Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
La Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) (angle Organisation for Economic Co-operation and Development (OECD); france Organisation de coopération et de développement économiques (OCDE)) estas internacia organizaĵo sidanta en Kastelo Muette, Parizo. Ĝi estas nomata organizaĵo de la "unua mondo" (de la industriaj landoj); preskaŭ ĉiuj ĝiaj 38 membroj estas industriaj landoj.
Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo | ||
---|---|---|
Organisation de coopération et de développement économiques | ||
internacia organizaĵo organizaĵo interregistara organizaĵo registara organizaĵo | ||
Komenco | 16-a de aprilo 1948 vd | |
Antaŭe | Organisation for European Economic Co-operation vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 42″ N, 2° 16′ 9″ O (mapo)48.8616738888892.2692355555556Koordinatoj: 48° 51′ 42″ N, 2° 16′ 9″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Parizo | |
| ||
Moto | Better policies for better lives • De meilleures politiques pour de meilleures vies • Lepší politiky pro lepší životy • Mejores políticas para una vida mejor | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Mathias Cormann (en) (2021–) José Ángel Gurría (en) (2006–2021) Don Johnston (en) (1996–2006) Jean-Claude Paye (en) (1984–1996) Emiel van Lennep (en) (1969–1984) Thorkil Kristensen (en) (1961–1969) vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | OECD Development Centre (en) International Transport Forum (en) European Conference of Ministers of Transport (en) Nuclear Energy Agency (en) Internacia Energi-Agentejo vd | |
Posedatoj | Kastelo Muette vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Q112176659 | |
Historio
redaktiLa organizaĵo estis fondita en la jaro 1948, por realigi la Plano Marshall.[1]
Statuto
redaktiStatutaj celoj de la organizaĵo estas
- kontribui al optimuma ekonomia evoluo kaj kreskanta vivnivelo en la membraj regnoj,
- antaŭenigi la ekonomian kreskon en siaj membraj regnoj kaj en la evoluantaj landoj,
- helpi al plivastigo de la monda komerco.
Efektivigo
redaktiLa organizo havas 37 landojn, kiuj produktas pli ol 60% de la monda MEP. Ĉi tiuj landoj dividas komunajn valorojn de demokratio kaj libera merkata ekonomio kaj kunlaboras fronte al ekonomiaj, sociaj kaj mediaj defioj en la tutmondiĝo. La OEKE estas platformo por diskuti politikon, kompari rendimenton, trovi solvojn al malfacilaĵoj kaj formuli kodojn, gvidajn principojn kaj komunajn normojn por efektivigi ekonomian kaj socian politikon je nacia nivelo. Ene de la organizo, ĉiu membroŝtato povas fari signifan kontribuon al determinado de la politiko de la organizo kaj formulado de komunaj agadlinioj.
Membroj
redaktiEn la jaro 2021 OEKE havas 38 membrojn:[2]
| |||
| |||
|
|
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la organizaĵo (en, fr)
- La oficiala retejo de la Organiza Biblioteko por Kunlaboro kaj Ekonomia Disvolviĝo
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Christopher, Warren. (1998) In the stream of history: shaping foreign policy for a new era. Stanford University Press, p. 165. ISBN 978-0-8047-3468-4.
- ↑ oecd.org: List of OECD Member countries – Ratification of the Convention on the OECD