Sonnet (KDE)

plurlingva literumilo programita en C++

Sonnet estas plurlingva literumilo de KDE. Ĝi estas parto de KDE Frameworks 5 kaj KDE Software Compilation 4. Sonnet anstataŭigis kspell2, kiu estis kreita por KDE3. La du ĉefaj celoj por la evoluigo de Sonnet estis pli simpla API, subteno por pli multaj lingvoj kaj efikeco. Sonnet subtenas detektadon de Esperanto ekde versio 5.102.0.

Sonnet
Aŭtoro KDE
Programisto KDE
Lasta stabila versio 5.111.0
(18-a de oktobro 2023)
Programlingvo C++
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Literumilo
Permesilo Pli Malgranda Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.1
Retejo api.kde.org/frameworks/sonnet/html/
vdr

Rimarkindaj plibonigoj de Sonnet kompare al kspell2 estas:

  • Aŭtomata lingvodetektado, lingvo povas esti identigita per nur 20 signoj de teksto. Eĉ pluraj lingvoj en la sama dokumento povas esti detektataj kaj literume kontrolataj.
  • Pli bona rendimento.
  • Plibonigoj de literuma kontrolado de lingvoj kiel la taja kaj la japana.
  • Pli simpla arĥitekturo, kspell2 konsistis el 7 moduloj kaj malsimpla API. Sonnet estas ununura modulo kaj celas provizi pli simplan API.
  • La uzanto povas elekti ĉefan kaj rezervan vortaron, ekzemple kuracisto, kiu ofte uzas terminojn de medicina vortaro. Vortoj, kiuj ne aperus en la ordinara vortaro estus korektitaj per la rezerva vortaro, kiu enhavas medicinajn terminojn.