Fiĝioj

lando konsistanta el insuloj en Pacifiko

Fiĝio[1][2]Fiĝioj[3] (fiĝie: Viti [ˈβitʃi]; fiĝihindie: फ़िजी Fijī; angle: Fiji /ˈfiːdʒi/), oficiale la Respubliko Fiĝio,[4] estas insula lando en Melanezio, parto de Oceanio en la Suda Pacifiko. Ĝi situas proksimume 2 000 kilometrojn nordoriente de Nov-Zelando. Fiĝio estas insularo de pli ol 330 insuloj—de kiuj proksimume 110 estas konstante loĝataj—kaj pli ol 500 insuletoj, kunenetuta terareo de proksimume 18 300 kvadrataj kilometroj. La plej periferia insula grupo estas Ono-i-Lau. Proksimume 87% de la entuta loĝantaro de 883 483 loĝas en la du gravaj insuloj, Viti Levu kaj Vanua Levu. Proksiume tri kvaronoj de fiĝianoj loĝas en la marbordoj de Viti Levu: aŭ en la ĉefurbo Suvo, aŭ en pli malgrandaj urbaj centroj kiel Nadi—kie turismo estas la grava loka industrio, aŭ en Lautoka, kie la sukerkana industrio plej gravas. La interno de Viti Levu estas maldense loĝata pro ĝia tereno.[5]

Fiĝioj
fiĝie: Matanitu Tugalala o Viti, angle Republic of Fiji
respubliko
The Point (Fiji).jpg
Fiĝio
Fiji on the globe (small islands magnified) (Polynesia centered).svg
Flag of Fiji.svg
Coat of arms of Fiji.svg
Oficiala nomo: Republic of Fiji (Respubliko Fiĝio)
Himno: God Bless Fiji (Dio Benu Fiĝion)
Oceano Pacifiko
Membreco AKP-ŝtatoj
Parto de Oceanio Melanezio
Najbaras kun Vanuatuo okcidente 800 km, Samoo nordoriente 700 km, Tongo oriente 500 km
Insuloj
Grandaj urboj
Situo Suvo
 - koordinatoj 18° 08′ 30″ S 178° 26′ 31″ O / 18.14167 °S, 178.44194 °O / -18.14167; 178.44194 (mapo)
Ĉefurbo Suvo
Plej alta punkto Tomanivi
 - alteco 1 323 m s. m.
Areo 18 270,0 km² (1 827 000 ha)
Loĝantaro 827 900 (2007)
Denseco 45,31 loĝ./km²
Geologia konsisto atoloj
Estiĝo 10-a de oktobro 1970 sendependiĝo de Britio
Prezidento Wiliame Katonivere
Horzono UTC (UTC+12)
Telefona antaŭkodo +679
ISO 3166-1 242 / FJI / FJ
Interreta domajno .fj
Loĝantoj Maorioj
Monunuo Fiĝia dolaro
Lingvoj Oficialaj: angla, fiĝia, fiĝihinda
Regione agnoskataj: Rotuman
Aŭtokodoj FJI
Situo de Suvo enkadre de Oceanio
ButtonRed.svg
Situo de Suvo enkadre de Oceanio
Mapo de Fiĝioj
Mapo de Fiĝioj
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Fiji
Retpaĝo: www.fiji.gov.fj
Portal.svg Portalo pri Geografio
Insula strando sur Fiĝio

La plimulto da insuloj de Fiĝio estis formitaj de vulkana agado komence proksimume antaŭ 150 miliono da jaroj. Iom da geoterma agado ankoraŭ okazas hodiaŭ en la insuloj Vanua Levu kaj Taveuni.[6] La geotermaj sistemoj de Viti Levu estas devene nevulkanaj kaj havas eligaĵojn de malalta temperaturo (de inter proksimume 35 kaj 60 gradoj C).

Homoj loĝis en Fiĝio ekde la dua jarmilo A.K.E.—unue Aŭstronezianoj kaj poste Melanezianoj, kun kelkaj Polineziaj influoj. Eŭropanoj unue vizitis Fiĝion en la 1800aj jaroj.[7] En 1874, post nelonga periodo en kiu Fiĝio estis sendependa reĝlando, Britio establis the Colony of Fiji (la Kolonion Fiĝio). Fiĝio funkciis kiel kronkolonio ĝis 1970, kiam ĝi akiris sendependecon kaj nomiĝis the Dominion of Fiji (la Regejo Fiĝio). En 1987, post serio de puĉoj, la militista registaro deklaris ĝin respubliko. Dum puĉo en 2006, Komodoro Frank Bainimarama kaptis la reĝistaron. En 2009, la Fiĝia Alta Kortumo decidis, ke la militista gvidantaro estis kontraŭleĝa. Tiam Prezidanto Ratu Josefa Iloilo, kiun la militistaro retenis kiel la nominala ŝtatestro, formale forigis la konstitucion de 1997 kaj reelelektis Bainimarama-n kiel provizoran ĉefministron. Poste en 2009, Ratu Epeli Nailatikau fariĝis prezidanto.[8] Je la 17-a de septembro 2014, post jaroj da prokrastoj, demokrata balotado okazis. La partio FijiFirst de Bainimarama gajnis 59,2% de la voĉdonoj kaj internaciaj observantoj opiniis, ke la balotado estis kredinda.[9]

Fiĝio havas unu el la plej disvolvitaj ekonomioj en Pacifiko[10] pri ĝiaj abundaj arbaroj, mineraloj, kaj fiŝoj. La valuto estas la Fiĝia dolaro, kaj la ĉefaj fontoj de valutmerkato estas la turisma industrio, monsendoj de fiĝianoj laborantaj eksterlande, eksportoj de enboteligita akvo, kaj sukerkano.[11] La Ministrejo de Loka Registaro kaj Urba Disvolvo kontrolas la lokan registaron de Fiĝio.[12]

NomoRedakti

La nomo de ĉefa insulo de Fiĝio, Viti Levu, estas la deveno de la nomo "Fiji" en la angla, kaj poste "Fiĝio" en Esperanto, kvankam tiu angla/esperanta prononco devenas de tiu de la insulaj najbaroj de Fiĝio en Tongo. Oficiala priskribo de la apero de la nomo klarigas:

Fiĝianoj unue aperis en la eŭropa konscio per la verkoj de la membroj de la ekspedicioj de Cook kiu renkontis ilin en Tongo. Oni priskribis ilin imponaj batalantoj kaj ferocaj hommanĝuloj, konstruistoj de la plej bonaj ŝipoj en Pacifiko, sed ne bonegaj maristoj. Ili inspiris respektegon inter la Tonganoj, kaj ĉiuj iliaj Fabrikaĵoj, precipe arboŝela tuko kaj bastonoj, estis tre valorataj kaj multe dezirataj. Ili nomis sian hejmon Viti, sed la Tonganoj nomis ĝin Fisi, kaj laŭ ĉi tiu fremda prononco, Fiĝi, unue disvastigita de Kapitano James Cook, oni nun konas ĉi tiujn insulojn.[13]

HistorioRedakti

 
Mapo montranta la migradon kaj vastiĝon de la aŭstronezianoj kiu komencis je proksimume 3000 AKE de Tajvano

Frua setladoRedakti

Ceramika arto de fiĝiaj urboj montras ke setlis Fiĝion aŭstroneziaj popoloj dum almenaŭ 3500 ĝis 1000 A.K.E., kaj poste melanezianoj proksimume mil jarojn poste, kvankam ankoraŭ estas multaj demandoj pri la specifaj datoj kaj skemoj de homa migrado en Fiĝion kaj multajn aliajn Pacifikajn insulojn. Oni kredas, ke aŭ la Lapita popolo aŭ la prapatroj de la Polinezianoj setlis la insulojn unue, sed oni ne scias multon pri kio okazis de ili post la alveno de la melanezianoj; la malnova kulturo eble havis ian influon al la nova, kaj arkeologia indico montras, ke iuj el la migrantoj daŭris al Samoo, Tongo, kaj eĉ Havajon. Arkeologia pruvaĵo ankaŭ montras spurojn de homa setlado sur Insulto Moturiki komencanta je almenaŭ 600 A.K.E. kaj eble eĉ 900 A.K.E.

