Kosalo estis raĝlando en antikva Barato. Ĝi fariĝis unu el la dek ses grandaj regnoj en la lasta parto de la veda periodo.[1][2] Laŭ la budhisma tekstaro, la Aṅguttaranikāya, kaj la ĝajnisma sutro, la Vyākhyāprajñapti, Kosalo estis unu el la dek ses grandaj regnoj en la –6-a kaj la –5-a jarcentoj.[3] En la regiono de Kosalo ekaperis la ŝramanismaj movadoj, inkluzivante ĝajnismon kaj budhismon.[4] Ĝi apartenis al la kulturo de la nigraj poluritaj ceramikaĵoj de la Nordo (ĉ. –700 - –300),[5] kulture malsama al la kulturo de la grizfarbitaj ceramikaĵoj de Kuruo kaj Panĉalo, okcidente de ĝi, havante paralelan ellaboradon de urbiĝado kaj uzado de fero.[6]

Kosalo
7-a jarcento a.K.E. – 5-a jarcento a.K.E.
historia lando • Mahajanapado
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Procesio de la raĝo Prasenaĝito de Kosalo, eliranta el Ŝravastio por renkontiĝi kun la budho Gotamo, Sanĉio.[7]

Dum la –5-a jarcento, Kosalo aneksis la teritorion de la ŝakjoj, klano al kiu la budho Gotamo apartenis.[8]

 
Arĝentaj moneroj de Kosalo (ĉ. –525 - –465).

Ĝi troviĝis pli-malpli en la ragiono kie nun troviĝas Awadh[9] en nuntempa Utar-Pradeŝo.

En hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo

redakti

En la Ramajano, la Mahabarato kaj la Puranoj, la raĝa familio de Kosalo apartenis al la suna dinastio.[10] La Puranoj prezentas liston de la raĝoj de Kosalo, de Ikŝvakuo ĝis Prasenaĝito.[11] Laŭ la Ramajano, Ramo estis la raĝo de Kosalo en ties tiama ĉefurbo, Ajodjo.[12] Laŭ la Majjhimanikāya, la budho Gotamo estis Kosalano[8] kaj en aliaj tekstoj li instruis en diversaj urboj en Kosalo, inkluzivante Ŝravastion, ĝian ĉefurbon dum lia epoko. Mahaviro, la 24-a tirtankaro, ankaŭ instruis en Kosalo.[8]

Referencoj

redakti
  1. Samuel 2010, p. 61–63.
  2. Witzel 1989, p. 97-265.
  3. Raychaudhuri 1972, pp. 85–6.
  4. Samuel 2010, p. 48.
  5. Samuel 2010, p. 50.
  6. Samuel 2010, p. 50-51.
  7. Marshall 1918, p. 46ff.
  8. 8,0 8,1 8,2 Raychaudhuri 1972, pp. 88-9.
  9. Mahajan 1960, p. 230.
  10. Sastri 1988, p. 17.
  11. Raychaudhuri 1972, pp. 89-90.
  12. Raychaudhuri 1972, pp. 68-70.

Literaturo

redakti