Gazeto

(Alidirektita el Gazetaro)

Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj prezo, prezentanta ĉiajn novaĵojn.[1] Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ reklamojn, ekz. konatiĝajn anoncojn, ofte literaturan tekston, eble distraĵojn kiel krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas periodaĵo. Tradicie gazetoj preseblas sur papero, normale malmultekosta papero, sed lastatempe plej regulaj gazetoj eldoniĝas ankaŭ rete, kio okazigas novajn situaciojn, pri tujeco de la informo, trovo de la tekstoj ktp.

Kovrilpaĝo de The New York Times de la tago por la fino de la Unua Mondmilito, nome la 11an de novembro 1918.
Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.
Gazeto-vendisto ĉe fervoja stacidomo en Londono.

Specialaj gazetoj estas:

  • Taggazeto: gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage, krom foje dimanĉe, kaj en tiu okazo ĵurnalo)[2] kaj, laŭ la aperritmo:
  • Semajngazeto: gazeto kiu aperas unufoje semajne
  • Monatgazeto: gazeto kiu aperas unufoje monate
  • Revuomagazino: ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage, ofte dediĉita al limigita temaro kaj ofte bunte ilustrita
  • Retgazeto: gazeto aperanta en Interreto kaj tie rekte legebla aŭ de tie elŝutebla.

Kelkfoje oni uzas la vorton ĵurnalo por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe Ĵurnalo).

Etimologie la vorto venas de nomo de monero (gazetta), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en 1536: Gazetta di Venezia.

DifinoRedakti

En sia plej ĝenerala difino, gazeto estas presaĵo de modera paĝaro, kiu en mallongaj, kutime periodaj tempospacoj (ĝis kelkmonata), aperas publike, peras novaĵojn el la tuta mondo kaj pri diversaj temoj kaj aĉeteblas de ĉiu. Kvar kriterioj estu do plenumitaj por povi paroli pri gazeto: aktualeco (tempoproksima raportado), periodeco (regula aperado), publikeco (alirebla por legantoj) kaj universaleco (enhava diverseco).

Gazeto estas, malsame al revuo, presorgano devigata al aktualeco kaj estas plej ofte strukturita en pluraj enhavaj rubrikoj kiel politiko, lokaj aferoj, ekonomio, sporto, distro, socio, kulturo, felietono kaj nemoveblaĵoj, kiuj estas redaktataj de apartaj skipoj, kiuj respondecas por sia rubriko. Kontraŭe povus esti revuo de seminario por studoj pri la Neolitiko aŭ pri dinosaŭroj; en tiuj okazoj, malkovroj povus esti aktualaj, sed la ĝenerala temaro estas tute malaktuala.

 
Tradicie vagantaj gazetvendistoj estis knaboj: Rio-de-Ĵanejro en 1899.

Ĝenerale la materialo montrata de gazeto povas dividiĝi en du grandaj fakoj, nome informo kaj opinio. Por la unua, ĉefa ekzemplo estas la novaĵo, kiu estas tipo de teksto kie hegemonias la informa celo ĉefe rilate al afero de tuja aktualeco kaj ĝenerala intereso: tio estas intereso por la leganto. Por la dua fako, ĉefa ekzemplo estas la ĉefartikolo, per kiu la redakta teamo kaj normale la ĉefredaktoro klarigas al la publiko la sintenon de la gazeto, plej ofte rilate al la ĉefaj politikaj (aŭ ne) eventoj okazantaj en la lando, urbo, internacie ktp. Krome estas aliaj opiniaj tekstoj, kiaj artikoloj verkitaj de verkistoj (ne nepre ĵurnalistoj, politikistoj, simplej legantoj (leteroj), humoro ktp. Tiu dua parto estas la intereso de la gazeta teamo (aŭ de la ekonomi-politika grupo malantaŭe), kiu plej ofte estas interesata en komunikado kaj disvastigado de preciza politika tendenco, kio ludas gravan rolon en la politika vivo de la landoj. Same reference al kulturaj tendencoj, religioj, ekonomia klinigo de la publiko ktp.

La redaktejo estas sekcio en gazet- aŭ revu-eldonejo, kiu faras la ĵurnalisman laboron. La redakta laboro estas bazita sur la fundamento de la gazetara libereco (foje estis juraj polemikoj pri la libereco ne informi pri la informofontoj) kaj de la gazetara etiko (respekti veron kaj protekti informofontojn). En aŭ por redaktejo verkas redaktistoj, ĵurnalistoj, liberaj ĵurnalistoj kaj volontuloj, kelkfoje ankaŭ eksteraj fakuloj aŭ reprezentantoj de oficialaj aŭ privataj organizoj.

HistorioRedakti

En Antikva Romo, aperis Acta Diurna, nome registaraj anoncaj gazetoj. Ili estis gravuritaj sur metalo aŭ ŝtono kaj montritaj en publikaj lokoj.

En Ĉinio, plej fruaj registarproduktitaj informaj folioj, nome tipao, cirkulis inter kortegaj funkciuloj dum la fino de la dinastio Han (2a kaj 3a jarcentoj). Inter 713 kaj 734, la Kaijuan Za Bao ("Bulteno de la Kortego") de la ĉina dinastio Tang publikigis registarajn novaĵojn; ĝi estis manskribita sursilke kaj legata de registaraj funkciuloj. En 1582, estis unua referenco al private publikigitaj novaĵfolioj en Pekino, dum la fino de la dinastio Ming.[3]

En la komenco de la moderna Eŭropo la pliiganta translima interagado kreis ankaŭ pliigantan neceson por informado kio estis plenumita de mallongaj manskribitaj novaĵfolioj ,nome avvisi. En 1556, la registaro de Venecio la unua publikigis la ĉiumonatajn Notizie scritte (skribitaj novaĵoj), kiuj kostis po unu gazeton, nome malgrandan moneron.[4] Tiuj avvisi estis manskribitaj novaĵleteroj kaj kutime sendis politikajn, militajn kaj ekonomiajn novaĵojn rapide kaj efike al italaj urboj (1500–1700) — kunhavante kelkajn karakterojn de aktuala gazetaro kvankam kutime nekonsiderataj ili mem vera gazetaro.[5]

Tamen, neniu el tiuj publikaĵoj komplete kongruis kun la klasikaj kriterioj por propra gazetaro, ĉar ili tipe ne celis la ĝeneralan publikon kaj estis limigitaj al ia gamo de temoj.

Moderna gazetaroRedakti

 
Titolpaĝo de la gazeto de Carolus Relation el 1609, pionira gazeto.

La apero de la rimedoj por novaĵoj en la 17a jarcento ege proksime rilatas al la konekto kun la apero kaj disvastigo de la presmaŝino iku estis inventita en 1442 de Johannes Gutenberg. Tiele en multaj lingvoj la vortoj por gazetaro aŭ novaĵinformaroj inkludas kelkajn vortojn devenaj el la radiko pres-.[6]

La german-lingva Relation aller Fürnemmen und gedenckwürdigen Historien, presita el 1605 antaŭen al 1609 de Johann Carolus en Strasburgo, estas ofte agnoskita kiel unua gazeto.[7][8] Tiam, Strasburgo estis libera regna urbo en la Imperio de la Germana Nacio; dum la unua gazeto de la moderna Germanio estis la Avisa, publikigitaj en 1609 en Wolfenbüttel.

La unua regula gazeto nomiĝis Nieuwe Tydingen (Novaj komunikoj) kaj aperis ekde 1605 en Antverpeno. Eldonisto estis Abraham Verhoeven. Pli malpli samtempe aperis en Wolfenbüttel en Brunsviko la gazeto Aviso.

En 1610 aperis la unua franclingva gazeto en Amsterdamo kaj la nederlandlingva Courante uyt Italien, Duytslandt, &c. ('Kuriero el Italio, Germanio ktp.') el 1618 estis la unua kiu aperis en grandaj folioj. Amsterdamo, tiam centro de la tutmonda komerco, rapide iĝis hejmo de gazetoj en multaj lingvoj, ofte antaŭ ol iil estis publikigitaj en siaj propraj landoj.[9] kaj en 1621 la unua anglalingva privata gazeto The Corante aperis en Londono. Poste en Francio en la jaro 1631 aperis la Gazette de France, fare de Theophraste Reneaudot.[10] La unua moderna gazeto en Italio, kongrue kun la malnova eldono ankoraŭ konservita, estis Di Genova publikigita en 1639 en Ĝenovo.[11] La unua gazeto en Portugalio, nome A Gazeta da Restauração, estis publikigita en 1641 en Lisbono.[12] La unua gazeto en Hispanio, nome Gaceta de Madrid, estis publikigita en 1661.

Post- och Inrikes Tidningar (fondita kiel Ordinari Post Tijdender) estis unuafoje publikigita en Svedio en 1645, kaj estas la plej malnova gazeto ankoraŭ ekzistanta, kvankam ĝi nune estas publikata nur rete.[13] Opregte Haarlemsche Courant el Haarlem, unuafoje publikigita en 1656, estas la la plej malnova gazeto ankoraŭ presita. Ĝi estis devigita kuniĝi kun la gazeto Haarlems Dagblad en 1942 kiam Nazia Germanio okupaciis Nederlandon. Ekde tiam la Haarlems Dagblad estis aperinta kun la subtitolo Oprechte Haerlemse Courant 1656. Merkuriusz Polski Ordynaryjny estis publikigita en Krakovo, Pollando, en 1661. La unua sukcesa angla ĵurnalo, nome The Daily Courant, estis publikigita el 1702 ĝis 1735.[14][15]

AmerikoRedakti

En Bostono en 1690, Benjamin Harris publikigis Publick Occurrences Both Forreign and Domestick. Tiu estis konsiderata la unua gazeto en la amerikaj kolonioj kvankam nur unu eldono estis publikigita antaŭ la gazeto estis malpermesita de la registaro. En 1704, la guberniestro permesis la la publikigon de The Boston News-Letter kaj ĝi iĝis la unua kontinue publikigita gazeto en la kolonioj. Tuj poste, semajnaj gazetoj ekpublikiĝis en Novjorko kaj Filadelfio. Tiuj fruaj gazetoj sekvis la Britian formaton kaj estis kutime kvarpaĝe longaj. Ili ĉefe disvastigis novaĵojn el Britio kaj la enhavo dependis el la interesoj de la eldonistoj. En 1783, la Pennsylvania Evening Post iĝis la unua amerika ĵurnalo.[16]

En 1752, John Bushell publikigis la Halifax Gazette, kiu postulis esti "la unua gazeto de Kanado." Tamen, ties oficiala posteulo, nome la Royal Gazette, estis registara publikaĵo por leĝaj informoj kaj proklamoj pli ol kiel propra gazeto; en 1764, la "Quebec Gazette" estis unuafoje presita la 21an de junio 1764 kaj restas la plej malnova kontinua publikigita gazeto en Nordameriko kiel la Quebec Chronicle-Telegraph. Ĝi estas nune publikigita kiel anglalingva semajnaĵo el siaj oficejoj en 1040 Belvédère, suite 218, Kebeko, Kebekio, Kanado. En 1808, la Gazeta do Rio de Janeiro[17] havis sian unuan eldonon, presitan per maŝinaro alportita el Anglio, publikante novaĵojn favorajn por la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, ĉar ĝi estis produktita de la oficiala gazetservo de la Portugalia monarkio.

En 1821, post la fino de la malpermeso de la cirkulado de privata gazetaro, aperis la unua ne-imperia presita publikaĵo, nome "Diário do Rio de Janeiro", kvankam jam ekzistis la Correio Braziliense, publikigita de Hipólito José da Costa samtempe kun la "Gazeta", sed el Londono kaj kun forte defendo de politikaj kaj kritikaj ideoj, cele al ekspono de la mankoj de la administracio. La unua gazeto en Peruo estis El Peruano, establita en oktobro 1825 kaj ankoraŭ publikigita nuntempe, sed kun kelkaj nomŝanĝoj.

AzioRedakti

 
Unua paĝo de la Hicky's Bengal Gazette.

Dum la Dinastio Tang en Ĉinio (618–906), la Kaiĝuan Za Bao publikigis la novaĵojn de la registaro; ĝi estis blok-presita sur papero aŭ silko. Ĝi estas foje konsiderata unu el la plej fruaj gazetoj publikigitaj.[18] La unua registrita klopodo fondi gazeton de moderna stilo en Suda Azio estis farita de William Bolts, nederlandano je la servo de la Brita Orienthinda Kompanio en septembro 1768 en Kolkato. Tamen antaŭ li povis komenci sian gazeton, li estis forportita reen al Eŭropo. En 1780 la unua novaĵpresaĵo el tiu regiono, nome Hicky's Bengal Gazette, estis publikigita de irlandano, nome James Augustus Hicky. Li uzis ĝin kiel rimedo por kritiki la britian regadon pere de ĵurnalismo.[19]

MezorientoRedakti

La historio de la mezorientaj gazetoj datas el la 19a jarcento. Multaj eldonistoj estis ne nur ĵurnalistoj sed ankaŭ verkistoj, filozofoj kaj politikistoj. Sen oficialaj gazetoj, tiuj intelektuloj kuraĝigis publikan instruon pri politiko en la Otomana kaj Persa Imperioj. Ankaŭ literaturaj verkoj de ĉiuj ĝenroj estis seriigitaj kaj publikigitaj en tiu gazetaro.

La unuaj gazetoj en la Otomana Imperio estis posedataj de eksterlandanoj kiuj loĝis tie kaj deziris fari propagandon pri la Okcidenta mondo.[20] La plej frua estis presita en 1795 fare de la Palaco de Francio en la Istanbula distrikto Beyoğlu aŭ Pera. Indiĝena mezorienta ĵurnalismo startis en 1828, kiam Muhammad Ali, Ĥedivo de Egiptio, ordonis la lokan establadon de la gazeto Vekaji-i Misrije (Egiptaj Aferoj).[21] Ĝi estis la unua gazeto verkita en Osmanida turka kaj en araba lingvoj en kontraŭaj paĝoj aŭŭ kolumnoj, kaj poste nur en araba, sub la titolo "al-Waqa'i'a al-Masriya".[22]

La unua ne-oficiala turka gazeto, Ceride-i Havadis (Registro de Okazaĵoj), estis publikigita de anglo, nome William Churchill, en 1840. La unua privata gazeto publikigita de turkaj ĵurnalistoj, Tercüman-ı Ahvâl (Interpreto de Okazaĵoj), estis fondita de İbrahim Şinasi kaj Agah Efendi kaj elsendita en 1860.[23] La unua gazeto en Irano, nome Kaghaz-e Akhbar (La gazeto), estis kreita por la registaro fare de Mirza Saleh Ŝirazi en 1837.[24] La unuaj gazetoj en la Araba Duoninsulo aparis en Heĝazo, post la sendependo for de la Otomana regado, ĉirkaŭ la fino de la Unua Mondmilito. Une el la plej fruaj virinoj kiuj subskribis siajn artikoljn en araba gazetaro estis la medicina praktikantistino Galila Tamarhan, kiuj kontribui per artikolojn al la medicina magazino nomita "Ya'asub al-Tib" (Medicinestro) en la 1860-aj jaroj.[25]

Industria RevolucioRedakti

Komene de la 19a jarcento, multaj urboj de Eŭropo, same kiel de Norda kaj Suda Amerikoj, publikigis gazet-stilajn publikaĵojn kvankam ne ĉiuj el ili disvolviĝis sammaniere; la enhavo estis el tre ampleksa gamo depende de regionaj kaj kulturaj preferoj.[26] Progreso en pres-teknologio rilata al la Industria Revolucio ebligis, ke la gazetoj iĝu eĉ pli amplekse cirkulanta rimedo de komunikado, ĉar novaj pres-teknikoj faris la presadon malpli kosta kaj pli efika. En 1814, The Times (Londono) akiris pres-maŝinon kapablan fari 1 100 presaĵojn hore.[27] Baldaŭ, tiu pres-maŝino estis adaptita por presi sur ambaŭ flankoj de la paĝo samtempe. Tiu plinovigo faris la gazetaron pli malmultekosta kaj tiele akirebla de pli granda parto de la loĝantaro.

En 1830, la unua malkosta "penco-gazeto" venis al la merkato: nome la Boston Evening Transcript de Lynde M. Walter en Bostono, Usono.[28] La penco-gazetoj kostis ĉirkaŭ unu sesonon de la prezo de aliaj gazetoj kaj direktis sin al pli ampleksa publiko, kiel malpli kleraj kaj pli malriĉaj personoj.[29] En Francio, Émile de Girardin startis la gazeton "La Presse" en 1836, enkondukante malmultekostajn, reklam-subtenitajn ĵurnalojn en Francio. En 1848, August Zang, aŭstro kiu konis Girardin en Parizo, revenis en Vienon kaj enkondukis la samajn metodojn per "Die Presse" (kies titolo estis evidente kopiita el la publikaĵo de Girardin.[30]

Historiaj gazetojRedakti

 
Unua apero de PRAVDA de 5a de majo 1912 (22a de aprilo 1912 malnovstile).

Specializitaj gazetojRedakti

 
Harper's Monthly, ĉiumonata literatura kaj politika gazeto de fino de la 19a jarcento.

Plej konataj laŭ la nomigo de revuo, tiuj gazetoj diferenciĝas pro ne tiom forta dependo de la aktualaĵoj kaj anstataŭe pli forta dependo el orientitaj artikoloj kaj enhavoj. Tiuj specialigo povas esti en tre ampleksa gamo (sporto, ĉasado, motoroj, scienco, historio, naturo, religio (diversaj eklezioj), politiko (diversaj ideologioj), filatelio, navigado, negocoj, komputiloj, humoro, literaturo, muziko, pornografio, ktp.

Jen malgranda elekto inter tiuj famaj internacie:

Listo de gazetoj ordigitaj laŭ landojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de gazetoj.

Cirkulado kaj legantaroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de tagĵurnaloj laŭ eldonkvanto.
 
Gazetvendisto, Paddington, Londono, februaro 2005.

La nombro de ekzempleroj distribuataj, ĉu averaĝe ĉu en partikularaj tagoj (tipe dimanĉe), estas nomata cirkulado de gazetoj kaj estas unu el la ĉefaj faktoroj uzataj por kalkuli indicojn kaj fiksi prezojn de reklamado. Cirkulado ne estas necese la sama kiel venditaj ekzempleroj, ĉar kelkaj ekzempleroj aŭ gazetoj estas distribuataj senkoste. La nombro de legantaro povas esti pli alta ol la ciferoj de cirkulado ĉar multaj ekzempleroj estas legataj de pli ol unu persono (foje eĉ de multaj), kvankam tio estas iom ekvilibrata kun la nombro de ekzempleroj distribuataj sed ne legitaj (ĉefe pro tiuj distribuataj senpage). En Usono, la "Alliance for Audited Media" estas institucio kiu havas historian kaj nuntempan informaron pri averaĝa cirkulado de ĉiutagaj kaj ĉiusemajnaj gazetoj kaj de aliaj periodaĵoj.