Kvankam kelkaj ecoj de fiĝia kulturo estas similaj al la melanezia kulturo de la okcidenta Pacifiko, fiĝia kulturo havas pli fortan konekton al la pli malnovaj polineziaj kulturoj. La pruvaĵo estas klara, ke estis komerco inter Fiĝio kaj najbaraj insularoj longe antaŭ ol eŭropanoj faris kontakton kun Fiĝio. Ekzemple, oni trovis la restaĵojn de antikva boatetoj farita jde indiĝena fiĝiaj arboj en Tongo; la lingvo de Insuloj Lau de Fiĝio enhavas tongajn vortojn; kaj antikvajn kruĉojn, kiuj estis faritaj en Fiĝio, oni trovis en Samoo kaj eĉ tiom for kiom Markizinsuloj.

En la 900aj jaroj, la Imperio Tu'i Tonga establiĝis en Tongo, kaj Fiĝio fariĝis parto de ĝia area de influo. La tonga influo alportis polineziajn tradiciojn kaj lingvon en Fiĝion. Tiu imperio komencis malfortiĝi en la 1200aj jaroj.

 
Bure (dometoj) en vilaĝo Navala en Montetaro Nausori.

Pro tio, ke Fiĝio etendiĝas trans 1 000 kilometrojn (620 mejlojn) de oriento al okcidento, ĝi estis nacio de multaj lingvoj. Fiĝio longe havis konstantajn setlejojn, sed ĝiaj popoloj ankaŭ havas historion de translokiĝo. Dum la jarcentoj, unikaj fiĝiaj kulturaj praktikoj evoluis. Fiĝianoj konstruis grandajn, elegantajn marveturilojn, kun veloj nomataj drua, kaj eksportis iujn al Tongo. Fiĝianoj ankaŭ kreis apartan stilon de vilaĝa arkitekturo, inkluzive komunajn kaj individuajn domojn (bure kaj valeta), kaj altnivela sistemo de remparoj kaj ĉirkaŭfosaĵoj kiujn ili kutime konstruis ĉirkaŭ la pli gravaj setlejoj.

Porkoj estis uzataj por manĝaĵo kaj variaj agrikulturaj plantejoj, kiel bananaj plantejoj, ekzistis de frua tempo. Vilaĝoj estis provizitaj de akvo alportita de konstruitaj lignaj akveduktoj. Fiĝianoj vivis en socioj gvidita de estroj, plejaĝuloj kaj rimarkindaj batalantoj. Spiritaj gvidantoj, ofte nomitaj bete, estis ankaŭ gravaj kulturaj personoj, kaj la produktado kaj manĝado de yaqona estis parto de iliaj ceremoniaj kaj komunumaj ritoj. Fiĝianoj kreis monsistemon, kiu uzis la poluritajn dentojn de kaĉalotoj, nomitajn tambua, kiel valuton. Tipo de skribsistemo ekzistis, kiun oni povas vidi hodiaŭ en diversaj simboloj skribiaj sur rokoj en la insuloj.[14] Fiĝianoj kreis industrion de rafinita teksaĵo masi, kaj uzis ĝin por produkti velojn kaj vestaĵojn kiel la malo kaj la liku.

Kiel je la plejparto de aliaj antikvaj homaj civilizacioj, militfarado aŭ preparado por militfarado estis grava parto de ĉiutaga vivo en antaŭkolonia Fiĝio. La fiĝianoj estis famaj pri ilia aparta uzo de armiloj, precipe militaj bastonoj.[15][16] Fiĝianoj uzas multajn malsamajn tipojn de bastonoj, kiujn oni povas klasifiki en du larĝajn grupojn: dumanaj bastonoj kaj malgranda specialaj ĵetbastonoj nomitaj ula.[17]

HommanĝadoRedakti

 
Bure-kalou (spirita domo) kaj loko de hommanĝado

Kun la alveno de eŭropanoj en la 1600aj jaroj, kaj eŭropa setlado je la fino de la 1800aj jaroj, multaj ecoj de fiĝia kulturo estis aŭ subpremitaj aŭ modifitaj por certigi eŭropan – specife, britan – direktadon. Estis tiel precipe pri tradiciaj fiĝiaj spiritaj kredoj. Unuaj koloniistoj kaj misiistoj indikis hommanĝadon en Fiĝio kiel moralan kialon pravigantan koloniismon.[18] Eŭropanoj taksis multajn indiĝenan fiĝiajn kutimojn primitivaj. Tial multaj koloniistoj taksis Fiĝion "paradizo malŝparita je sovaĝaj hommanĝuloj".[19] Oni rakontis pri hommanĝado dum la 1800aj jaroj, ekzemple unu rakonto pri Ratu Udre Udre, kiu onidire manĝis 872 homojn kaj faris staplon de ŝtonoj registri sian atingon.[20] Tiaj rakontoj faciligis, ke eŭropanoj havu malbonan ideon pri fiĝianoj kiel sovaĝuloj. Aŭtoroj kiel Deryck Scarr[21] konstantigis asertojn de la 1800aj jaroj pri "ĵus mortigitaj kadavroj amasigitaj por manĝado" kaj ceremonia amasa hommortigado je la konstruo de novaj domoj kaj boatoj.[22] Fakte, dum koloniaj tempoj, oni konas Fiĝion kiel la Hommanĝulaj Insuloj. Aliflanke, William MacGregor, la longatempa kuraca ĉefoficiro en brita kolonia Fiĝio, skribis, ke gusti de la karnon de malamiko estis farita nur je maloftaj okazoj, kaj nur por "indiki superan malamon kaj ne pro ĝuo de gustuma regalo".[23]

Modernaj arkeologiaj esploroj ĉe fiĝiaj lokoj estas montrintaj, ke fiĝianoj ja manĝis homojn. Esploroj de Degusta,[24] Cochrane,[25] kaj Jones[26] donas pruvaĵojn de bruligitajn aŭ tranĉitajn homajn ostarojn, indikante, ke hommanĝado okazis en Fiĝio. En studo en 2015 de Jones k.a., izotopa analizo de osta kolageno indikis, ke homa karno estis manĝita de fiĝianoj, tamen probable malgranda kaj ne necese regula parto de la dieto.[27]

Tamen, ĉi tiuj esploroj indikas, ke hommanĝado okazis probable malpli ofte ol eŭropanoj kredis. Ili ankaŭ indikis, ke manĝando de alitribanoj, kaj manĝado kiel perforto aŭ venĝo, estis pli malgranda parto de la kulturo ol eŭropanoj kredis. Ŝajnas, ke hommanĝado eble estis plej ofte senperforta kaj ceremonieca.[28][29]

Alveno de eŭropanojRedakti

Nederlanda esploristo Abel Tasman estis la unua eŭropa vizitanto al Fiĝio, ekvidante la nordan insulon Vanua Levu kaj la insularon Norda Taveuni en 1643 dum serĉado de la Granda Suda Kontinento.

James Cook, la brita navigisto, vizitis unu el la sudaj insuloj Lau en 1774. Tamen oni ne mapis la insulojn ĝis 1789, kiam William Bligh, la kapitano de la ŝipo HMS Bounty, pasis Ovalau kaj velis inter la ĉefaj insuloj Viti Levu kaj Vanua Levu envoje al Batavia, en nuna Indonezio. Bligh Water, la markolo inter la du ĉefaj insuloj, havas lian nomon kaj dum tempoperiodo, la insuloj Fiĝio estis konataj laŭ la nomo Insuloj Bligh.

 
La unuaj eŭropanoj kiuj venis kaj loĝis inter la fiĝianoj estis maristoj kiuj travivis ŝipdetruon kiel Charles Savage.

La unuaj eŭropanoj daŭrigi kontakton kun la fiĝianoj estis komercistoj de santalo, balenĉasistoj, kaj negocistoj de markukumoj. La unua balenĉasa ŝipo, kiu vizitis, estis la Ann and Hope en 1799, kaj poste venis multaj aliaj en la 1800aj jaroj.[30] Ĉi tiuj ŝipoj venis por trinkakvo, manĝaĵo, brulligno kaj, poste, por viroj por labori sur la ŝipoj. Iuj eŭropanoj kiuj venis al Fiĝio en ĉi tiu periodo estis akceptitaj de la loka popolo kaj estis permesitaj resti kiel loĝantoj. Verŝajne la plej fama el ĉi tiuj estis svedo Kalle Svenson, pli bone konata kiel Charlie Savage. Al Savage oni permesis preni edzinojn kaj sinestabli en alta rango en la socio de Bau pro tio, ke li helpis venki lokajn malamikojn. En 1813, Savage estis mortigita dum fuŝita atako.[31]

Je la 1820aj jaroj, Levuka estis establita kiel la unua eŭrop-stila urbo en Fiĝio, sur la insulo de Ovalau. La merkato por markukumoj en Ĉinio estis profitdona kaj britaj kaj usonaj negocistoj starigis staciojn sur diversaj insuloj. Ili uzis lokajn fiĝianojn por kolekti, prepari, kaj paki la produkton kiu tiam estis sendota al Azio. Bona kargo rezultis je duonajara profito de proksimume US$25 000 por la negocisto.[32] La fiĝiaj laboristoj ofte ricevis pafilojn kaj municion kiel pagon por ilia laboro, kaj de la fino de la 1820aj jaroj, la plejparto da fiĝiaj estroj havis pafilojn kaj multaj lerte scipovis uzi ilin. Iuj fiĝiaj estroj uzis la novajn armilojn por perforte donigi pli fortajn armilojn de la eŭropanoj. En 1834, viroj de Viwa kaj Bau sukcesis forpreni la francan ŝipon L'amiable Josephine kaj uzi ĝian pafilegon kontraŭ siaj malamikoj en la rivero Rewa.[33]

Kristanaj misiistoj kiel David Cargill ankaŭ alvenis en la 1830aj jaroj de antaŭnelonge kristanigitaj regionoj kiel Tongo kaj Tahitio, kaj je 1840 la eŭropa setlejo ĉe Levuka kreskis al proksimume 40 domoj kun eminenta loĝanto eksa balenĉasisto David Whippey. La kristanigo de la fiĝianoj estis laŭpaŝa procezo, kiun observis Kapitano Charles Wilkes de la Usona Esploranta Ekspedicio. Wilkes skribis, ke "ĉiuj la estroj ŝajne konsideris kristanismon ŝanĝo, pri kiu ili povas perdi multon kaj akiri malmulton".[34] Kristanigitaj fiĝianoj, krom forlasi siajn spiritajn kredojn, estis kuraĝigitaj tranĉi siajn harojn mallongaj, uzi la formon sulu de vesto de Tongo, kaj fundamente ŝanĝi siajn geedziĝajn kaj enterigajn tradiciojn. Ĉi tiu procezo de devigita kultura ŝanĝo estis nomita lotu.[35] Intensiĝo de konflikto inter la kulturoj pliiĝis kaj Wilkes organizis granan punan ekspedicion kontraŭ la popolo Malolo. Li ordonis atakon kun raketoj. La vilaĝo, kun la loĝantoj kaptitaj interne, rapide fariĝis fajrego, kaj Wilkes notis, ke la "kriegoj de viroj estis intermiksitaj kun la krioj kaj kriĉoj de la virinoj kaj infanoj" dum ili brulmortis. Proksimume 57 ĝis 87 Maloloanoj estis mortigitaj en ĉi tiu renkonto.[36]

