Internacia Esperanto-Sumoo

Internacia Esperanto-Sumoo estas speco de legado-konkurso de Esperantaj libroj.

Hori Jasuo kun la listo de Internacia Esperanto-Sumoo partoprenantoj enmane
Hori Jasuo kun la listo de Internacia Esperanto-Sumoo partoprenantoj enmane

Historio redakti

 
Progreso de nombroj de la Internacia Esperanto-Sumoo partoprenantoj kaj landoj

La Internacia Esperanto-Sumoo estis iniciatita de s-ro HORI Jasuo (Japanio) en septembro 2009. Komence li prove okazigis ĝin nur por japanoj, sed konstatinte, ke ĝi estas tre utila por ĉiuj esperantistoj, li okazigis ĝin internacie en marto 2010. Poste 6 fojojn ĉiujn jaron krom en marto 2011 pro la Japana Katastrofo. En septembro 2018 okazis la 54-a konkurso kaj la totala sumo de la partoprenintoj estas 8705. Ĝis nun la plej granda nombro de partoprenantoj estis 385 en majo 2017 el 31 landoj. La progreso de la Sumoo videblas en la suba diagramo:

 
Progreso de partoprenantoj el la ĉefaj 7 landoj

         

Templinio redakti

  • 2018
    • La 55a Sumoo: ekde la 11a de novembro ĝis la 25a de novembro
  • 2019
    • La 56a Sumoo: ekde la 13a de januaro ĝis la 27a de januaro
    • La 57a Sumoo: ekde la 10a de marto ĝis la 24a de marto
    • La 58a Sumoo: ekde la 12a de majo ĝis la 26a de majo
    • En julio ne okazis la sumoo.
    • La 59a Sumoo: ekde la 8a de septembro ĝis la 22a de septembro
    • La 60a Sumoo: ekde la 10a de novembro ĝis la 24a de novembro
  • 2020
    • La 61a Sumoo: ekde la 12a de januaro ĝis la 26a de januaro,
    • La 62a Sumoo: ekde la 8a de marto ĝis la 22a de marto
    • La 63a Sumoo: ekde la 10a de majo ĝis la 24a de majo
    • En julio 2020 ne okazis la sumoo.
    • La 64a Sumoo: ekde la 6a de septembro ĝis la 20a de septembro
    • La 65a Sumoo: ekde la 8a de novembro ĝis la 22a de novembro

Formato redakti

Partoprenantoj decidas, kiun libron kaj kiom da paĝoj tage ili legos, kaj tiun informon ili sendas al s-ro Hori, kaj li faras liston de la partoprenantoj.

Kiam komenciĝas Sumoo-konkurso, ili eklegas la libron. Kiam ili legas pli ol la promesitan kvanton en la unua tago, ili akiras unu venkon en tiu tago, kaj tiamaniere ili legadas 15 tagojn. La partoprenantoj luktadas 15 tagojn ne kontraŭ aliaj partoprenantoj, sed kontraŭ sia promeso, alivorte kontraŭ sia maldiligenteco.

 
Diplomoj

Dum 15 tagoj averaĝe unu partoprenanto legas 70 paĝojn. En septembro 2018, la nombro de la partoprenantoj estis 336, do ili entute legis pli ol 23 520 paĝojn. Dum la pasintaj 10 jaroj 8 705 homoj partoprenis, do ili legis entute 609 350 paĝojn, egale al 3 046 libroj kun 200 paĝoj.

Multaj libroj longe kuŝas ĉe libroŝrankoj hejme aŭ en Libroservo de UEA. Sed Esperanto-Sumoo helpas legadon de libroj, do helpas librovendejojn, landajn asociojn, verkistojn kaj eldonistojn. Tiamaniere la Sumoo multe kontribuas al librovendado kaj librokulturo en Esperantujo.

Partoprenantoj legas dormintajn librojn, kune kun aliaj partoprenantoj en la tuta mondo, kaj ili plialtigas sian kapablon en la lingvo. Kiam partoprenantoj finas la konkurson kun 15 venkoj ili ricevas diplomon. 

Post legado, multaj homoj verkas recenzojn, kiuj aperas en nia retejo.

Organizado redakti

Nun la partoprenantoj estas preskaŭ 350, do unu homo ne povas administri ĝin. Ni havas internacian teamon, kiu konsistas el 15 homoj el Japanio, Turkio, Pollando, Italio, Vjetnamio, Francio, Barato, Nepalo, Brazilo, Koreio, Ĉinio kaj Hungario. Ili laboras, ricevante rezultojn de siaj prizorgatoj, farante statistikon pri la legitaj libroj kaj respondecante pri la retejo kaj diplomoj.

En novembro 2014 la estraro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) decidis agnoski kaj morale apogi la Esperanto-Sumoo-n, ĉar tiu agado bonege kongruas kun la celoj de ILEI.

Eksteraj ligiloj redakti