Ivan Krestanov
Ivan Ĥristov KRESTANOV (naskiĝis la 28-an de oktobro 1890 en Pirdop, mortis la 4-an de aprilo 1966[1]) estis bulgara esperantisto, lektoro de fremdlingvoj kaj diplomato. Li loĝis en Sofio. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon. Interalie li oficis kiel sekretario de la Bulgara Ĝenerala Konsulejo en Dresdeno.
Ivan Krestanov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1890 en Pirdop |
Morto | 4-an de aprilo 1966 (75-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • bulgara |
Ŝtataneco | Bulgario ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1905–) verkisto preleganto ![]() |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 15017 |
Li esperantistiĝis en 1905. Li eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri Esperanto, gvidis kursojn kaj faris paroladojn. Li estis senlaca kaj entreprenema aganto. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
Verkoj
redaktiEl liaj verkoj estu citataj:
- Bulgara Antologio,
- La Bulgara Lando kaj Popolo,
- Nuntempaj Rakontoj,
- Vilao apud Maro
- La Miraklo de la Deka Jarcento[2]
- El la Proksima Oriento, 1919, Berno [3][4]
|
Pri Esperanto
redakti- Lernolibro de Esperanto (1912)
Tradukoj
redaktiLi tradukis ankaŭ multajn verkojn, inter ili:
- Elin Pelin. La advokato. Tradukis Ivan H. Krestanov. En: Esperanto 28 (1932), n-ro 386 (10), p.
- Elin Pelin. Aŭtuno. Rakonto. Tradukis Ivan H. Krestanof. En: La Revuo 1912, p. 300–304.
Teatro
redakti- La internacia vivo kaj lingvo, kun pririgardo de l'esperantista movado en eksterlando kaj Bulgarujo : Esperantisto, unuakta komedio. Eld. Esperanta Oficejo, Pirdop, 1910? (12X19) 48 paĝoj.
Recenzoj
redaktiPri La internacia vivo kaj lingvo, kun pririgardo de l'esperantista movado en eksterlando kaj Bulgarujo : Esperantisto
|
Pri Lernolibro de Esperanto
|
- Vortaro de Esperanto por Bulgaroj (aperis 3 eldonoj 1921, 1928, 1930, entute 10 000 ekzempleroj).
Referencoj
redakti- ↑ Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
- ↑ Aperis en Flandra Esperantisto, sep. 1939, p. 132-133.
- ↑ WorldCat
- ↑ Kolekto por Planlingvoj
Eksteraj ligiloj
redakti- Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Foto de Krestanov en revuo Esperanto (UEA) Apr. 1938, p. 28.