Oliver Goldsmith
Oliver GOLDSMITH (naskiĝis la 10-a de novembro 1728, mortis la 4-a de aprilo 1774) estis irlanda verkisto.
Oliver Goldsmith | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1728 en Elphin | |
Morto | 4-an de aprilo 1774 (45-jara) en Londono | |
Mortis pro | rena malfunkcio [#] | |
Tombo | Templana Preĝejo [#] | |
Lingvoj | angla • dana [#] | |
Ŝtataneco | Reĝlando Irlando • Irlando • Unuiĝinta Reĝlando [#] | |
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Kolegio Triunuo • Sligo Grammar School [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto • kuracisto-verkisto • poeto • dramaturgo • literaturkritikisto • romanisto • verkisto • eseisto • poligrafo • dramaturgo • teatra produktoro [#] | |
Aktiva en | Leiden [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | La vikario de Wakefield [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Naskiĝinte en Pallasmore, Irlando kiel filo de pastro, li unue studis teologion, poste medicinon. Post plurjara vagado tra la Europa kontinento li ekde 1756 vivis ĉefe en Londono, kie li en 1774 mortis.
El lia verkaro ĉefe famas la romano The Vicar of Wakefield. Goldsmith estis amiko de Samuel Johnson kaj influis per siaj verkaro famulojn kiel Walter Scott, Washington Irving kaj Johann Wolfgang von Goethe.
VerkojRedakti
- The Citizen of the World (eseoj, 1762)
- The Vicar of Wakefield (romano, 1766)
- The Good-natur'd Man (komedio, 1768)
- The Deserted Village (poezio, 1770)
- She Stoops to Conquer (komedio, 1773)
En Esperanto aperisRedakti
- Balado. – En: Omaĝoj : poemoj plejparte el la angla. – p. 39-45
- Pastro-doktoro Primrose suferas ankoraŭ unu malfeliĉon, el ĉapitro XIV (The Vicar of Wakefield) de La monda civitano (The Citizen of the World). – En: Angla antologio. Vol. 1. – p. 297-305
- Ŝi kliniĝas por venki (She Stoops to Conquer), komedio en kvin aktoj, tradukis Achille Motteau. – London: The Esperantisto, s.j. – 79 p.
- Ŝi humiliĝas por venki (She Stoops to Conquer), komedio en kvin aktoj, tradukis Achille Motteau. Lingve reviziita eldono. - [Tyresö: Inko], 2003. - 137 paĝoj.