Ivan Krestanov

bulgara esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ivan Ĥristov KRESTANOV (naskiĝis la 28-an de oktobro 1890 en Pirdop, mortis la 4-an de aprilo 1966[1]) estis bulgara esperantisto, lektoro de fremdlingvoj kaj diplomato. Li loĝis en Sofio. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon. Interalie li oficis kiel sekretario de la Bulgara Ĝenerala Konsulejo en Dresdeno.

Ivan Krestanov
Ivan Krestanov.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1890 (1890-10-28)
en Pirdop
Morto 4-an de aprilo 1966 (1966-04-04) (75-jara)
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • preleganto
Esperanto
Esperantisto numero 15017
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li esperantistiĝis en 1905. Li eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri Esperanto, gvidis kursojn kaj faris paroladojn. Li estis senlaca kaj entreprenema aganto. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

El liaj verkoj estu citataj:

El la Proksima Oriento (De Ukrajnio ĝis Georgio)Redakti

AntaŭparoloRedakti

Nia karmemora Majstro kredis, ke komunikigado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la pli grandan parton de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de reciproka sinnekonado kaj devigata sinaltrudado.

Deirante el tiu penso kaj opiniante, ke ĉiuj nacioj estas egale interesaj, ni skribas pri ankoraŭ nesufiĉe konataj popoloj de la antaŭa rusa imperio, tiamaniere farante malgrandan escepton el la programo de nia Biblioteko.

Kompreneble, krom la priparolitaj popoloj: ukrainoj, litovoj, blankrutenoj, letonoj, estonoj, finnoj, tataroj, georgoj, en la limoj de l'malnova rusa regno loĝas ankaŭ aliaj, kiel ekz. poloj, kies historio estas sufiĉe konata okcidente, kaj granda nombro da gentoj, kiuj tamen ne ludas gravan rolon en la historio kaj kulturo.

Ni esperas, ke aliaj sekvos nin sur la vojo al ekkoniĝo kaj kunfratiĝo de l'popoloj, rakontante pri la ceteraj partoj de l'homaro.

Ivan Ĥristov Krestanov

Bern, Julio 1919.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti