Sentimentala novelo

literatura subĝenro

La sentimentala novelo, aŭ sentimentala romano, estas esprimoj uzeblaj por diversaj rakontaj movadoj en diversaj epokoj kaj landoj.

Frua sentimentala novelo estis historia literatura subĝenro disvolviĝinta inter la fino de la mezepoka 15-a jarcento kaj la Renesanco de la unua duono de la 16-a jarcento en Hispanio, nomita ankaŭ kortezama novelo. Ĝi inkludiĝis ene de la rakonta aŭ epika ĝenro kaj ĝi komponiĝas en prozo foje inkludante longajn versojn enmetitajn en la rakontado, foje kun epistola formo (leteroj); plej ofte la temo estas amo, ofte ene de la stilo de la nomita korteza amo. Plej grava verkisto estis Diego de San Pedro kun la Cárcel de amor (Amprizono, 1492).

En Anglio, Francio kaj Germanio la esprimo utilis por subĝenro pli moderna, fakte en la 18-a jarcento en la kadro de la unuaj romantismaj nuancoj ene de la Klerismo. Pamela, de Samuel Richardson (1740) estis unu de la titoloj kiuj enkondukis novan formaton de titolo, per la formulo [...], aŭ [...] havigante ekzemplon: "Pamela, aŭ la virto rekompencita - Nune publikigita por la unua fojo por kultivi la principojn de la virto kaj de la religio en la mensoj de la gejunuloj, nome rakonto kiu havas la fundamenton en la vero kaj en la naturo; kaj samtempe ĝi distras agrable". Ĉion tion diras la titolo, kaj klarigas, ke temas pri verko kreita de artisto kiu intencis atingi determinitan efikon, sed por esti diskutita de la kritikanta publiko. Richardson estis la unua romanisto kiu unuigis la sentimentalan enhavon kun moraligita intenco, pere de roluloj tre najvaj. Tia simplanimeco videblas en La Vikario de Wakefield, de Oliver Goldsmith (1766).

Aliaj gravaj verkoj en tiu movado estis la verkoj de Laurence Sterne nome Tristram Shandy (1759–67) kaj A Sentimental Journey (1768), de Henry Brooke nome The Fool of Quality (1765–70), de Henry Mackenzie nome The Man of Feeling (1771) kaj la novelo de Maria Edgeworth nome Castle Rackrent (1800). En la kontinento aliaj famaj verkistoj estis Jean-Jacques Rousseau kun La nova Helojzo, lia membiografio Konfesoj (1764–70) kaj la novelo de Goethe nome La suferoj de la juna Werther (1774).[1]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. J. A. Cuddon, The Penguin Dictionary of Literary Terms and Literary Theory, 4a eldono (London: Penguin Books, 1999), p.809; M. H. Abrams, A Glossary of Literary Terms, 7a eldono (Fort Worth: Harcourt Brace,1999), p.283.