Sergio B. POKROVSKIJ (ruse Сергей Борисович Покровский; Taŝkento, 15-a de decembro 1949) estas rusa komputikisto, Esperanto-tradukisto, gramatikisto, terminologo kaj membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022.

Sergio Pokrovskij
Sergio Pokrovskij en 2018
Sergio Pokrovskij en 2018
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1949 (1949-12-15) (74-jaraĝa)
en Taŝkento
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo esperantistoesperantologo
TTT
Retejo https://kovro.heliohost.org
vdr

Vivkuro redakti

Ĝis sia studentiĝo en 1966 Pokrovskij loĝis en Taŝkento. En la indikita jaro li iĝis studento de la Matematika fakultato de la Novosibirska Ŝtata Universitato. Li posedas sciencan gradon «kandidato pri la sciencoj fizika-matematikaj».

Li estis scienca esploristo en la Komputa centro de la Siberia Branĉo de la Scienc-Akademio en Novosibirsko (1971–1990) kaj poste en la Instituto de sistemoj informatikaj; programisto en Sun Microsystems (ekde 1997) kaj poste en Intel (2004–2013).

En 2023 li plu loĝas en Novosibirsko (Okcidenta Siberio).

Esperanto redakti

Pokrovskij esperantistiĝis en 1980, pri la cirkonstancoj li rakontis en sia intervjuo al «Ruslanda esperantisto» (1996. № 12).

Li kunlaboris en la periodaĵoj Ruslanda Esperantisto (1993–1997)[1], Monato (fakredaktoro pri komputado, 1996–1998) kaj La Ondo de Esperanto (ekde 1997).

Li kunlaboras pri redaktado de ReVo kaj Vikipedio.

Li estis membro de la Akademio de Esperanto de 1995 ĝis 2022[2], kie, interalie, li estris la Sekcion pri la Faka Lingvo (2013–2016)[3] kaj poste la Sekcion Gramatikan (2016–2022)[4]. La plej grava atingo de la Gramatika Sekcio en tiu periodo estas la Raporto pri la vortordo en Esperanto[5].

Ĉi-sube sekvas, grupigite laŭ fakoj, listo da kelkaj plej gravaj kontribuoj de Pokrovskij en kaj por Esperanto.

Komputado redakti

Prilaboro de verkoj klasikaj redakti

La klasikaj verkoj de la pioniroj de Esperanto grave influis la lingvon, kaj multaj el ili havas altan literaturan valoron. Bedaŭrinde ili aperis en la frua epoko, kiam la lingva normo de Esperanto ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj ​ofte ili uzas formojn kiujn nun oni rigardas eraraj, kaj kontraŭ kiuj la instruistoj speciale avertas la lernantojn. Por «savi» tiujn verkojn por la modernaj legantoj, la eldonistoj iam uzas piednotajn korektojn (kies abundo ĝenas la legadon), aŭ silente korektas la tekston mem, atribuante al la klasikulo la lingvaĵon de la editoro. S. Pokrovskij iniciatis prilaboraĵojn, en kiuj la korektoj aperas en la ĉefteksto, tamen kompostite en iomete alia tiparo; la tipara diferenco estas rimarkebla por tiu, kiu volas ĝin vidi, sed ne okulfrape drasta, tiel ke oni povas ĝin ignori kaj ĝui la tekston kiel integran tuton. Tiel estas prilaboritaj:

Beletraj tradukaĵoj redakti

Inter pluraj beletraj tradukaĵoj aparte menciindas:

Esperantologio redakti

Signoj kaj sonoj: Skribo kaj fonetiko de Esperanto redakti

  1. «Duonvokaloj kaj diftongoj». En la «Lingva kritiko»; PDF-e.
  2. «Grafemo», ankaŭ en «Lingva kritiko».
  3. «La mita „Akademia decido de la 1921ª jaro“» — LOdE, № 266 (2016:11–12), p. 14–15. (Ĉu efektive okazis la decido pri anstataŭigo ĥ→k?)
  4. «Pri liternomoj».
  5. «Pri la Ŝava alfabeto» (adapto de la Ŝava alfabeto por skribi Esperanton).

