Kurlando, KuronioKuronujo (germane Kurland, latve Kurzeme), estis ĝis la 13-a jarcento la vivoregiono de la balta popolo kuronoj, kaj poste balta provinco de la feŭda ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Livonio (ĝis 1560), de la Pola-Litova Unio (15601795) kaj de la Rusa Imperio (17951918). Ĝi situis inter 55° 45′ kaj 57° 45′ Norda kaj 21° kaj 27° Orienta. Ekde la jaro 1919 la regiono estas regiono de Latvio.

Kuronio
Regiono
FlagoBlazono
regiono [+]

LandoLatvio
- koordinatoj57° 0′ 0″ N, 22° 0′ 0″ O (mapo)5722Koordinatoj: 57° 0′ 0″ N, 22° 0′ 0″ O (mapo)


Kuronio (Tero)
Kuronio (Tero)

Kuronio (Latvio)
Kuronio (Latvio)
DEC

Map
Kuronio

Vikimedia Komunejo:  Courland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Malnova mapo de la duklando Kuronio.
Kastelo Rundāle, somero-kastelo por la dukoj de Kuronio.

Priskribo redakti

La nomo de la regiono venas de la kuronoj (germane Kuren), la balta popolo, kiu origine vivis ĉi-tie. La kuronoj suferis sub la perforta akaparo de la regiono fare de la Livonia Ordeno kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj dum la 13-a jarcento, kaj la postrestintioj alprenis la latvan lingvon.

La regiono situas sudokcidente de la rivero Daugava kaj inkluzivas la okcidenton de la hodiaŭa Latvio limigitan de la Golfo de Riga norde kaj la Balta Maro okcidente - la regionon ĉirkaŭ la urboj Liepāja (germane Libau) kaj Ventspils (germane Windau).

La kurona popolo origine vivis krom en la nuna Kurlando ankaŭ en mallarĝa marborda strio pli sude: pri tio atestas la nomoj Kurona Duoninsulo kaj Kurona Laguno en Litovio. Krom latvoj, kuronoj kaj la intertempe ankaŭ preskaŭ formortintaj livonoj, kiu vivis en la plej norda parto ĉirkaŭ Domesnäs, en Kuronio ekde la mezepoko ankaŭ loĝis germanoj kaj svedoj, post la mezepoko ankaŭ rusoj.

Nobeloj kaj riĉaj burĝoj, pastroj kaj kuracistoj (do la plej kleraj sociaj tavoloj), kaj ankaŭ metiaj majstroj en Kuronio ekde la mezepoko ĝis la 20-a jarcento estis plejparte germanoj. La germana estis la lingvo de la supra socia tavolo, la latva tiu de la ordinaraj homoj.

Duklando 1561-1795 redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duklando Kuronio kaj Zemgalio.
 
Eta blazono de duklando Kuronio sub Gotthard Kettler.

Inter la jaroj 1561 kaj 1795 ekzistis la duklando Kuronio kaj Zemgalio (germane Herzogtum Kurland und Semgallen, latine Ducatus Curlandiae et Semigalliae), kiu estis parto de Pollando-Litovio (feŭdo de Livonio, kiu mem estis feŭdo de Pollando-Litovio). La duklando tamen havis iom memstaran politikon, i.a. ĝi estis la plej malgranda eŭropa lando kiu havis kolonion en Ameriko. La kolonio ekzistis mallonge en Tobago inter 1654 kaj 1659, kaj denove de 1660 ĝis 1689.

La duklandon fondis Gotthard Kettler, lasta grand-majstro de la Livonia Ordeno, iĝas luterano kaj sekularigas la ordenan landon. Sigismondo la 2-a Aŭgusto kreas el ĝi la duklandon Kuronio kaj Zemgalio kaj donas ĝin al Kettler kiel feŭdo de Pollando. Kettler kaj liaj idoj regis la duklandon ĝis 1737.

En 1795 la kurona registaro decidis submeti la landon al la Rusia Imperio. La lasta duko, Peter von Biron, abdikis, kaj la duklando fariĝis rusia gubernio, aŭtonome regata de german-balta nobelaro.

Duklando 1918 redakti

En 1918 ankaŭ tre mallonge ekzistis samnoma duklando (germane Herzogtum Kurland und Semgallen), kiu tuj poste fariĝis parto de la Unuiĝinta Balta Duklando, kreitaĵo de la Germana Regno.

La Balta Ofensivo referencas al kampanjo luktita inter la nordaj Frontoj de la Ruĝa Armeo kaj la Germana Armegrupo Norda en la Baltaj landoj dum la aŭtuno 1944 en la Dua Mondmilito. La rezulto de tiuj bataloj estis la izoligo kaj ĉirkaŭo de la Armegrupo Norda en la sako de Kurlando kaj la soveta re-okupacio de baltaj ŝtatoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligoloj redakti