Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro

La Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, parto de la Fundamento de Esperanto, estis ago de la Akademio de Esperanto. Per ĝi estis oficialigataj 805 radikojn por la lingvo internacia Esperanto. La aprobo okazis en 1909. La papera eldono de la Unua Aldono al Universala Vortaro estas samjare publikigita en la Esperantista Dokumentaro, Kajero dek-tria, eldonita de Esperantista Centra Librejo en Parizo.

Radikoj el la Fundamento redakti

Radikoj, klare Fundamentaj per la 7a OA redakti

Adjektivoj: Substantivoj: Verboj: Aliaj:
  • absolut/a (Antaŭparolo)
  • aktiv/a (Ekzercaro)
  • kompetent/a (Antaŭparolo)
  • naiv/a (Ekzercaro)
  • paralel/a (Antaŭparolo)
  • special/a (Ekzercaro)
  • alfabet/o (Ekz.)
  • aŭtor/o (Ant.)
  • aŭtoritat/o (Ant.)
  • bal/o (Ekz.)
  • centim/o (Ekz.)
  • diplomat/o (Ekz.)
  • doktor/o (Ekz.)
  • dokument/o (Ant.)
  • energi/o (Ant.+Ekz.)
  • fizik/o (Ekz.)
  • geografi/o (Ekz.)
  • hebre/o (Ekz.)
  • ide/o (Ant.)
  • instituci/o (Ant.)
  • kilometr/o (Ekz.)
  • kongres/o (Ant.)
  • kopek/o (Ekz.)
  • literatur/o (Ant.)
  • metr/o (Ekz.)
  • patent/o (Ekz.)
  • pfenig/o (Ekz.)
  • prefiks/o (Ekz.)
  • princip/o (Ant.)
  • rezultat/o (Ekz.)
  • sankci/o (Ant.)
  • scen/o (Ekz.)
  • sistem/o (Ekz.)
  • sofism/o (Ekz.)
  • sufiks/o (Ekz.)
  • teatr/o (Ekz.)
  • telegraf/o (Ekz.)
  • teori/o (Ekz.)
  • tragedi/o (Gramatiko)
  • valor/o (Ant.)
  • zoologi/o (Ekz.)
  • fotograf/i (Ekz.)
  • kontrol/i (Ant.)
  • fi- (Ekz.)

Radikoj, klare Fundamentaj per la 8a OA redakti

Radikoj Origino en la Fundamento
Adjektivoj
oficial/a Antaŭparolo
Substantivoj:
adres/o Antaŭparolo + Ekzerco 42
centr/o Antaŭparolo
frank/o Ekzerco 14
general/o ekzemploj de Universala radiko moŝt/
ĵurnal/o Ekzerco 2
kilogram/o ekzemploj de Universala radiko da
material/o Ekzerco 31
metal/o ekzemploj de Universala radiko faden/o
muzik/o ekzemploj de Universala radiko not/o
tekst/o Antaŭparolo

Kritiko redakti

Je 2009-10-13 Sergio Pokrovskij prezentis al al la Akademio de Esperanto memuaron «Notoj pri la tradukdifinoj en la Unua OA». Ĝi atentigas pri 63 problemaj vortoj, kies tradukoj bezonas aktualigon, aŭ estas inter si malkoheraj, aŭ simple eraraj. Ekz‑e

  1. Aktualigendaj estas i.a. anteno kaj diafragmo: la tradukoj germana kaj rusa klare montras, ke 1OA celis nur la sencojn biologiajn, sed pro la teĥnika evoluo tiuj vortoj akiris signifojn radiofonian kaj fotografian (kaj ĝuste tiujn signifojn teĥnikajn la internaciaj formoj akiris en la lingvoj germana kaj rusa).
  2. Malkoheraj estas ekz‑e la signifoj de ĵurnalo, kofro, lojala, epiteto, sfero, sodo…
  3. La plej ŝoka estas la rusa traduko de karno, kiu estas trioble erara:
    • erara ortografie: натѣлъ supozeble aperas anstataŭ на тѣлѣ;
    • erara sence: ne «sur korpo» ni havas karnon, la karno estas parto de la korpo mem;
    • erara leksike: la ĝusta traduko rusa estas simple плоть.

Dum kelka tempo la akademia Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro provis reverki tiun Oficialan Aldonon, provizante la vortojn per esperantlingvaj difinoj (kiel en 9OA); tamen tiu laboro restis senrezulta.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti