Tukums

Tukums (Pri tiu ĉi sono prononco) – latve, historie ankaŭ germane Tuckum - estas urbo en Latvio. Ĝi estas la administra centro de samnoma distrikto Tukums. Laŭ la stato de la jaro 2022 en la urba areo vivis 16 528 personoj sur areo de 13,64 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 212 loĝantoj/km².

Tukums

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato Latvio
Regiono Kuronio
Distrikto distrikto Tukums
Urborajto ekde 1795
Poŝtkodo LV-3101, LV-3102, LV-3104 [+]
Telefonkodo (+371) 31
Kodo laŭ ISO LV-099
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 528  (2022) [+]
Loĝdenso 1 212 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 58′ N, 23° 9′ O (mapo)56.968789523.15352Koordinatoj: 56° 58′ N, 23° 9′ O (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 13,64 km² (1 364 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Tukums (Latvio)
Tukums (Latvio)
DEC
Tukums
Tukums
Situo de Tukums

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tukums [+]
vdr

Tri el la historiaj regionoj de Latvio renkontiĝas en la proksimeco de la urbo - Livonio, Zemgalio kaj Kuronio. La urbo dum la Malvarma Milito inter 1945 kaj 1990 havis aerarmean bazon de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Ekzistas urba muzeo [1].

Politiko Redakti

Urbestro estas Juris Šulcs.

Partneraj urboj Redakti

Tukums havas la sekvajn partnerajn urbojn:

Notoj Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti