Turka Stelo naskiĝis kiel la revueto por la turka esperantistaro en januaro 2016. Nuntempe la plejparto de tiu gazeto taŭgas al ĉiuj esperantistoj tra la tuta mondo. La revueto estas eldonita en elektronika formo (pdf) ekde la komenco de 2016. Ĝi estas monata kaj senpaga revueto kiu estas disdonata pere de mesaĝ-grupo de Google. La decembra 2016 numero estos la 12-a kaj jubilea numero.

La celo de la revueto estas provizi legaĵojn de ĉiuj niveloj al la lernantoj de Esperanto. Lernantoj ne kapablas legi longajn librojn, kaj nuntempe homoj legas librojn malmulte, do legaĵoj de unu aŭ du paĝoj taŭgas pli bone al ili.

En la revueto estas:

Turka Stelo, titolaro.
  • mallongaj novaĵoj pri UEA, TEJO kaj la Esperanto-Sumoo.
  • kruĉvortenigmo kun eksplikoj el vortaro PIV
  • ŝercoj
  • receptoj pri kuirarto
  • seriaj legaĵoj kaj tradukaĵoj
  • konigoj kaj recenzoj de libroj
  • konigoj de esperantaj organizoj
  • simpla Esperanto kurso por novuloj kun gramatikaj eksplikoj en turka lingvo
  • seriaj tradukaĵoj aŭ orginalaj verkoj kiel "Mallonga Historio de Filozifio", "La junaj detektivoj" ktp
  • tekstoj verkitaj aŭ tradukitaj de spertaj esperantistoj
  • tekstoj el aliaj revuoj, ĵurnaloj, blogoj ktp kun permeso publikigi iliajn tekstojn

Kaj multaj aliaj legaĵoj.

Turka Stelo, #12 decembro 2016.

En la fino de kelkaj legaĵoj troviĝas vortaretoj (Esperanto-turka) por helpi la turkajn lernantojn kompreni la tekston.

En la revueto ne troviĝas politikaj novaĵoj sed nur novaĵoj el Esperantujo, kaj novaĵoj pri kulturo kaj arto. Kelkaj fremdaj esperantistoj kontribuas al la revueto pere de iliaj verkaĵoj. En la fino la jaro 2016 la nombro de registritaj abonantoj estis pli ol 165; en majo 2018 iĝis 306. La revueto estas senpaga kaj la malnovajn numerojn oni povas libere elŝuti el la jena ret-paĝo:

Ĉiuj estas bonvenaj kontribui pere de iliaj tradukitaj aŭ originale verkitaj tekstoj, sendi kritikojn kaj leterojn al la revueto ktp. Por senpage aboni al la revueto aŭ sendi kontribuaĵojn vi povas uzi la retpoŝtadreson "vasilkadifeli (ĉe) gmail (punkto) com"

La revueto estas registrita en CDELI (Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia - Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds) per la kodo "Li-TUR-06".Tamen ankoraŭ neniu ekzemplero estas liverita al la arĥivo de CDELI.

Turka Stelo, jarkolekto 2016.