Laŭ la Guinness Book of Records, la ĉiutaga cirkulado de la Sovetunia gazeto Trud superis 21,500,000 en 1990, dum la Sovetunia ĉiusemajna Argumentij i Faktij fanfaronis pri cirkulado de 33,500,000 en 1991. Laŭ informo de Unuiĝintaj Nacioj el 1995 Japanio havas tri ĉiutagajn ĵurnalojn — nome Yomiuri Shimbun, Asahi Shimbun, kaj Mainichi Shimbun — kun cirkulado sufiĉe super 5.5 milionoj. La gazeto de Germanio nome Bild, kun cirkulado de 3.8 milionoj, estis la nura alia gazeto en tiu kategorio. En Unuiĝinta Reĝlando, The Sun estas la plej vendata, kun ĉirkaŭ 3.24 milionoj da ekzempleroj distribuataj ĉiutage. En Usono, The Wall Street Journal havas ĉiutagan cirkuladon de proksimume 2.02 milionoj, kio faras ĝin la plej amplekse distribuata gazeto en la lando.[31]

Kvankam la paganta legantaro de presata gazetaro rapide malpliiĝis en la disvolviĝintaj landoj de OECD, ĝi estis pliiĝante en la plej gravaj disvolviĝantaj landoj (Brazilo, Barato, Indonezio, Ĉinio kaj en Sudafriko), kies pagita ĉiutaga cirkulado superis tiun de la disvolviĝintaj landoj por la unua fojo en 2008.[32] En Barato,[33] The Times of India estas la plej grand-cirkulanta anglalingva gazeto, kun 3.14 milionoj da ekzempleroj ĉiutage. Laŭ la Barata Enketo de Legantaro de 2009, la Dainik Jagran estas la plej legata, lok-lingva (Hindia) gazeto, kun 55.7 milionoj da legantoj.[34] Laŭ Tom Standage de The Economist, Barato nuntempe havas ĉiutagan gazetcirkuladon de 110 milionoj da ekzempleroj.[35]

Aĉetante gazeton.

Ofta mezuro de la bonfarto de gazeto estas la merkatpenetrado, esprimitaa kiel procento de hejmoj kiuj ricevas ekzemplerojn de la gazeto kontraŭ la totala nombro de hejmoj en la merkatareo de la gazeto. En la 1920-aj jaroj, je tutlanda bazo en Usono, ĉiutagaj gazetoj atingis merkatpenetradon de 123 procento (en la signifo ke averaĝa usona hejmo ricevis 1.23 gazetojn). Dum aliaj amaskomunikiloj ekkonkurencis kun gazetoj, kaj dum presado iĝis pli facila kaj malpli kosta kio kreis pli grandan diversecon de publikaĵoj, merkatpenetrado ekmalpliiĝis. Nur komence de la 1970-aj jaroj, tamen, tiu merkatpenetrado falis sub 100 procento. Ĉirkaŭ 2000, estis 53 procento kaj ankoraŭ estas falanta.[36] Multaj pagendaj gazetoj proponas varion de abonplanoj. Por ekzemplo, kelkaj povas deziri nur dimanĉan ekzempleron, aŭ eble nur dimanĉan kaj sabatan aŭ eble nur laborsemajnan abonon, aŭ eble ĉiutagan abonon. Plej gazetoj havigas iom aŭ ĉion el sia enhavo en Interreto, ĉu senpage aŭ kontrŭ pago. En kelkaj okazoj, senpaga alireblo estas disponebla nur por kelkaj tagoj aŭ semajnoj, aŭ por preciza nombro de viditaj artikoloj, post kio legantoj devas registriĝi kaj havigi personan informaron. Aliokaze, oni disponas el arkivoj.

EsperantujoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-gazeto.
 
Kovrilpaĝo de samtempe gazeto kaj kongreslibro.
 
Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, historia junulara gazeto el Nederlando

Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.

La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino, bulteno kaj aliaj. La uzado de tiuj terminoj ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn strikte laŭ tiuj kategorioj.

De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj; sed multaj aperis aŭ aperas dum jardekoj.

