Rekonkerita Paradizo

kristana teologia epiko far Johano Miltono

La Rekonkerita Paradizo estas epopea poemo de la angla poeto John Milton, publikigita en 1671. La titolo reirigas al la antaŭa kaj pli fama epopea poemo Perdita Paradizo, kun kiu ĝi dividas la samajn religian kaj teologiajn temojn: ĝi fakte pritraktas la tenton de Kristo.

Paradise Regain’d
literatura verkopoemo
Aŭtoroj
Aŭtoro John Milton
Lingvoj
Lingvo frua moderna angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1671
Ĝenro epopeo
vdr

La poemo estis surpaĝegita en la feridomo de la aŭtoro en Chalfont St Giles najbare de Buckinghamshire, kaj baziĝas sur la versio de la tentoj de Kristo de la evangelio laŭ Luko.

Ilustraĵo en la Rekonkerita Paradizo de William Blake (1816-1820).
Frontispico de Rekonkerita Paradizo (1671),

Karakterizoj de la verko redakti

Unu el la konceptoj emfazitaj pere de la rekonkerita Paradizo estas la ludo de renversoj. Kiel esprimite en la titolo, Milton decidas renversi la perdon de la Paradizo, tial en la poemo ofte troviĝas proksimaj malaj sencaj vortoj, tiel ke estas plifortigita la ideo ke ĉiu afero perdita laŭ la unua poemo, nome la perdita Paradizo, estas rehavigita en la dua. Plue tiu verko enfokusiĝas sur la ideo pri malsato, jen laŭlitera senco jen laŭspirita senco. Post kvardektaga afliktiga vagado en la dezerto, Jesuo forte subnutrita jen pro manko de nutro jen pro manko de dia parolo. Satano, tro blinda por kompreni ĉiun ajn nelaŭliteran sencon de la vorto, proponas al Kristo nutraĵojn kaj aliajn elementojn fakte favorantajn aliajn tentojn, sed Jesuo konstante ilin rifuzas.[1]

La poemo tre diverĝas el la perdita Paradizo, kvankam al ĝi implicite ligita. Ĝi disvolviĝas laŭlonge de 2.069 versoj dividitaj en kvar libroj en kiuj estas priskribitaj la tentoj de la malsato (libro 1-a), de la avideco, riĉeco kaj povo (libroj 2-a kaj 3-a); en la 4-a libro Satano invitas Jesuon tenti Dion per salto el pinto de la Templo.

Milton startas kaj pritraktas la tentojn suferitajn de Jesuo kiel la plej gravan situacion de la publika vivo de Kristo, el kio rezultigas poemon neniom banala.

Referencoj redakti

  1. Jesuo, la difilo, estas ĉiam flanke de Dio kun kiu, kune, formas Dion perfeltan, sed li ne estas la dua persono de la Triunuo ĉar la poeto inklinas al arianismo.

Literaturo redakti

  • Susanne Woods, introduzione a Paradise Lost & Paradise Regained, Signet Classics.
  • Northrop Frye, The Return to Eden: Five Essays on Milton's Epics (Toronto: Toronto UP, 1965).
  • Introduction to Paradise Regained, in The Complete Poetry and Essential Prose of John Milton, ed. William Kerrigan, John Rumrich, and Stephen M. Fallon (New York: Modern Library, 2007).

Vidu ankaŭ redakti