Arianismo

netriunuisma kristologia doktrino atribuita al Ario (256–336) ke Jesuo Kristo estas la Filo de Dio, solenaskita ĉe iu tempopunkto de la Patro, kaj estas alia ol—kaj pli malgranda ol—la Patro, kaj ke tamen Jesuo Kristo estas Dio (t.e. Dio la Filo)

Arianismo estas parto de la unitarisma aŭ kontraŭtrinitarisma branĉo de kristanismo kaj floris ekde la 4-a jarcento ĝis pli-malpli la 8-an jarcento.

Portreto de Arius; detalo de bizanca ikono prezentanta la Unuan Koncilion de Niceo.
La plafona mozaiko de la Arja Baptejo, konstruita en Raveno fare de la orientgotika reĝo Teodoriko la Granda.
Arjaj kaj kalcedoniaj regnoj en 495
Konstantino bruligante ariajn librojn, ilustraĵon el kompendio de kanona juro, ĉ. 825.

La termino "Arianismo" estis kreita kiel malestima moknomo fare de episkopo Atanazio de Alexandrio kiu kontraŭbatalis la teorion de Ario kaj uzis la moknomon por diferencigi tiujn kiuj malkonsentis kun sia doktrino pri la Sankta Triunuo, eĉ se ili ne estis plene identigitaj kun la teorio de Ario. Nur ĉirkaŭ mil jarojn poste, kun la reformacio, leviĝis ne trioblaj teologioj.

Ario, pastro de Egiptio, instruis, ke Jesuo Kristo ne estas Dio sed estas supernatura kreito de Dio. Jesuo ja estas perfekta, dia, sed nek egala al Dio nek eterna (ĉar Jesuo, kiel kreito, havas ekeston). Li estas la Filo de Dio, la Logos de Dio, sed ne Dio mem. Do arianismo ne kredis je la Sankta Triunuo.

Arianismo floris ekde la 4-a jarcento precipe inter gotoj kaj aliaj ĝermanoj, dum la latinlingvanoj plejparte apartenis al la granda eklezio kiu ne ankoraŭ splitiĝis inter katolikismo kaj ortodoksismo.

Por batali kontraŭ sia "hereza" rivalo, la katolik-ortodoksa eklezio formulis la Nicean Kredon je 325 ĉe la Koncilio de Niceo, sed la arianismo ne estis tute kondamnita ĝis la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381. Sankta Atanazio estis la ĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la arianismo.

La reakcio kontraŭ arianismo ne nur helpis difini katolikismon, sed ankaŭ naskis nestorianismon.

Post 381, la arianismo ankoraŭ daŭris, precipe ekster la imperio inter la ĝermanoj. Do, kiam la okcidenta imperio estis konkerita de la ĝermanoj en la 5-a jarcento kaj Romo disfalis, arianismo trovis duan vivon. La konkeroj de la imperiestro Justiniano meze de la 6-a jarcento reduktis la influon de la arianismo. La visigotoj regantaj Iberion havis arianismon oficialan. La lasta signifa loko de la arjoj estis en la visigota regno sur la Ibera Duoninsulo, sed en 589 la visigota kortego konvertiĝis al katolikismo kaj estis sekvita de la resto de la popolo. La frankoj konvertiĝis al ortodoksismo (kaj, ekde 1054, al katolikismo) kaj fariĝis la ĉefa potenco inter la ĝermanoj. Restis neniuj signifaj grupoj de arioj, kaj la eklezio tute malpliiĝis en Eŭropo, kaj ankaŭ en Nordafriko. La arianismo forvelkis, kaj en la 8-a jarcento ĝi estis mortinta.

La ariana eklezio ludis gravan rolon por la evoluo de la gota lingvo. Ĝia episkopo Vulfilo faris gotan tradukon de la Biblio, dum pli-malpli samtempe lia ortodoksa-katolika kolego Hieronimo faris Vulgaton. Partoj de la gota traduko restas en Codex argenteus aŭ la Arĝenta Libro.

Famaj arianoj tra la historio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti