The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman

romano de Laurence Sterne
(Alidirektita el Tristram Shandy)

La vivo kaj opinioj de Tristram Shandy, ĝentlemano (en la angla: The Life and Opinions of Tristram Shandy, Gentleman), aŭ mallonge Tristram Shandy, estas la plej grava verko de la angla verkisto Laurence Sterne, kiun li komencis verki en 1759.

The life and opinions of Tristram Shandy
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Laurence Sterne
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1759
Eldonejo James Dodsley
Ĝenro satira fikcio • pikareska romanometafikcio
vdr

Fono redakti

La angla verkisto Laurence Sterne verkis ĝin ekde 1759 kaj dum la venontaj dek jaroj, kaj ĝi estis publikigita en naŭ volumoj en du malsamaj eldonoj. La libro estas skribita kiel memkonscia romano kaj amuzas sin per konvencioj kiuj estis oftaj en literaturo tiutempe (kaj eĉ poste). La intrigo teksas kaj tordas dum deflankiĝo de diversaj teoriaj diskutoj kaj partintrigoj. La libro ankaŭ havas diversajn dezajnajn strangaĵojn kiel ekzemple malplenaj kaj nigrigitaj paĝoj.

Intrigo redakti

Malgraŭ kio estas dirita en la nomo de la libro, Tristram Shandy estas la rakontanto kaj ne ĉeestanta rolulo; fakte, li ne naskiĝis ĝis la tria volumo. La plej granda parto de la libro priskribas la situaciojn kaj konfliktojn kiuj ekestis pro la diferencoj en karaktero inter la diversaj protagonistoj (kaj Tristram mem ne estas protagonisto ĉeestanta en la libro). Jam la tago de naskiĝo de Tristram, ĉirkaŭ 200 paĝoj estas plenplenaj de diversaj diskutoj pri fortikaĵoj, akuŝistaj metodoj, nomoj kaj nazoj kaj ilia efiko al la karaktero de persono, religiaj predikoj kaj teologiaj debatoj. La libro estas ŝarĝita de citaĵoj (kelkaj el ili intence distorditaj) de malsamaj pensuloj de malsamaj periodoj.

La roluloj redakti

  • Walter, la patro de Tristram - inteligenta kaj amara viro kun absurde fonditaj teorioj pri ĉiu temo en la mondo, kiujn li rafinas uzante rigidajn kaj unikajn inferencajn regulojn.
  • Toby, la onklo de Tristram - ĝentila kaj senkulpa, kun infana personeco kaj elstara furoro por fortikaĵoj kaj armeaj temoj.
  • Trim- la servisto de Toby kaj lia partnero en la fortikaĵludoj.
  • Dr. Slope - kuracisto kiu venas por naski Tristram.

En Esperanto aperis redakti

  • el: La vivo kaj la opinioj de Tristram Shandy, sinjoro / Lawrence Sterne. - En: Angla antologio ; pp. 290-296, vol. 1

Eksteraj ligiloj redakti