Cambridge University Press

brita eldonejo

Cambridge University Press (Universitata eldonejo de Kembriĝo, mallongigita al CUP) estas brita universitata eldonejo ligita al la universitato de Kembriĝo.

Sidejo de la eldonejo Cambridge University Press en Kembriĝo

La unua libro estis eldonita en 1584, kaj de tiam almenaŭ unu libro estis eldonita jare. Ĝi estas unu el la plej malnovaj eldonejoj en la mondo.

Aŭtoroj publikigitaj de tiu eldonejo estas inter aliaj John Milton, William Harvey, Isaac Newton kaj Stephen Hawking. Ĉiujare ĉirkaŭ 200 sciencaj revuoj kaj 2.000 libroj estas publikigitaj.

Eksteraj ligilojRedakti