 
Kovrilpaĝo de la 2015-11a numero de la revuo Esperanto

Vidu ankaŭ por Esperanto-gazetojRedakti

Esperanto-gazetojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[37]:

  •  
     Lerneja sekreto ne iru al gazeto. 
  •  
     Mensogas kiel gazeto. 

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Dua signifo en PIV, post la unua kiu estus historia koncepto por publikigaĵo el ŝtato. [1] Alirita la 20an de marto 2020.
  2. Klarigo de PIV [2] Alirita la 20an de marto 2020.
  3. Timothy Brook. (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback). Paĝo xxi.
  4. WAN — A Newspaper Timeline. Wan and-press.org. Alirita 2012-02-21.
  5. Infelise, Mario. "Roman Avvisi: Information and Politics in the Seventeenth Century." Court and Politics in Papal Rome, 1492–1700. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. 212,214,216–217
  6. (2006) “Strassburg, 1605: The Origins of the Newspaper in Europe”, German History 24 (3), p. 387–412 (387). doi:10.1191/0266355406gh380oa. :
     
     At the same time, then as the printing press in the physical technological sense was invented, 'the press' in the extended sense of the word also entered the historical stage. The phenomenon of publishing was now born. 
  7. Weber, Johannes: Straßburg 1605: Die Geburt der Zeitung, en: Jahrbuch für Kommunikationsgeschichte, Vol. 7 (2005), S. 3–27.
  8. WAN — Newspapers: 400 Years Young!. Wan-press.org. Alirita 2012-02-21.
  9. . History of Newspapers. Nyu.edu. Alirita 2012-05-21.
  10. "WAN – A Newspaper Timeline". Wan and-press.org. Arkivita el la originalo en la 11a de januaro 2012. Alirita la 20an de marto 2020.
  11. Farinelli, Giuseppe (2004). Storia del giornalismo italiano : dalle origini a oggi (in Italian). Torino: UTET libreria. p. 15. ISBN 88-7750-891-4. OCLC 58604958.
  12. "Biblioteca Nacional Digital – Gazeta..., Em Lisboa, 1642–1648". Purl.pt. Alirita la 20an de marto 2020.
  13. "WAN – Oldest newspapers still in circulation". Wan-press.org. Arkivita el la originalo en la 7a de januaro 2004. Alirita la 20an de marto 2020.
  14. Stephens, Mitchell. "History of Newspapers". Nyu.edu. Arkivita el la originalo en la 16a de majo 2008. Alirita la 20an de marto 2020.
  15. Concise History of the British Newspaper in the Eighteenth Century [jam ne plu funkcianta]
  16. Teeter, Dwight L (July 1965). "Benjamin Towne: The Precarious Career of a Persistent Printer". Pennsylvania Magazine of History and Biography. 89 (3): 316–330. JSTOR 20089817.
  17. Novo Milênio: MNDLP - Gazeta do Rio de Janeiro, de 1808
  18. Norman, Jeremy. "One of the Earliest Newspapers, Written on Silk". historyofinformation.com. Jeremy Norman & Co., Inc. Alirita la 21an de januaro 2020.
  19. "Exclusive: Corrupt system and media". Zee News. 4a de aprilo 2014. Alirita la 21an de marto 2020.
  20. Stavrianos, p. 211.
  21. E. J. Brill's First Encyclopaedia of Islam, 1913–1936, p. 952.
  22. Tripp (ed.), p. 2; Amin, Fortna & Frierson, p. 99; Hill, p. 172.
  23. Ágoston & Masters, p. 433.
  24. Camron Michael Amin (2014). “The Press and Public Diplomacy in Iran, 1820–1940”, Iranian Studies 48 (2), p. 269–287. doi:10.1080/00210862.2013.871145. 
  25. Sakr, p. 40.
  26. Newspaper – Britannica Online Encyclopedia. Britannica.com. Alirita 21a de februaro 2012.
  27. Philip B. Meggs, A History of Graphic Design (1998) pp 130–133
  28. David R. Spencer, The Yellow Journalism (2007) p. 22.
  29. Bird, S. Elizabeth. For Enquiring Minds: A Cultural Study of Supermarket Tabloids. Knoxville: University of Tennessee Press, 1992: 12–17.
  30. Wurzbach, C. (1891). Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich, enthaltend die Lebensskizzen der denkwürdigen Personen, welche seit 1750 in den österreichischen Kronländern geboren wurden oder darin gelebt und gewirkt haben, (162–165); Jim Chevallier, "August Zang and the French Croissant: How Viennoiserie Came to France", p. 3–30; Diepresse.com Artikolo en "Die Presse" pri sia foudo.
  31. Liedtke, Michael. "Newspaper circulation drop accelerates April–Sept", 26a de oktobro 2009. Kontrolita 26a de oktobro 2011.
  32. OECD Working Party on the Information Economy (11a de junio 2010)The evolution of news and the internet. Alirita 14a de julio 2011."Growth in the BIICS countries by about 35% from 2000 to 2008 very much contributed to this growth, most notably India with a 45% increase in circulation between 2000 and 2008, South Africa (34%) and China (an estimated 29%). Gains are not only occurring there but also in other countries and continents, including Africa and South America." p. 24
  33. Hindi Newspaper. Dainik Jagran. Alirita 23a de januaro 2015.
  34. Dailies add 12.6 million readers. NRS Chennai (29a de aŭgusto 2009). Arkivita el la originalo je 16a de januaro 2008.
  35. Standage, Tom (13a de julio 2011). "The Kojo Nnamdi Show" (Intervjuo). Intervjuita de Kojo Nnamdi. Washington, D.C.: WAMU.
  36. Newspapers: Audience – State of the Media 2004. Arkivita el la originalo je 28a de aŭgusto 2017. Alirita 27 January 2014.
  37. Lernu

