La Kurlanda Sako (ruse блокада Курляндской группировки войск; (Blokado de Kurlanda armegrupo), germane Kurland-Kesselgermane Kurland-Brückenkopf (Kurlanda Pontokapo), en latva: Kurzemes katls (Kurlanda Kaldrono) aŭ Kurzemes cietoksnis (Kurlanda Fortikaĵo)) estis grupo de germanaj fortoj de la Reichskommissariat Ostland en Kurlando kiu estis fortranĉita kaj ĉirkaŭata de la Ruĝa Armeo el julio 1944 al majo 1945.

Frontolinioj je la 1a de majo 1945; tute aparte de la generala batalado en centra Germanio nordoriente videblas blanke la Kurlanda Sako.
Poŝtmarkoj uzita en Kurlanda Sako (1945).

La sako estis kreita dum la Balta Ofensivo de la Ruĝa Armeo dum la Dua Mondmilito, kiam fortoj de la 1a Balta Fronto atingis la Baltan Maron ĉe Memel dum fazoj de la Memela Ofensiva Operaco. La soveta komandanto estis generalo Ivan Bagramjan. Tiu agado izoligis la Germanan Armegrupon Nordan el la cetero de la germanaj fortoj inter Tukums kaj Libau en Latvio. Renomita Armegrupo Kurlando la 25an de januaro, tiu Armegrupo restis izola ĝis la fino de la milito. Kiam ili ricevis ordonon kapitulaci al la soveta komandanto la 8an de majo, ili estis nekonektitaj kaj ne havis la oficialan ordonon antaŭ la 10a de majo, du tagojn post la kapitulaco de Germanio. Ĝi estis unu el la lastaj germanaj grupoj kiuj kapitulacis en Eŭropo.

Bibliografio redakti

  • Dallas, Gregor., 1945: The War That Never Ended, Yale University Press, Yale, 2006 ISBN 0-300-10980-6
  • Frieser, Karl-Heinz; Schmider, Klaus; Schönherr, Klaus; Schreiber, Gerhard; Ungváry, Kristián; Wegner, Bernd (2007). Die Ostfront 1943/44 – Der Krieg im Osten und an den Nebenfronten. Das Deutsche Reich und der Zweite Weltkrieg. VIII. München: Deutsche Verlags-Anstalt. ISBN 978-3-421-06235-2.