John Milton
angla poeto
John MILTON (9-a de decembro 1608 – 8-a de novembro 1674) estis angla poeto, kiu verkis prozon kaj poezion en latina kaj angla lingvoj. Lia plej konata verko estas la eposo Perdita Paradizo (originale Paradise Lost). La Rekonkerita Paradizo estas epopea poemo, publikigita en 1671. La titolo reirigas al la antaŭa kaj pli fama epopea poemo Perdita Paradizo, kun kiu ĝi dividas la samajn religian kaj teologiajn temojn: ĝi fakte pritraktas la tenton de Kristo.
Li estis tre aktiva en kultura politiko dum la Kromvela periodo, ĉiam subtenante parolan kaj presan liberon el radikala-puritana starpunkto. Lia eseo Areopagitica estis forta argumentaro por la rajto presi sen ŝtata permeso.
Eksteraj ligiloj
redakti- L'Allegro, Il Penseroso, Lycidas kaj plian verkoj de John Milton Arkivigite je 2012-02-10 per la retarkivo Wayback Machine (pri angla lingvo)