Catholic Encyclopedia

(Alidirektita el Katolika enciklopedio)

La Catholic Encyclopedia (esperante Enciklopedio Katolika) estas enciklopedio katolika en angla lingvo, kies publikigo, komenciĝinta en 1907, kompletiĝis en 1917, dirita ankaŭ Maljuna Katolika Enciklopedio. [1]

The Catholic Encyclopedia
skribita verko • libroserio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a de aprilo 1913
Loko Nov-Jorko
Eldonejo D. Appleton & Company
Ĝenro enciklopedio
vdr
emblemo de Catholic Encyclopedia.

Historio redakti

La redakto komenciĝis la 11-an de januaro de 1905, en Novjorko, en la oficejoj de la redaktejo de la ĵurnalo The Messenger, kie unuafoje kuniĝis la redakta komitato, kies membroj, interalie, estis:

La renkontoj laŭnecese oftiĝis, ĝis la 9-a de aprilo 1913, sumante je 134.

En 25-a de aprilo 1911, dume, estis subskribita la kontrakto por la redakto kaj eldono de la enciklopedio.

La scienca studprocedo de la verko daŭris du jarojn kaj kaj unua volumo, publikigita en 2907, ricevis ĉe la publiko grandajn konsenton kaj sukceson. Finiĝis la publikigo de la lasta volumo en 1913 dum la enhavtabelojn oni finis en 1917.

La verko estis entuzisme salutata kaj taksata de katolika hierarkio, precipe de la apostola delegito kaj de la kardinalo John Murphy Farley, tiama Ĉefepiskopo de Novjorko.

La enciklopedio estis poste ĝisdatigita aŭspicante kaj iniciate de la Katolika Universitato de Ameriko de Vaŝingtono kaj publikigita sub la nomo de New Catholic Encyclopedia, unuafojon en 1967, kaj duafojon en 2002.

Celo, enhavoj kaj vidpunktoj redakti

La celo de la enciklopedio estis programe eksprimita tiel:
“La Catholic Encyclopedia, kiel diras ĝia nomo, sin proponas liveri al la legantoj informojn kompletajn kaj fidindajn pri la tuta gamo de la interesoj, de la agado kaj de la Katolika Doktrino. Nome informoj pri tio kion la Eklezio instruas kaj instruis, tio kion la Eklezio faras kaj daŭrigas fari por la plej alta avantaĝo de la homa genro; pri ĝiaj metodoj, estintaj kaj nunaj; pri ĝiaj luktoj, ĝiaj triumfoj, kaj la rezultoj akiritaj ĉe ĝiaj membroj, sed nur por propraj tujaj avantaĝoj, sed por la pliampleksigo kaj pliprofundigo de tio kio estas vera scienca, literaturo kaj arto – ĉio tio apartenas al la enhavoj de la pritraktado de la Catholic Encyclopedia.[2]

La Catholic Encyclopedia raportas pri la vidpunkto katolika kaj nur pri tiu, kaj, aparte, ankoraŭ ne estas komplete ĝisdatigita rilate la novan doktrinan prezenton de la [Dua Vatikana Koncilio]].

Notoj redakti

  1. Oni diras “katolika“ enciklopedion kiu prezentas ĉion scieblan (universala enciklopedio) aŭ parton de ĝi (aparta enciklopedio) laŭ la spirito katolika. Pozitive tiu “spirito” postulas ke:
    • oni ekspoziciu objektive la katolikan doktrinon;
    • en la ekspozicio kaj juĝado pri la ideoj, teorioj, personoj kaj faroj oni laŭiru per justa, serena. objektiva, kaj konforme al la moralaj leĝoj.
    La konotacio “katolika” montras tute nek partiecon nek subjektivismon nek sektismon. (Konceptoj ĉerpitaj en la prefacoj kaj laborprogramoj de la kreintoj de la Catholic_Encyclopedia).
  2. Aŭtentaj programaj vortoj:Catholic Encyclopedia|The Catholic Encyclopedia, as its name implies, proposes to give its readers full and authoritative information on the entire cycle of Catholic interests, action and doctrine. What the Church teaches and has taught; what she has done and is still doing for the highest welfare of mankind; her methods, past and present; her struggles, her triumphs, and the achievements of her members, not only for her own immediate benefit, but for the broadening and deepening of all true science, literature and art — all come within the scope of The Catholic Encyclopedia."

Aliaj projektoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti