Landnomoj en Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La landnomoj en Esperanto estas dividitaj en du kategoriojn:[1]

  • La kunmetitaj landnomoj, kiuj deriviĝas de popolnomoj per sufikso (tradicie -uj- kaj foje ankaŭ -land-, nuntempe ofte -i- kaj foje ankaŭ -istan-)
  • La nekunmetitaj landnomoj sen sufiksoj, de kiuj oni derivas la popolnomon per la sufikso -an- (ĉi tiu kategorio estas la pli granda)
Kovrilpaĝo de William Gilbert: Pri landnomoj en Esperanto, HEA, 1985

Tiu distingo estas grava por ĝuste uzi vortojn por landanoj kaj lingvoj: Kvankam la landnomoj "Ĉinio" kaj "Ĉilio" tre similas, ekzistas la vorto ĉino por loĝanto de Ĉinio (aŭ por ano de la ĉefa gento de Ĉinio), sed tute ne ekzistas la vorto ĉilo. Tion oni povas klarigi per tio, ke "Ĉinio" apartenas al la unua kategorio kaj "Ĉilio" al la dua. Do eblas diri "Ĉinujo", sed ne eblas diri "Ĉilujo" (kaj kelkaj Esperantistoj preferas la formon "Ĉinujo" al "Ĉinio" ĝuste por fari tiun lingvan diferencon pli klara).

Tiu divido en du kategoriojn ankaŭ gravas por la formado de lingvonomoj: En Italio oni parolas la italan, sed en Indonezio la indonezian (ne ekzistas la vorto "indoneza"). Denove la diferenco estas, ke "Italio" apartenas al la unua kategorio (do eblas nomi ĝin Italujo kaj ĝiajn loĝantojn italoj), dum "Indonezio" apartenas al la dua kategorio (do ne eblas diri "Indonezujo", kaj ne ekzistas la vorto "indonezoj").

Ĉe la formado de adjektivoj rilataj al lando, ĝiaj homoj aŭ ĝia kulturo, oni ĝenerale emas preferi la pli simplan formon, krom por aparte emfazi alian signifon: Do oni kutime parolas pri japanaj urboj, japana kuirarto kaj la japana historio surbaze de la popolnomo "japano", kaj pri brazilaj urboj, brazila kuirarto kaj la brazila historio surbaze de la landnomo "Brazilo". Nur se oni aparte volas emfazi la rilaton al la lando anstataŭ al la homoj, oni diras "japanuja" aŭ "japania" anstataŭ "japana" (ekzemple "la japanuja ministerio pri turismo"). Simile, oni diras "brazilana" nur por aparte emfazi la rilaton al la homoj anstataŭ al la lando (ekzemple "brazilana pens-maniero").

La dukategorieco redakti

 
La du kategorioj de landnomoj en Esperanto:
Nekunmetitaj landnomoj:
  •  Landnoma radiko, de kiu oni derivas la popolnomon per -an-
  • Kunmetitaj landnomoj:
  •  Landnomo derivita de popolnoma radiko per -uj- aŭ -i-[2]
  •  Landnomo derivita de popolnoma radiko per -land-, -uj- aŭ -i-
  •  Landnomo derivita de popolnoma radiko per -uj-, -i- aŭ -(i)stan-
  • Origine Zamenhof uzis la unuan sistemon (de kunmetitaj landnomoj kun -uj-) por ĉiuj landnomoj. Li poste komencis uzi la duan sistemon (de nekunmetitaj landnomoj) por Amerikaj kaj kelkaj aliaj landoj kun la jena pravigo: "En la novaj landoj (ekzemple en ĉiuj landoj Amerikaj), la lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj; tial estas afero tute natura, ke tie la lando ne uzas por si (per uj), la nomon de ia gento, sed kontraŭe, ĉiuj ĝiaj loĝantoj uzas por si (per an) la nomon de la lando."[3]

    Malgraŭ tiu motivo de Zamenhof, oni nuntempe ne povas klare diri, ke la unua sistemo estas uzata precize por tiuj landoj, kie ekzistas iu historia ĉefgento (kontraŭekzemploj estas interalie la plejparte unugentaj Irano, Kamboĝo, Nederlando kaj Islando unuflanke kaj la multgenta Afganujo aliflanke). Tamen la landoj, kies nuna nomo tiel klare kontraŭas tiun kriterion de Zamenhof, estas tre malmultaj.

    Kvankam laŭ kelkaj la dukategorieco de la landnomoj malfaciligas la lernadon de Esperanto, la sistemo estas ankoraŭ multe pli facila ol en multaj etnaj lingvoj, kie ofte ekzistas multaj diversaj sistemoj kaj esceptoj. Aldone oni rimarku ke simila dukategorieco ekzistas en tre multaj kampoj en Esperanto, sen ke multaj homoj kritikas tion:

    • Por ejoj ekzistas kunmetitaj formoj (lernejo, kongresejo, kafejo, loĝejo) kaj nekunmetitaj formoj (muzeo, parko, restoracio, ĝardeno)
    • Simile por iloj: tranĉilo, fajrilo, komputilo; kulero, aŭto, gitaro
    • Kaj por profesioj: verkisto, instruisto, kuracisto; ŝoforo, kelnero, soldato
    • kaj tiel plu por aliaj kampoj

    Superrigardo redakti

    Kategorio Etno Lingvo Radiko Ekz. -o Ekz. -io Ekz. -ujo Ekz. -lando Ekz. -stano Ekz. -istano Ekz. -oj Ekz. loĝantoj (etnocentra, -oj) Ekz. loĝantoj (neetnocentra, -(i)anoj) Ekz. lingvo
    kunmetita kun -i/-ujo Jes Jes Rus- - Rusio Rusujo (Ruslando) - - - rusoj rusianoj rusa lingvo
    kunmetita ofte kun -lando Jes Jes Svazi- - Svaziio Svaziujo Svazilando - - - svazioj svazianoj svazia lingvo
    kunmetita ofte kun -lando Ne Ne Svis- - Svisio Svisujo Svislando - - - -
    kunmetita foje kun -istano Jes Jes Uzbek- - Uzbekio Uzbekujo (Uzbeklando) - Uzbekistano - uzbekoj uzbekianoj uzbeka lingvo
    kunmetita foje kun -istano Ne Ne Afgan- - Afganio Afganujo (Afganlando) - Afganistano - afganoj afganianoj -
    kunmetita foje kun -stano Jes Jes Kazaĥ- - Kazaĥio Kazaĥujo (Kazaĥlando) Kazaĥstano - - kazaĥoj kazaĥianoj kazaĥa lingvo
    nekunmetita kun -o Ne Ne Angol- Angolo - - - - - - - angolanoj -
    Du kategorioj Ne Ne Kamerun(i)- Kameruno Kamerunio - - - - - - kamerun(i)anoj -
    nekunmetita kun -io Ne Ne Tanzani- - Tanzanio - - - - - - tanzanianoj -
    nekunmetita kun -io kaj Ne Jes Indonezi- - Indonezio - - - - - - indonezianoj indonezia lingvo
    nekunmetita kun -lando Jes Jes Nederland- - - - Nederlando - - - - nederlandanoj nederlanda lingvo
    nekunmetita kun -stano Ne Ne Turkestan- - - - - Turkestano - - - turkestananoj -
    nekunmetita kun -istano Ne Ne Pakistan- - - - - - Pakistano - - pakistananoj -
    multenombra kun -oj Ne Ne Baham- - - - - - - Bahamoj - bahamanoj -
    Du kategorioj Ne Ne Bermud- - Bermudo - - - - Bermudoj - bermudanoj -
    multenombra kun -oj Jes Jes Filipin- - - - - - - Filipinoj - filipinanoj filipina lingvo

    -uj-, -i-, -land- kaj -(i)stan- redakti

    Por derivi landnomon de popolnomo ekzistis origine nur la sufikso -uj- kaj la ĉi-cele malpli ofte uzita radiko land-. En decembro 1918 Hector Hodler anoncis en la revuo de UEA la ekuzon de la sufikso -i- anstataŭ -uj-.[4] La tiamaj argumentoj por -i- estis ke ĝi ofte donas vortojn pli similajn al alilingvaj formoj kaj laŭ kelkaj estas pli belsona. Tamen rapide aperis kontraŭargumentoj, laŭ kiuj la ŝanĝo estas kontraŭ-Fundamenta, estas eraro rigardi la sufikson -i- kiel internacie ĝenerale uzatan landnoman sufikson, la internacia sufikso -i- havas tro multajn signifojn kaj laŭ kelkaj la plimultiĝo de akcentataj i-sonoj estas malbelsona. La Lingva Komitato rifuzis oficialigi la ŝanĝon kaj UEA reiris al la formoj kun -uj-.[5]

    La uzo de -i- tamen plipopulariĝis, kaj inter la 30-aj kaj 80-aj jaroj, -i- kaj -uj- estis proksimume same multe uzataj: Dum en socialismaj landoj kaj SAT-rondoj iom superregis -i-, en kapitalismaj landoj kaj ĉe UEA iom superregis -uj-. En la 80-aj jaroj ankaŭ UEA transiris al la formoj kun -i- (en sia Jarlibro ekde 1990), tiel ke plej malfrue ekde la 90-aj jaroj klare superregas la uzo de -i-. Tamen dum la pasintaj jaroj denove leviĝas voĉoj kiuj pledas por la uzo de la Fundamenta -uj-, kaj en 2007 aperis la esearo Rusoj loĝas en Rusujo kun eseoj kiuj argumentas por la uzo de -uj- anstataŭ -i-.[4] Unu el la ĉefaj nuntempe uzataj argumentoj por -uj- ŝajne tute ne estis konsiderata en la frua debato pri la temo: Temas pri la argumento, ke la uzo de -i- malfaciligas la lernadon de la dukategoria sistemo, ĉar ekzistas nekunmetitaj landradikoj, kiuj finiĝas per "i", tiel ke ĉe la uzo de -i- oni ne povas scii, ke "Aŭstralio" kaj "Tanzanio" estas nekunmetitaj, dum "Germanio" kaj "Italio" estas kunmetitaj (kaj tio tre gravas por ĝuste paroli pri la nacianoj: aŭstralianoj kaj tanzanianoj, sed germanoj kaj italoj). Aperis pluraj respondoj al tiu esearo, interalie la eseo En Rusio loĝas rusianoj de Sergio Pokrovskij, kiu argumentas, ke la -uj-formoj estas bazitaj sur etnocentra vidpunkto.

    La uzo de -land- anstataŭ -i- aŭ -uj- estis ĉiam limigita al kelkaj landnomoj, ĉefe "Pollando", "Tajlando" kaj "Finnlando" (kiu tamen ne ĉiam estis konsiderata kunmetita), iom malpli ofte "Svislando", kaj malofte ankaŭ kelkaj aliaj kiel "Ruslando" kaj "Danlando".

    La uzo de -istan- (aŭ -stan-) anstataŭ -uj- aŭ -i- estis ĉiam limigita al kelkaj centr-aziaj landoj (el kiuj ses nuntempe estas sendependaj landoj: Kazaĥstano, Afganistano, Uzbekistano, Kirgizstano, Taĝikistano kaj Turkmenistano). Temas pri landoj, kiuj ankaŭ en la plej multaj aliaj lingvoj havas nomojn kun la finaĵo "(i)stan". Por ĉiuj ĉi landoj la formo kun -(i)stan- estas malpli kutima ol la formoj kun -i- kaj -uj-.

    -land- redakti

    Kunmetitaj landnomoj foje kun -land redakti

    Kiel menciite supre, ĉe kelkaj landnomoj derivitaj de popolnomoj estas kutime uzi -land- anstataŭ -uj- aŭ -i-. Jen pli kompleta listo de tiaj landnomoj:

    X-lando X-io X-ujo Komento
    Finnlando Finnio Finnujo Suomio/Suomujo/Finnlando
    Pollando Polio Polujo (sed "polio" povas signifi poliomjelito)
    Skotlando Skotio Skotujo
    Svazilando Svaziio Svaziujo[6]
    Svislando Svisio Svisujo
    Tajlando Tajio Tajujo
    Frislando Frisio Frisujo

    La jam menciitaj formoj "Ruslando" kaj "Danlando" estas sufiĉe malpli kutimaj, do ne listigitaj en ĉi tiu listo de landnomoj, ĉe kiuj kutimas la formo kun -land-.

    Landnomaj radikoj finiĝantaj per land redakti

    Oni atentu, ke ekzistas nekunmetitaj landnomoj, ĉe kiuj la radiko ankaŭ finiĝas per "land":

    Do same kiel ĉe landnomoj finiĝantaj per "io", ĉe landnomoj finiĝantaj per "lando" oni ne povas tuj rekoni, al kiu el la du kategorioj ĝi apartenas. Tial iuj Esperantistoj preferas sisteme uzi "-ujo" anstataŭ "-lando" ĉe la landnomoj de la supra listo, por igi ilian kategorion pli klara.

    Aldone ekzistas landnomoj kunmetitaj de iu nepopolnoma radiko kaj la radiko "land/". Ekzemple, "Valencilando" estas kunmetita de la urbonomo "Valencio" kaj la radiko "land/".

    Aliaj kun land redakti

    -(i)stan- redakti

    Kunmetitaj landnomoj foje kun -stan aŭ -istan redakti

    La landnomoj finiĝantaj per -stan- aŭ -istan- devas esti konsiderataj nekunmetitaj en Esperanto. Ili do apartenas al la dua kategorio. Sed por kelkaj el ili ekzistas analoga popolnomo, kaj sekve ankaŭ analogaj nomoj kun -uj- aŭ -i-:

    -istano/-stan -io -ujo
    Afganistano Afganio Afganujo
    Baluĉistano Baluĉio Baluĉujo
    Kazaĥstano Kazaĥio Kazaĥujo
    Kirgizstano Kirgizio Kirgizujo
    Kurdistano Kurdio Kurdujo
    Taĝikistano Taĝikio Taĝikujo
    Turkmenistano Turkmenio Turkmenujo
    Uzbekistano Uzbekio Uzbekujo

    La tre malofta vorto "Hindustano" havas neklaran signifon: Laŭ PIV ĝi estas la vasta ebenaĵo en la nordo de Barato, sed kelkaj Esperantistoj uzis ĝin kun la signifo de Barato aŭ de la historia Hindujo.

    Landnomaj radikoj finiĝantaj per stan redakti

    Por kelkaj tiaj landnomoj ne ekzistas analoga popolnomo, tiel ke tiuj landoj nur havas nomon el la dua kategorio:

    -i- redakti

    Kunmetitaj landnomoj foje kun -i redakti

    ekz.:

    Landnomaj radikoj finiĝantaj per i redakti

    Jen listo de landnomaj radikoj, kiuj finiĝas per i kaj sekve povas esti konfuzataj kun landnomoj de la unua kategorio (se oni tiujn formas per -i- anstataŭ per -uj-):

    • Alĝerio
    • Aŭstralio
    • Bolivio
    • Ĉilio
    • Fiĝio
    • Gambio
    • Ĝibutio
    • Haitio
    • Indonezio
    • Kolombio
    • Liberio
    • Libio
    • Malajzio
    • Malavio
    • Malio
    • Maŭricio
    • Maŭritanio
    • Namibio
    • Niĝerio
    • Sankta Lucio
    • Tanzanio
    • Tunizio
    • Zambio

    Uzado de Interreto por konstati la uzadon de esperantaj vortoj kaj ties apliko al la polemiko -io/-ujo redakti

    Sten Johansson en sia eseo Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj [2005][7] klarigas kiel li uzis interretajn rimedojn, ĉefe serĉilojn kaj la disponeblon de la Tekstaro de Esperanto (versioj kaj de antaŭ kaj de malantaŭ 1940) por studi kiuj vortoj, kombinoj kaj gramatikaj formoj estas uzataj, kaj laŭ kiu ofteco. La eseisto komparas la rezultojn de serĉiloj en 2002 kaj 2004. Antaŭ ĉio la aŭtoro avertas pri dek limigoj kiuj relativigas la trovitajn rezultojn, inter kiuj neceso trovi verajn esperantlingvajn tekstojn, nombro de retejoj anstataŭ veraj aperintaj vortoj, konsisto de interretanoj kiel aparta homgrupo, malatento pri sencoj, malatentindaj kvantoj de mencioj neindaj, konfuzoj pri supersignitaj literoj. Krom precizaj ekzemploj, li dediĉas partan atenton al klasikaj diskutoj. Pri la polemiko inter landnomoj, la komparo inter diversaj epokoj konfirmas la venkon de landonomoj kun finaĵo -io super finaĵo -ujo (ĉiam en la interreta etoso kaj ne nepre en aliaj), la partikularan venkon de Barato super Hindio, kaj la retenon de la finaĵo -ujo ĉe Esperantujo kaj ĉe antikvaj landoj kiaj Egiptujo antaŭ Egipto por la nuna ŝtato, aŭ Ĉinujo antaŭ Ĉinio.

    Multenombraj landnomoj redakti

    Ĉe kelkaj landoj kiuj konsistas el multaj insuloj, la landnomo en Esperanto simile kiel en multaj aliaj lingvoj estas uzata ĉiam multenombre. Tiaj landnomoj ĉiam apartenas al la dua kategorio. Ĉe tiaj multenombraj landnomoj oni kutime ankaŭ aldonas la artikolon (do diras ekzemple "provincoj de la Filipinoj").

    Fontindikoj kaj piednotoj redakti

    1. Landanoj, gentoj kaj kategorioj de Bertilo Wennergren
    2. Oranĝ-griza kolortransiro: Du vortoj el la du kategorioj estas uzataj (aŭ kune kiel ĉe Bosnujo kaj Hercegovino, aŭ alternative kiel ĉe Barato/Hindujo)
    3. Respondo 47, Oficiala Gazeto, III, 1911, paĝo 291 (laŭ Lingvaj respondoj de L.L.Zamenhof, redaktita de Gastón Waringhien, 1962, paĝo 14)
    4. 4,0 4,1 http://www.liberafolio.org/2008/rusojloghasenrusujo/
    5. https://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-l.htm (Landnomoj) kaj https://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-i.htm (Io-ujo-batalo)
    6. https://www.reta-vortaro.de/revo/art/svazi.html#svazi.S0io
    7. Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 221-241

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti