Cerbolavado estas ripeta altruda konvinkado de homoj pri akcepto de iu ordono aŭ instruo, je kiu tiu ne kredas aŭ ne estas sufiĉe konvinkita.

Satira bildigo de lavado de cerboj

En la ĉiutaga parolo oni uzas tiun esprimon pri ĉiuj manipulaj metodoj, kiuj volas ŝanĝi la homan pensadon aŭ agadon kontraŭ ties deziroj kaj konoj.

La nocio plej bone uzebla pri programoj de la politikaj kaj religiaj konvinkoj. La metodoj de la cerbolavado estas karakterizaj: izolo de la individuo de la pli fruaj kunuloj, amikoj kaj informaj fontoj; devigo je rigora vivordo, obeemo kaj fideleco. Oni efikas fortan socian premon je la individuo kaj oni premias la kunlaboron. Se la individuo ne kunlaboras, oni uzas korpajn kaj spiritajn punojn (de la sociala ekskludo, fortiro de manĝaĵoj, dormneebleco ktp.) Povas okazis eĉ enprizonigo kaj torturo, celante interalie politikajn malliberulojn. Tiuj lastaj estis oftaj en la komunistaj prizonoj en Sovetunio kaj Ĉinio, kiuj ne estas sufiĉe reguligitaj de povo independa kaj ekstera de la ekzekutiva povo. Sed cerbolavado ankaŭ okazas en la demokratiaj landoj en religiaj sektoj, kultoj kaj etaj politikaj movadoj.

Junaj infanoj nematuraj estas tre suscepteblaj, povas esti tre forte influitaj, de cerblavado. La grado de fido al la aŭtoritatoj, kaj la kapablo mense rezisti al tiu kiu oni kredingas vin, ludas grave kaj grande en la daŭra efiko de la cerblavado.

Cerbolavado kiel hipnozo, ne funkcias kontraŭ homoj kiuj havas fortan personecon kaj ne estas longdaŭra, malgraŭ la filmoj. Ankaŭ estas kultura elemento en ĝi, ĉar al turkaj soldatoj, kaptitaj de koreoj neniam eblis "cerbolavado", kelkaj kredas ke tio okazis ĉar usonanoj bezonus pli da socian reinforton ol turkoj.

Malgraŭ la multe da diskonigo donita al "cerbolavado" kiel ilo por ŝanĝi la konscion fare de aliaj ŝtatoj aŭ politikaj korpoj, studoj faritaj pri "cerbolavitaj" kaptitoj montris ke la efiko de la dezirata ideologia ŝanĝo forvelkis rapide post ilia liberigo el kaptiteco. La teorio sub la provoj de "cerbolavado" havas neniun bone bazitan sciencan bazon

Historio redakti

Laŭ raporto de Marko Polo, Asasinoj uzis cerbolavadon, en kiu ili narkotis la celitan insidmurdiston, alportis al li diversajn plezurojn kaj poste promesis al li la saman paradizon se li plenumis memmortigan mision. La esprimo "cerbolavado" estis elpensita centojn da jaroj poste: ĝi originis de la ĉina esprimo ĉi nao (洗脑) kiu signifas "cerbolavado". La unua dokumentita provo ĉe "cerbolavado" estis prenita fare de la komunistoj en Ĉinio kiel parto de kion ili nomis "rekonstruo" (改造) de la tielnomitaj feŭdaj formoj de pensado kiuj regis inter la ĉinoj en la periodoj antaŭ la komunista revolucio en Ĉinio.

En la okcidento, la esprimo "cerbolavado" aperis dum la Korea milito kiam oni akuzis Nordan Koreion "lavi" la cerbojn de usonaj militkaptitoj. Tiu okazis, ĉar kelkaj militkaptitoj aperis en propagandaj filmojn de Norda Koreo en kio ili parolis kontraŭ la milito aŭ pro la komunismo. Usona registaro, sekve, diris ke koreoj "lavis" la cerbojn de usonaj soldatoj, ĉar ili ne propravole estus komunistoj aŭ eĉ kontraŭ la milito. La esprimo iĝis ĝeneraligita post kiam dum la Korea milito en la 1950-aj jaroj granda nombro da amerikaj militkaptitoj estis raportita, kiuj adoptis la komunisman ideon post estado torturitaj per metodoj kiel dorma senigo. Iu el la ĉefceloj de la ĉinoj estis redukti la nombron da gardistoj postulataj por prizorgi la kaptitojn. Post tio, la esprimo aperis en multaj spionaj filmoj dum Malvarma milito kun sekvaj troigoj.