La neĝa blovado

novelo far Aleksandro Puŝkin

«La neĝa blovado» (ruse Метель[1], «Мятель»[2]) estas novelo de Aleksandro Puŝkin, verkita en 1830 kaj publikigita en 1831 en la ciklo «Rakontoj de I.A. Belkin».

Метель
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Aleksandr Puŝkin
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1831
vdr

La romantikisma novelo estas inspirita de romantikisma balado «Svetlana» fare de Vasilij Ĵukovskij, kiun siavice inspiris «Lenore» de Gottfried August Bürger. Peco el «Svetlana» aperas epigrafe al la novelo.

Tamen la karakteron horore-romantikisman de tiuj baladoj Puŝkino transformis en karakteron iom ironie sentimentalisman.

«La neĝa blovado» en Esperanto redakti

La novelo havas apartan lokon en la Esperanta literaturo: ĝia traduko fare de Antoni Grabowski estas la unua presita beletraĵo esperantlingva kies aŭtoro ne estas Zamenhofo; do, per tiu verko Esperanto reale apartiĝis disde la persono de sia kreinto kaj pruvis sian kapablon funkcii memstare, sendepende de la kreinto. A.Grabowski bone esprimis tion en sia Antaŭparolo:

La verko de l’ aŭtoro[3], kiel ankaŭ la vojo, kiun li elektis, montris sin bonaj; la aŭtoro bone pripensis la ilojn, kiuj kondukas al la celo. Al ni hodiaŭ restas nur ekprovi, ĉu ni jam efektive povas stari mem sur propraj piedoj. Ni komencu! Por elprovi miajn fortojn mi elektis malgrandan rakonton (…)

La novelon li elektis ĉar ĝia lingvaĵo estas tre simpla kaj bela. Efektive, pli ol 70% da ĝiaj propozicioj estas simplaj frazoj[4].

«La neĝa blovado» de Grabowski estas unu el la plej interesaj verkoj de la frua periodo, unu el la malmultaj kiuj restas pli bonaj ol la postaj provoj. Ĝi havas ian freŝon, similan al tiu de l’ originalo. Serioza esperantisto devas ĝin koni, tial peco el tiu novelo aperas en la «Baza literatura krestomatio»[5].

Moderna prilaboraĵo redakti

Malgraŭ sia alta literatura valoro la teksto de Grabowski ne estas senprobleme uzebla en instruado de Esperanto. En la frua periodo multaj lingvaĵoj ankoraŭ ne stabiliĝis, kaj por multaj aferoj la moderna lingvo preferas aliajn formojn. Ekz‑e Grabowski skribas «oficero», «postiliono», «geometriisto» kie la moderna lingvo havas «oficiro», «postiljono», «termezuristo». Anstataŭ «pikradeto»jn la Fundamento disponigas «sprono»jn — atentindas, ke la traduko de 1888 aperis pli frue ol la Universala Vortaro (1893). Ne necesas ĝeni la lernantojn per tiaj malgravaj diferencoj.

Sed estas pli gravaj devioj, kiujn nun ni taksus eraroj. Ekz‑e «edziĝi je li» anstataŭ «edziniĝi al li». Kelkloke Grabowski miskomprenis la rusan tekston.

En scienca, filologia eldono tiajn misojn oni korektus per piednotoj (kiel oni faras en la reeldonoj de la Fundamenta krestomatio). Tamen tiaj piednotoj ĝenas la legadon kaj fuŝas la ĝuon. Tial Sergio Pokrovskij prilaboris la tekston kaj faris adaptaĵon[6], korektante la ĉeftekston mem.

Tia korekto tamen prezentas alian problemon: la leganto eble konkludos, ke certajn modernaĵojn ekuzis jam Grabowski en 1888. Por eviti tiajn miskomprenojn la korektoj aperas en maldraste ŝanĝita tipara fasono (maldensigite), kion la leganto povas pli facile ignori, ol la piednotojn, sed kiu tamen estas sufiĉe videbla, por averti ke la tekstopeco estas ŝanĝita:

Efektive tuj post la tagmanĝo venis la termezuristo Ŝmidt’ kun lipharoj kaj spronoj ĉe la botoj…

La korektoj estas faritaj kiel eble plej diskrete, por konservi la ĝeneralan impreson de la verko. Interalie, restis senŝanĝa la titolo, profunde enradikiĝinta en nia kulturo (kvankam nuntempe oni dirus «la neĝoŝtormo» aŭ fakĵargone «blizardo»). Cetere, Michel Duc Goninaz en sia ĝenerale aproba recenzo[7] indikas du nerimarkitajn rusaĵojn, el kiuj la pli grava estas apero de la vorto fianĉino (originale «невеста») por la senco «eventuala fianĉino», «svatebla fraŭlino»: «Ŝi estis rigardata kiel riĉa fianĉino…».

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Laŭnorma formo, uzata en la modernaj eldonoj. Etimologie ĝi parencas al la verbo мести, мету, en la perdita signifo «turni» (kp «мотать»); do, tiu (ne plu konsciata) etmologio esence devenas el «turnovento».
  2. La formo uzita de A. Puŝkino mem. Ĝi sugestas alian etimologion, pli klaran al la modernuloj: konfuziĝo, perturbo, pelmelo (kp «сумятица»). Tiuj signifoj pli konvenas al la enhavo de la novelo.
  3. T.e. de la aŭtoro de Esperanto, t.e. de Zamenhofo.
  4. Kalkulante kiel simplajn la propoziciojn dividitajn per punktokomo.
  5. Hungara Esperanto-Asocio: Budapeŝto, 1982. P. 19–21.
  6. «La neĝa blovado» de Puŝkin/Grabowski (1888). En «Rusa novelaro», Vol. 1ª, Kaliningrado: Sezonoj, 2003.
  7. «Mi ne hezitas rekomendi ĝin». LOdE, 2004. №4 (114). P. 20.

Eksteraj ligiloj redakti