Harper's Weekly (subtitole A Journal of Civilization) estis usona ĉiusemajna politika gazeto bazita en Novjorko. Publikigita de Harper & Brothers el 1857 ĝis 1916, ĝi aperigis novaĵojn pri la lando kaj eksterlando, fikcion, eseojn pri multaj temoj, kaj humoron, kune kun ilustraĵoj. Ĝi multe raportis pri la Usona Enlanda Milito, inklude multajn ilustraciojn pri eventoj el la milito. Dum sia plej influiga periodo, ĝi estis forumo de la pripolitika karikaturisto Thomas Nast.

Harper's Weekly, Inaŭgura Numero, 1897

Bibliografio Redakti

  • Halloran, Fiona Deans (2012). Thomas Nast: The Father of Modern Political Cartoons. Chapel Hill, NC: The University of North Carolina Press. ISBN 9780807835876
  • Paine, Albert Bigelow (1974). Th. Nast, His Period and His Pictures. Princeton: Pyne Press. ISBN 0-87861-079-0. (La originala eldono, de 1904, nun estas publika havaĵo)

Eksteraj ligiloj Redakti