Sekto estas grupo de personoj, kiuj distingiĝas de la anoj de grandaj religioj (aŭ eventuale partiojfilozofiaj skoloj) per apartaj konvinkoj aŭ kondutoj.

Ĝi povas ankaŭ esti malsamaj fluoj de la sama religio. Ekzemple, la tibeta budhismo enhavas 4 ĉefajn sektojn: Nyingmapa, Kagyüpa, Sakyapa kaj Gelugpa.

La vorto sekto, laŭ frukristanaj asertoj, devenas ĉu de la Latina "sequi" (sekvi - nome specifan instruon) ĉu de "secare" (distranĉi - nome la eklezian unuecon).

En ĉiutaga vivo, precipe gazetaro, oni uzas la vorton sekto ĉefe por esprimi malsimpation al iu organizo. El historia vidpunkto, eĉ kristanismo estis sekto, ĉar ĝi origine estis malgranda movado apartiĝinta de judismo; tamen ĝi fariĝis monda religio.

Nuntempe oni nomas sekto ĉefe tiajn grupojn, kies agojn oni malakceptas - ekzemple pro tio, ke ili igas siajn anojn rompi kontaktojn al siaj parencoj kaj aliaj homoj ekster la koncerna grupo aŭ dediĉi tre (tro?) multe da tempo aŭ mono al la grupo (vidu ankaŭ: cerbolavado). Ekzemplo de sekta agado, kiu ŝokis la mondon, estis la amasa suicido de pli ol 900 anoj de la Popoltempla sekto en 1978 en Gujano.

Citaĵoj redakti

  • La sekto estas alies religio (André Comte-Sponville)
  • Eklezio estas sekto kiu sukcesis (Ernest Renan)

Vidu ankaŭ redakti