Listo de landnomoj

listartikolo en Vikimedio

Landonomoj estas tradicia temo por disputoj en Esperantujo. La suba tabelo donas superrigardon pri la diversaj nomoj uzitaj kaj uzataj pri hodiaŭaj landoj.

La unua kolumno (sen titolo) donas la duliteran koderon laŭ ISO 3166.

La kolumno Monato sekvas la poŝkalendaron La Jaro 2009, eldonitan de Flandra Esperanto-Ligo, kun ellaso de parentezaj precizigoj. En la TTT-ejo de FEL troviĝas aktualigita versio de la sama listo. Monato dum multaj jaroj plejparte uzis la rekomendojn de la Akademio de Esperanto kun nur manpleno da esceptoj. En multaj el tiuj okazoj la novaj rekomendoj de la Akademio en 2009 kongruas kun la uzo en Monato.

La kolumno PIV sekvas paĝojn 1262-1264 de PIV2002 kun la korektoj el NPIV-Korektendoj.pdf (versio de 2004-12-06).

La kolumno UEA sekvas paĝojn 278-280 de Jarlibro 2009 de UEA.

La kolumno Akademio prezentas la rekomendojn de la Akademio de Esperanto de 2009.[1] Tiu kolumno enhavas multajn nomojn kiuj povas finiĝi per aŭ -ujo aŭ la neoficiala -io, ĉar la neoficiala -io samsignifas kun la Fundamento -ujo ĉe gentobazaj landnomoj. Do eblas Afganio anstataŭ Afganujo, k.s.

La kolumno Aliaj nomoj listigas aliajn nomojn uzitajn aŭ uzatajn sufiĉe vaste por meriti mencion.

En ĉiu kolumno la nomo uzata kiel artikoltitolo en la Esperanta Vikipedio havas ligilon al la artikolo pri la koncerna lando.

Monato PIV UEA Akademio Aliaj nomoj
AD Andoro Andoro Andoro Andoro
AE Emirlandoj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
AF Afganio Afganio Afganio Afganujo/Afganio
AG Antigvo-Barbudo Antigvo-Barbudo Antigvo kaj Barbudo Antigvo kaj Barbudo
AI Angvilo Angilo
AL Albanio Albanio Albanio Albanujo/Albanio
AM Armenio Armenio Armenio Armenujo/Armenio
AN Antiloj Nederlandaj Antiloj
AO Angolo Angolo Angolo Angolo
AQ Antarktio, Antarkto
AR Argentino Argentino Argentino Argentino
AS Usona Samoo
AT Aŭstrio Aŭstrio Aŭstrio Aŭstrujo/Aŭstrio
AU Aŭstralio Aŭstralio Aŭstralio Aŭstralio
AW Arubo
AX Alando
AZ Azerbajĝano Azerbajĝano Azerbajĝano Azerbajĝano
BA Bosnio-Hercegovino Bosnio-Hercegovino Bosnio kaj Hercegovino Bosnujo kaj Hercegovino/Bosnio kaj Hercegovino
BB Barbado Barbado Barbado Barbado Barbadoso
BD Bangladeŝo Bangladeŝo Bangladeŝo Bangladeŝo
BE Belgio Belgio Belgio Belgujo/Belgio
BF Burkino Burkino Burkino Burkino
BG Bulgario Bulgario Bulgario Bulgarujo/Bulgario
BH Barejno Barejno Barejno Barejno
BI Burundo Burundo Burundo Burundo Burundio
BJ Benino Benino Benino Benino
BL Sankta Bartolomeo
BM Bermudoj Bermudo Bermudoj
BN Brunejo Brunejo Brunejo Brunejo
BO Bolivio Bolivio Bolivio Bolivio
BR Brazilo Brazilo Brazilo Brazilo
BS Bahamoj Bahamoj Bahamoj Bahamoj
BT Butano Butano Butano Butano
BV Buvet-Insulo
BW Bocvano Bocvano Bocvano Bocvano
BY Belorusio Belorusio Belorusio Belorusujo/Belorusio Bjelorusio, Belarusio
BZ Belizo Belizo Belizo Belizo
CA Kanado Kanado Kanado Kanado
CC Kokosinsuloj
CD Kongo Kongo, DR Kongo DR Kongo Kongo Kinŝasa, Kongolando, Orient-Kongo, Demokratia Respubliko Kongo
CF Centr-Afriko Centrafrika Respubliko Centr-Afriko Centr-Afriko Centr-Afrika Respubliko
CG Kongo Kongo, PR Kongo, Resp. Kongo Kongo Brazavila, Kongolando, Okcident-Kongo, Respubliko Kongo
CH Svislando Svislando Svislando Svislando Svisujo, Svisio
CI Ebur-Bordo Eburbordo Ebur-Bordo Ebur-Bordo
CK Kukinsuloj Kuk-Insularo
CL Ĉilio Ĉilio Ĉilio Ĉilio
CM Kameruno Kamerunio Kameruno Kameruno
CN Ĉinio Ĉinio Ĉinio Ĉinujo/Ĉinio
CO Kolombio Kolombio Kolombio Kolombio
CR Kostariko Kostariko Kostariko Kostariko
CS Serbio-Montenegro
CU Kubo Kubo Kubo Kubo
CV Kabo-Verdo Kabo-Verda Kaboverdo Kaboverdo Verdakaba Respubliko
CX Kristnaskinsulo
CY Kipro Kipro Kipro Kipro Cipro, Respubliko Kipro
CZ Ĉeĥio Ĉeĥio Ĉeĥio Ĉeĥujo/Ĉeĥio
DE Germanio Germanio Germanio Germanujo/Germanio
DJ Ĝibutio Ĝibutio Ĝibutio Ĝibutio
DK Danio Danlando Danio Danujo/Danio
DM Dominiko Dominiko Dominiko
DO Domingo Domingo Dominika Resp. Dominika Respubliko Dominika Respubliko, Dominikana Respubliko
DZ Alĝerio Alĝerio Alĝerio Alĝerio
EC Ekvadoro Ekvadoro Ekvadoro Ekvadoro
EE Estonio Estonio Estonio Estonujo/Estonio
EG Egiptio Egiptio Egiptio Egiptujo/Egiptio Egipto
EH Saharo Okcidenta Okcidenta Saharo
ER Eritreo Eritreo Eritreo
ES Hispanio Hispanio Hispanio Hispanujo/Hispanio
ET Etiopio Etiopio Etiopio Etiopujo/Etiopio
FI Finnlando Finnlando Finnlando Finnlando Finnujo, Finnlando, Suomujo, Suomio
FJ Fiĝio Fiĝioj Fiĝio Fiĝio
FK Falklandoj Falklandaj Insuloj, Malvinoj
FM Mikronezio Mikronezio Mikronezio Mikronezio
FO Ferooj Feroio Feroaj Insuloj
FR Francio Francio Francio Francujo/Francio
GA Gabono Gabono Gabono Gabono
GB Britio Britio Britio Britujo/Britio Unuiĝinta Reĝlando
GD Grenado Grenado Grenado Grenado
GE Kartvelio Kartvelio Kartvelio Kartvelujo/Kartvelio
GF Franca Gviano Franca Gujano
GG Gernezejo
GH Ganao Ganao Ganao Ganao
GI Ĝibraltaro
GL Gronlando Gronlando Gronlando Gronlando
GM Gambio Gambio Gambio Gambio
GN Gvineo Gvineo Gvineo Gvineo
GP Gvadelupo
GQ Gvineo Ekvatora Gvineo Ekvatora Ekvatora Gvineo Ekvatora Gvineo
GR Grekio Grekio Grekio Grekujo/Grekio Greklando
GS Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj
GT Gvatemalo Gvatemalo Gvatemalo Gvatemalo
GU Gvamo
GW Gvineo-Bisaŭo Gvineo-Bisaŭo Gvineo-Bisaŭo Gvineo-Bisaŭo Gvineo Bisaŭa
GY Gujano Gujano Gujano Gujano
HK Hongkongo, Honkongo
HM Herda kaj Makdonaldaj Insuloj
HN Honduro Honduro Honduro Honduro Honduraso
HR Kroatio Kroatio Kroatio Kroatujo/Kroatio
HT Haitio Haitio Haitio Haitio
HU Hungario Hungario Hungario Hungarujo/Hungario
ID Indonezio Indonezio Indonezio Indonezio
IE Irlando Irlando Irlando Irlando Ejro
IL Israelo Israelo Israelo Israelo
IM Manksinsulo
IN Barato Hinda Unio Hinda Unio (Barato) Hindujo/Hindio/Barato
IO Brita Hindoceana Teritorio
IQ Irako Irako Irako Irako
IR Irano Irano Irano Irano
IS Islando Islando Islando Islando
IT Italio Italio Italio Italujo/Italio
JE Ĵerzejo
JM Jamajko Jamajko Jamajko Jamajko
JO Jordanio Jordanio Jordanio Jordanio
JP Japanio Japanio Japanio Japanujo/Japanio
KE Kenjo Kenjo Kenjo Kenjo
KG Kirgizio Kirgizio Kirgizio Kirgizujo/Kirgizio
KH Kamboĝo Kamboĝo Kamboĝo Kamboĝo
KI Kiribato Kiribato Kiribato Kiribato
KM Komoroj Komoroj Komoroj Komoroj
KN Sent-Kristofo kaj Neviso Sankta-Kito kaj Neviso Sankta-Kito kaj Neviso Sankta Kristoforo kaj Neviso
KP Koreio Korea Popola Respubliko Korea PR Nord-Koreujo/Nord-Koreio Nord-Koreo
KR Koreio Korea Respubliko Korea Resp. Sud-Koreujo/Sud-Koreio Sud-Koreo
KW Kuvajto Kuvajto Kuvajto Kuvajto
KY Kejmanoj Kajmana Insularo, Kajmaninsuloj, Kejmaninsuloj
KZ Kazaĥio Kazaĥio Kazaĥio Kazaĥujo/Kazaĥio Kazaĥstano
LA Laoso Laoso Laoso Laoso
LB Libano Libano Libano Libano
LC Sent-Lucio Sankta-Lucio Sankta Lucio Sankta Lucio
LI Liĥtenŝtejno Liĥtenŝtejno Liĥtenŝtejno Liĥtenŝtejno
LK Srilanko Srilanko Srilanko Srilanko
LR Liberio Liberio Liberio Liberio
LS Lesoto Lesoto Lesoto Lesoto
LT Litovio Litovio Litovio Litovujo/Litovio
LU Luksemburgo Luksemburgio Luksemburgo Luksemburgo
LV Latvio Latvio Latvio Latvujo/Latvio
LY Libio Libio Libio Libio
MA Maroko Maroko Maroko Maroko
MC Monako Monako Monako Monako
MD Moldavio Moldavio Moldavio Moldavujo/Moldavio
ME Montenegro Montenegro
MF Sankta Marteno
MG Madagaskaro Madagaskaro Madagaskaro Madagaskaro Malagasa Respubliko
MH Marŝaloj Marŝalaj Insuloj Marŝaloj Marŝaloj Marŝala Insularo
MK Makedonio Makedonio Makedonio Makedonujo/Makedonio
ML Malio Malio Malio Malio
MM Birmo Birmo Birmo Birmo Mjanmao, Mjanmaro
MN Mongolio Mongolio Mongolio Mongolujo/Mongolio
MO Makao
MP Nord-Marianoj
MQ Martiniko
MR Maŭritanio Maŭritanio Maŭritanio Maŭritanio
MS Moncerato Montserato
MT Malto Malto Malto Malto
MU Maŭricio Maŭricio Maŭricio Maŭricio
MV Maldivoj Maldivoj Maldivoj Maldivoj
MW Malavio Malavio Malavio Malavio
MX Meksiko Meksiko Meksiko Meksiko Meksikio
MY Malajzio Malajzio Malajzio Malajzio
MZ Mozambiko Mozambiko Mozambiko Mozambiko
NA Namibio Namibio Namibio Namibio
NC Nov-Kaledonio Nov-Kaledonio
NE Niĝero Niĝerlando Niĝero Niĝero
NF Norfolkinsulo
NG Niĝerio Niĝerio Niĝerio Niĝerio
NI Nikaragvo Nikaragvo Nikaragvo Nikaragvo
NL Nederlando Nederlando Nederlando Nederlando
NO Norvegio Norvegio Norvegio Norvegujo/Norvegio
NP Nepalo Nepalo Nepalo Nepalo
NR Nauro Nauro Nauro
NU Niuo
NZ Nov-Zelando Nov-Zelando Nov-Zelando Nov-Zelando
OM Omano Omano Omano Omano
PA Panamo Panamo Panamo Panamo
PE Peruo Peruo Peruo Peruo
PF Franca Polinezio
PG Papuo-Nov-Gvineo Papu-Nov-Gvineo Papuo-Nov-Gvineo Papuo-Nov-Gvineo Papua Novgvineo
PH Filipinoj Filipinoj Filipinoj Filipinoj
PK Pakistano Pakistano Pakistano Pakistano
PL Pollando Pollando Pollando Pollando Polujo, Polio
PM Sent-Piero kaj Mikelono Sankta-Piero kaj Mikelono
PN Pitkarna Insulo
PR Puerto-Riko Portoriko Porto-Riko
PS Palestino
PT Portugalio Portugalio Portugalio Portugalujo/Portugalio
PW Palaŭo Palaŭo Palaŭo Belaŭo
PY Paragvajo Paragvajo Paragvajo Paragvajo
QA Kataro Kataro Kataro Kataro
RE Reunio Reunio
RO Rumanio Rumanio Rumanio Rumanujo/Rumanio
RS Serbio Serbio
RU Rusio Rusia Federacio Rusio Rusujo/Rusio Ruslando
RW Ruando Ruando Ruando Ruando
SA Saŭda Arabio Saud-Arabio Sauda Arabio Sauda Arabujo/Sauda Arabio Saŭd-Arabio
SB Salomonoj Salomonoj Salomonoj Salomonoj
SC Sejŝeloj Sejŝeloj Sejŝeloj Sejŝeloj
SD Sudano Sudano Sudano Sudano
SE Svedio Svedio Svedio Svedujo/Svedio
SG Singapuro Singapuro Singapuro Singapuro
SH Sent-Heleno Sankta Heleno
SI Slovenio Slovenio Slovenio Slovenujo/Slovenio
SJ Svalbardo kaj Jan-Majen-insulo Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo, Svalbardo
SK Slovakio Slovakio Slovakio Slovakio
SL Sieraleono Sieraleono Sieraleono Sieraleono
SM San-Marino Sanmarino Sanmarino Sanmarino
SN Senegalo Senegalo Senegalo Senegalo Senegalio
SO Somalio Somalio Somalio Somalujo/Somalio
SR Surinamo Surinamo Surinamo Surinamo
SS Sud-Sudano, Suda Sudano
ST Sao-Tomeo Sao-Tomeo kaj Principeo Santomeo kaj Principeo Santomeo kaj Principeo
SV Salvadoro Salvadoro Salvadoro Salvadoro
SY Sirio Sirio Sirio Sirio
SZ Svazilando Svazilando Svazilando Svazilando Svaziujo
TC Turkoj kaj Kajkoj
TD Ĉado Ĉadio Ĉado Ĉado
TF Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
TG Togolando Togolando Togolando Togolando Togo, Togolo
TH Tajlando Tajlando Tajlando Tajlando Tajujo
TJ Taĝikio Taĝikio Taĝikio Taĝikujo/Taĝikio Taĝikistano
TK Tokelao
TL Timoro Orienta Timoro Orienta Orienta Timoro Orienta Timoro
TM Turkmenio Turkmenio Turkmenio Turkmenujo/Turkmenio Turkmenistano
TN Tunizio Tunizio Tunizio Tunizio
TO Tongo Tongo Tongo Tongo
TR Turkio Turkio Turkio Turkujo/Turkio
TT Trinidado kaj Tobago Trinidado kaj Tobago Trinidado kaj Tobago Trinidado kaj Tobago
TV Tuvalo Tuvalo Tuvalo Tuvalo
TW Tajvano Tajvano Tajvano Tajvano
TZ Tanzanio Tanzanio Tanzanio Tanzanio
UA Ukrainio Ukrainio Ukrainio Ukrainujo/Ukrainio
UG Ugando Ugando Ugando Ugando
UM Usonaj malgrandaj insuloj Usonaj Malgrandaj Insuloj
US Usono Usono Usono Usono
UY Urugvajo Urugvajo Urugvajo Urugvajo
UZ Uzbekio Uzbekio Uzbekio Uzbekujo/Uzbekio
VA Vatikano Vatikano Vatikano Vatikano
VC Sent-Vincento kaj la Grenadinoj Sankta-Vincento kaj Grenadinoj Sankta Vincento kaj Grenadinoj Sankta Vincento kaj Grenadinoj
VE Venezuelo Venezuelo Venezuelo Venezuelo
VG Britaj Virgulininsuloj
VI Usonaj Virgulininsuloj
VN Vjetnamio Vjetnamio Vjetnamio Vjetnamujo/Vjetnamio
VU Vanuatuo Vanuatuo Vanuatuo Vanuatuo
WF Valiso kaj Futuno
WS Samoo Samoo Samoo Samoo
YE Jemeno Jemeno Jemeno Jemeno
YT Majoto
ZA Sud-Afriko Sud-Afriko Sud-Afriko Sud-Afriko Sud-Afrikio
ZM Zambio Zambio Zambio Zambio
ZW Zimbabvo Zimbabvo Zimbabvo Zimbabvo

Fontindikoj redakti

Vidu ankaŭ redakti