Literumilo estas programo aŭ programmodulo kontrolanta ortografion (literumon) de homlingva teksto. Ofte literumilon disponigas verkilo. Esperanta versio de plurplatforma literumilo Ispell estas enkonstruita en Emakson kaj en UniRed-on.

Literumado de redaktoj en Firefox: du iksismaj vortoj aperas substrekite.

Interalie, la foliumilo Firefox disponigas vortaran kromaĵon por kontroli la ortografion de Esperanto en tekstokampoj de retpaĝoj (vd tie ekrankopiojn pri literumado).

En la kontrolata teksto la eraraj vortoj aperas iel apartigite (ĉiuj samtempe aŭ unu post alia). Alklakante (aŭ alimaniere elektante) tian mistajpitan vorton la uzanto povas ricevi sugestojn pri probablaj korektoj.

Vidu ankaŭ redakti