Semajno de enigmoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Semajno de enigmoj estas la monata gazeto de enigmoj esperante.

Ĝi enhavas klasikajn krucvortenigmojn, kriptan kaj silaban krucvortenigmojn, vortoserĉon, rebuson, aliajn vortopuzlojn, novaĵojn, kaj cetere.

Fondinto estas Luca Desiata, ankaŭ ĉefredaktoro de Hebdomada Aenigmatum (la unua gazeto de enigmoj latine) kaj de Onomata Kechiasmena (la unua gazeto de enigmoj grekantikve). Ĉefredaktoro de Semajno de Enigmoj estas Giorgio Denti, ankaŭ prezidanto de Roma Esperanto-Grupo. Stano Marček kaj Giulio Cappa estas inter la esperantistoj, kiuj kontribuis al kreado de krucvortenigmoj

Eksteraj ligiloj redakti