Oficialaj aldonoj

(Alidirektita el Oficiala Aldono)

La oficialaj aldonoj al la Universala Vortaro estas aroj da vortoj, kies uzo estas forte rekomendita de la Akademio de Esperanto, kaj aldonitaj al la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento de Esperanto[1]. La tiel vastigitan Universalan Vortaron oni por klareco nuntempe kutime nomas Akademia Vortaro.

Ĝis nun estis eldonitaj dek oficialaj aldonoj, la unua en 1909 kaj la deka en 2023. La unuaj ses oficialaj aldonoj estis decidoj de la Lingva Komitato, la antaŭulo de la nuna Akademio de Esperanto.

La nomoj de la oficialaj aldonoj ofte estas mallongigitaj per cifero kaj la literoj OA; ekzemple la mallongigo por la unua oficiala aldono estas 1OA.

La oficialaj aldonoj redakti

  • 1OA: 805 elementoj (1909)
  • 2OA: 587 elementoj (1919)
  • 3OA: 203 elementoj (1921)
  • 4OA: 118 elementoj (1929)
  • 5OA: 8 elementoj (1934)
  • 6OA: 21 elementoj (1935)
  • 7OA: 31 elementoj (1958)
  • 8OA: 200 elementoj (1974)[2]
  • 9OA: 209 elementoj (2007)[3]
  • 10OA: 420 radikoj (2023)[4]

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Kück, Andreas (2008): Oficialaj lingvoelementoj de Esperanto (OLEO). Rechtenfleth, Selbstverlag. Redono de la enhavo en elektronika formo: http://www.akueck.de/oleo.htm (el Retarkivo 2017). Alvokita: 13a de Novembro 2012.