La Esperanta Gazetejo

La Esperanta Gazetejo estis retpaĝo kiu arigas informojn pri esperantaj gazetoj kaj havebligis retajn versiojn de gazetaj numeroj. Cele, ĝi similis al alia retprojekto, Gazetoteko Lanti. Laŭ la stato de septembro 2010, la projekto "gazetejo" havis 2042 eldonojn de sume 120 esperantlingvaj gazetoj. Ekde 2013, ĝi perdis sian retejan adreson kaj nun nur konsulteblas per arkivigitaj versioj ekzemple en la retejo Internet Archive. Granda parto de la enhavo tamen ankaŭ rekte plu atingeblas per la reta biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio je la retadreso bitoteko.esperanto.es.

Eksteraj ligiloj redakti