komponante la Ramajanon.

Laŭ J. L. Brockington, la plej antikva tavolo de verkado kredeble okazis inter la –7-a kaj la –4-a jarcentoj, kaj la plej nova okazis ĉ. la 3-a jarcento.[2]

StrukturoRedakti

Ĝi estas unu el la plej longaj antikvaj epikoj en la monda literaturo. Ĝi konsistas el preskaŭ 24,000 versoj, la plimulto el ili komponitaj en la metrikoj ŝloko kaj anuŝtubo, dividitaj en ses volumojn (kand) (Adi (Bala) Kand, Ayodhya Kand, Aranya Kand, Kishkindha Kand, Sundara Kand, Lanka Kand) kaj 500 ĉapitrojn (sarga).

EtimologioRedakti

La nomo Ramajano devenas de la titolo Rāmāyaṇam en Sanskrito, kiu estas formita de la vortoj Rāma —la nomo de la heroo— kaj āyaṇam —kiu signifas vojon—, do La Vojaĝo de RamoLa Vojo Elektita de Ramo.[3]

En budhismoRedakti

Laŭ la Dasarathajātaka (n-ro. 461) en la Ĝatakoj el la budhisma kanono, la bodisatvo de la budho Gotamo iam naskiĝis kiel Ramo.[4]

En tiu versio, Ravano ne aperas, sed li aperas en aliaj budhismaj tekstoj, kiel en la Laṅkāvatārasūtra.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

BibliografioRedakti

  1. Ramayana: Summary, Characters, & Facts (angle). Alirita 2020-02-18.
  2. Brockington, J. L.. (1998) The Sanskrit Epics. Brill, p. 379. ISBN 90-04-10260-4.
  3. Goldman, Robert; Sutherland Goldman, Sally. (2009) 'Rāmāyaṇa', in Brill's Encyclopedia of Hinduism, ed. by Knut A. Jacobsen, Handbook of Oriental Studies/Handbuch der Orientalistik, 22 (angle). Leiden: Brill. ISBN 9789004178939.