Gramatiko redakti

  1. «La artikolo»: La gazeto, n‑roj 139–140 (2009); ankaŭ en Lingva kritiko. (Pri funkciado de la artikoloj en kelkaj lingvoj ĝenerale, kaj en Esperanto speciale.)
  2. «Aspektoj[rompita ligilo]» — LOdE, 2019:3, n‑ro 293, p. 37–49. Pli detale en «Notoj aspektologiaj».
  3. «Ĉu jes aŭ ne?» — LOdE, n-ro 246/247 (2015:4/5), p. 12–15. (Respondovortoj: Avantaĝoj de la sistemo orienta.)

Leksiko redakti

  1. «Internaciismo kaj purismo» (pri naturismo kaj skemismo en leksiko) — LOdE 2000, n-roj 8/9–10.
  2. «Notoj pri la tradukdifinoj en la Unua OA» (Multaj difinoj en 1OA estas korektendaj).
  3. «Propraj nomoj, la esperantaj kaj la fremdaj» (pri esperantigo de la nomoj propraj).
  4. «La landnoma problemo»Ruslanda Esperantisto, 1995, n-roj 6, 8, 9.
  5. «En Rusio loĝas rusianoj» (Recenzo) — Refoje pri la landnoma problemo (LOdE 163. 2008:05. P. 12–15).
  6. «Okazo kaj kazo» (pri la negramatikaj signifoj de «kazo») — LOdE, n‑ro 234–235, 2014:4–5, p. 16–19; n‑ro 236, p. 16–17; n-ro 237, p. 12–14.
  7. «La nomoj de la elementoj ĥemiaj» (ankaŭ PDF ĉe Eventoj).
  8. «Fandi kaj gisi»LOdE, n‑ro 187, 2010:5.
  9. «Tiuj ĝenaj homonimoj homogenaj»LOdE, n-ro 284 (2018:06), p. 47–48.

Kulturhistoriaj eseoj redakti

  1. Pri Biblio ĝenerale kaj recenzo pri ties nova eldono en Esperanto:
  2. «Pri la Sinjorpreĝo» (Oni ofte prezentas tiun tekston kiel modelon de simpleco; fakte preskaŭ ĉiu ĝia versiklo prezentas problemon teologian aŭ situacian).
  3. «Kristanaj kalendaroj»LOdE, n-roj 39–41 (1998:1–3).
  4. «Civilizaciaj diferencoj» (Recenzo). LOdE 2019, №8–9. (Ĉu la Aŭstrian malvenkon ĉe Ulmo en 1805 kaŭzis la kalendara diferenco?).
  5. «Slavonaj skriboj» — LOdE n-roj 50–54 (1998–1999).
  6. «Ruriko kaj liaj fratoj» — LOdE, n-ro 218, 2012:12. Disponeblas reta versio.
  7. «La libro de Marko Polo kaj ĝiaj tradukoj» (Recenzo pri la traduko de D. Moirand). LOdE, n-ro 89 (2002:3). Disponeblas reta versio.
  8. «La Granda Malordo» (de caro Boriso ĝis la Romanovoj) — LOdE, n-ro 217, 2012:11.
  9. «250 jarojn antaŭe» (Pri la jaro 1762ª kaj la tragika historio de Petro la 3-a). LOdE, n-ro 213, 2012:7, p. 16–18.

Referencoj redakti

  1. Liaj prilingvaj artikoloj el tiu gazeto poste aperis librofome,
    Sergio Pokrovskij: Lingvaj respondoj. — Jekateriburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. — 80 paĝoj.
  2. AdE, Oficialaj informoj, № 37.
  3. AdE, Oficialaj informoj № 21.
  4. AdE, Oficialaj informoj № 27.
  5. Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto. AdE, Oficialaj informoj, №35 (2021-07-14).
  6. En «Rusa novelaro», Vol. 1ª, Kaliningrado: Sezonoj, 2003.
  7. Jekaterinburg: Sezonoj, 1991. — 376 pĝ. (Serio «Oriento — Okcidento», n-ro 26).
  8. «Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo», Libera Folio, 2010.
  9. Voltero. Kandido, aŭ Optimismo / Tradukis el la franca Sergio Pokrovskij; Antaŭparoloj de Sergio Pokrovskij kaj Eŭgeno Lanti; Postparolo de Sergio Pokrovskij. — Kaliningrado: Sezonoj, 2023. — 176 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2022).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti