Daŭgavo

(Alidirektita el Daugava)

La rivero Daŭgavo (latve Daugava; beloruse Дзьвiна, Dzvina; ruse Западная Двина, Zapadnaja Dvina, germane Düna) estas grava rivero de orienta Eŭropo, kiu longas 1 020 kilometrojn kaj enfluas la Golfon de Rigo, do la Baltan Maron.

Daŭgavo
latve Daugava, beloruse Дзвіна, ruse Западная Двина́
rivero
Landoj Rusio Rusio, Belorusio Belorusio, Latvio Latvio
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Meĝa
 - dekstraj alfluantoj Aiviekste
Kelkaj gravaj urboj
Fonto Valdaja Altaĵo
 - alteco 221 m
Enfluejo Balta Maro
 - situo apud Rigo, Latvio
 - alteco m
Longo 1 020 km (634 mi)
Akvokolektejo 87 900 km² (8 790 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 678 /s
Mapo de riverfluo
Mapo de riverfluo
Mapo de riverfluo
Vikimedia Komunejo: Daugava

La rusa nomo "Zapadnaja Dvina" laŭvorte signifas "Okcidenta Dvino", kontraste al la Norda Dvina.

Vojo redakti

La rivero fontas en Rusio proksime de la fontoloko de la rivero Volgo. Post mallonga vojo ĝi trafluas la lagon Dvinjec. Poste ĝi tuŝas la urbon Vicebskon kaj laŭ la Belorusa Altaĵo fluas okcidenten tra la norda Belorusio. Poste ĝi atingas la sudorientan parton de Latvio, trafluas la urbon Daugavpils ("Daŭgava kastelo") kaj poste survojas al la Golfo de Rigo, kie ĝi en la urboparto Daugavgrīva de Rigo enfluas la Baltan Maron.

Aiviekste estas rivero kiu longas 114 kilometrojn kaj enfluas la Daŭgavon. Dubna estas rivero de orienta Latvio, kiu longas 105 kilometrojn kaj enfluas al Daŭgavo.

Je plej granda parto de sia longeco la rivero Daŭgavo estas ŝipe veturebla.

Dimensioj redakti

  • kompleta longeco: 1 020 km
  • longeco sur teritorio de Latvio: 357 km
  • diferenco de alteco: 221 m (0.28 m/km)

Urboj trafluataj redakti

Interalie la sekvaj urboj troviĝas borde de la rivero: