Sennaciulo

periodaĵo

Sennaciulo estas la oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde oktobro 1924.

Sennaciulo
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
periodaĵo
Speco revuo pri socipolitika situacio tutmonde
Periodeco dumonata

Posedanto Sennacieca Asocio Tutmonda
Ĉefredaktisto Vinko Markovo, Pedro Sanz
Kunredaktisto Djémil Kessous, Gary Mickle, Grazina Opulskiene, José Maria Salguero, Richard Schneller, Serĝo Sir', Franciska Toubale
Etataj aŭtoroj Nicolas Raymond
Establodato oktobro 1924
Posedata de Sennacieca Asocio Tutmonda vd
Prezo 5 EUR ĝis 52 EUR jare (laŭlande)

vdr

Enhavo

redakti

Sennaciulo enhavas artikolojn kaj informojn kiuj temas pri la socipolitika situacio tutmonde. Kutime la membroj de SAT mem verkas kaj sendas la artikolon ekde siaj propraj landoj kaj tio rektigas la informon. Krome en Sennaciulo aperas informoj pri la diversaj frakcioj de la organizo laŭtendencaj, ekologiisma, ĉielarka, ktp. Ankaŭ estas tre ŝatataj de la legantaro la kulturpaĝoj. Tradicie la marta eldono estas dediĉita al la situacio de la tutmonda virinaro, kaj la maja al la laborista lukto. Dum la tuta jaro aperas informoj pri la ĉiujara kongreso kaj pri la urbo kongresa.

La gazeto estas tutkolora ekde la numero 1331-1332, majo–junio 2016.

Ĉefredaktantoj

redakti
 
S.A.T.-Bulteno, januaro 1946.

Redakta politiko

redakti
 
Grafikaĵo en la numero 12.01.1933

Sennaciulo estas asocia organo je la servo de opini-interŝanĝoj inter ĝiaj legantoj, do pro tio ĝi regule fariĝas loko, en kiu okazas kontraŭdiraj debatoj. Tio komenciĝis tuj en 1924, kun tiutempa riproĉo al la redaktoro, ke la gazeto tro favoris la komunistojn. Provo starigi supertendencan komitaton funkciis nur dum kelkaj monatoj, kaj rapide venkis la principo, substrekita de Lanti mem, ke la enhavo de la gazeto estos tia, kia ĝin faros la konkreta laboro de ĝiaj kontribuantoj "[1].

Rete konsultebla ekzemplo de pli freŝdataj debatoj koncernas la okazintaĵojn en Hungario dum la jaro 1956, okaze de la 50-jariĝo de la evento "[2]. La nuna redakcio aplikas politikon ne rifuzi artikolojn alsendatajn de membroj, eĉ kiam tiuj enhavas opiniojn, kiujn plimulto de membroj forte malaprobas. Fidante je la juĝpovo de la legantoj, ĝi atendas ties rebatojn en tiaj kazoj. Kelkfoje tiu redakcia politiko estis prikontestata en la membraro.

Akuzo pri antisemitisma kalumnio

redakti

En la numero el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de SAT akuzis artikolon en la gazeto fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpigis la judojn pri la Holokaŭsto:

 
 Ĉu ne la judoj mem, per siaj kolerema konduto kaj ekstremaj troigoj, startigis la nazian maŝinon, kiu tuj decidos pri ilia ekstermado en la naziaj koncentrejoj? 
— Roger Condon en Sennaciulo, marto-aprilo 2016, paĝo 7

La membro JSR atakis la verkon pro "konfuzo inter judoj kaj la judoj… neakceptebla en Esperanto, kiu havas lingvajn kaj gramatikajn rimedojn por eviti tion," "ambicia klopodo historiigi la mondon sen uzado de strikta metodologio kaj strukturo de la studado," kaj "manko de kompetenteco por tiom impona verko." Li resumis la tezon de la sekcio jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[3]

Nicolas Raymond nomis la fontojn de la artikolo "deliraj konspirteorioj" kaj diris, ke la statuto de SAT "ne preskribas, ke nia organo fariĝu la laŭtilo de fetoraj ideoj."[4] Markos Kramer diris esti "ŝokita, kaj serioze pripensas forlasi SAT pro tiu kalumnio."[4]

Referencoj

redakti
  1. Kontribuo de Lanti al debato pri la ecoj de Sennaciulo (1926)
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-28. Alirita 2020-11-21 .
  3. paĝoj 5-6
  4. 4,0 4,1 paĝo 4

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti