Garudo estas mita besto, homaglo de Hindujo, nun konata en Birmo, Vjetnamujo, Laoso, Kamboĝo, Tajlando, Indonezio kaj Malajzio. Ĝi havas aglajn kapon, flugilojn, ungojn, bekon kun viraj trunko kaj membroj. La flugiloj estas ruĝaj, la vizaĝo blanka, la korpo brile ora. Por hinduoj, Garudo estas sankta birdo, sur kiu rajdas la granda dio Viŝnuo, konservanto de la Mondo. Garudo speciale malamas kaj mortigas serpentojn, kaj rajtas formanĝi grandajn fiulojn. Sed hinduismo kaj budhismo ofte intermiksiĝas; laŭ aldona tradicio, Garudo ĉiutage manĝis unu serpenton, ĝis li renkontis budhisman princon, kiu kompatis ĉion vivantan, eĉ serpentojn.

Garudo
Garuda by Hyougushi in Delhi.jpg
Verko Ramajano
Informoj
Originala nomo गरुड
Sekso vira
Patro Kashyapa
Patrino Vinata
Gefratoj Aruṇa
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La mita kreaĵo bildiĝas inter alie en la naciaj emblemoj de Indonezio kaj de Tajlando, kaj ankaŭ en la blazono de la urbo Ulaanbaataro, la ĉefurbo de Mongolio.

La emblemo de Indonezio

Vidu ankaŭRedakti