BibliografioRedakti

En EsperantoRedakti

  • Stefan Maul, Funkcianta kvara povo, Monato, Antverpeno, julio 1993, nº 7, paĝo 5. Pri politika povo de gazetaro.
  • Stefan Maul, El verva vivo ĵurnalista, FEL, Antverpeno, 2005. Biografio fokusita al lia laboro kiel ĵurnalisto por gazetoj de Esperanto kaj de la ekstera medio.

En aliaj lingvojRedakti

  • Willings Press Guide (134a eld. 3 vol. 2010), kompleta gvidilo al tutmonda gazetaro. Vol 1 UK, Vol 2 Europe kaj Vol 3 Mondo. ISBN 1-906035-17-2
  • Editor and Publisher International Year Book (90a eld. 2009), kompleta gvidilo al usona gazetaro
  • Conley, David, kaj Stephen Lamble. The Daily Miracle: An Introduction to Journalism (3rd ed. 2006), 518pp; global viewpoint
  • Harrower, Tim. The Newspaper Designer's Handbook (6a eld. 2007)
  • Jones, Alex. Losing the News: The Future of the News That Feeds Democracy (2009)
  • Sakr, Naomi, eld. (2004). Women and Media in the Middle East: Power through Self-Expression. I. B. Tauris. ISBN 978-1850435457.
  • Sousa, Jorge Pedro Sousa (Coord.); Maria do Carmo Castelo Branco; Mário Pinto; Sandra Tuna; Gabriel Silva; Eduardo Zilles Borba; Mônica Delicato; Carlos Duarte; Nair Silva; Patrícia Teixeira. A Gazeta "da Restauração": Primeiro Periódico Português. Uma análise do discurso VOL. II — Reproduções (2011) ISBN 978-989-654-061-6
  • L. S. Stavrianos, The Ottoman Empire: Was It the Sick Man of Europe? (1957, 3a eld. 1966)
  • Walravens, Hartmut, eld. Newspapers in Central And Eastern Europe (2004) 251pp
  • Williams, Kevin. Read All About It!: A History of the British Newspaper (2009)

Eksteraj ligilojRedakti

Gazetaraj arkivojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Newspaper en la angla Vikipedio.