Cakobau kaj la kontraŭkristananismaj militojRedakti

 
Ratu Tanoa Visawaqa

La 1840aj jaroj estis tempo de konflikto. Diversaj fiĝiaj klanoj penis aserti superregadon super la aliaj. Poste, militestro Seru Epenisa Cakobau de Insulo Bau sukcesis fariĝi potenca influo en la regiono. Lia patro estis Ratu Tanoa Visawaqa, la Vunivalu (estra titolo kiu signifas militestron, ofte tradukita ankaŭ kiel supera estro) kiu antaŭe subigis multan okcidentan Fiĝion. Cakobau, post sia patro, fariĝis tiom superrega, ke li povis elpeli la eŭropanojn de Levuka dum kvin jaroj pri disputo pri tio, ke ili donis armilojn al liaj lokaj malamikoj. En la komencaj 1850aj jaroj, Cakobau deklaris militon kontraŭ ĉiuj kristanoj. Liaj planoj estis malhelpitaj kiam la misiistoj en Fiĝio ricevis subtenon de la jam kristaniĝintaj tonganoj kaj la ĉeesto de brita militŝipo. La tonga princo Enele Maʻafu, kristano, establis sin sur la insulo Lakeba en 1848, perforte kristanigante la lokan popolon al la metodista eklezio. Cakobau kaj aliaj estroj en la okcidento de Fiĝio taksis Maʻafu-n minaco al sia potenco kaj rezistis liajn klopodojn vastigi la superregon de Tongo. la influo de Cakobau, tamen, komencis malkreski, kaj lia devigo de grandaj impostoj al alia fiĝiaj estroj, kiuj taksis lin nur unua inter egaluloj, kaŭzis ke ili ĉesis subteni lin.[37]

 
Ratu Seru Epenisa Cakobau, mem-proklamita Tui Viti

Je ĉi tiu tempo Usono ankaŭ interesiĝis pri la regiono, kaj minacis intervenon post kelkaj okazaĵoj okupantaj sian konsulon ĉe la insuloj, John Brown Williams. En 1849, La komerca vendejo de Williams estis prirabita post hazarda fajro kaŭzita de vaga kanona pafo dum festo de usona sendependiĝo, kaj en 1853 la eŭropa kolonio Levuka estis bruligita entute. Williams kulpigis Cakobau-n pri ambaŭ ĉi tiuj okazaĵoj kaj la Usona reprezentanto deziris, ke oni responde detruu la ĉefurbon de Cakobau ĉe Bau. Anstataŭe, maramea blokado estis instalita ĉirkaŭ la insulo, kio metis premon sur Cakobau, ke li ĉesu militfaradon kontraŭ la fremduloj kaj iliaj kristanaj amikoj. Fine, je la 30-a de aprilo 1854, Cakobau ofertis sian soro (pardonpeton), faris la lotu kaj kristaniĝis. La tradiciaj fiĝiaj temploj en Bau estis detruitaj kaj la sanktaj arboj nokonoko estis tranĉitaj. Cakobau kaj liaj restantaj subtenantoj estis tiam devigitaj aliĝi kun la tonganoj, subtenitaj de la usonanoj kaj britoj, por subigi la restantajn estrojn en la regiono kiuj ankoraŭ rifuzis kristaniĝi. Ĉi tiuj estroj estis baldaŭ venkitaj, Qaraniqio de la Rewa estis venenita kaj Ratu Mara de Kaba estado pendumita en 1855. Post ĉi tiuj militoj, la plejparto de regionoj de Fiji, escepte la internaj altejoj, estis devigitaj forlasi multe de siaj tradiciaj sistemoj kaj estis nun vasaloj de okcidenta intereso. Cakobau estis retenita kiel plejparte simbola reprezentanto de kelkaj fiĝiaj popoloj kaj estis permesita preni la ironian kaj mem-proklamitan titolon "Tui Viti" ("Reĝo de Fiĝi"o), sed la supera direktado estis ĉe fremdaj potencoj.[38]

KonfederacioRedakti

 
Flago de la Konfederacio de Sendependaj Reĝlandoj de Fiĝio, 1865–1867

La leviĝanta prezo de kotono dum la usona enlanda milito (1861–1865) kaŭzis enfluon de centoj da setlantoj al Fiĝio en la 1860aj jaroj de Aŭstralio kaj Usono por akiri teron kaj kreskigi kotonon. Sen funkcianta registaro en Fiĝio, ĉi tiuj farmistoj ofte kapablis akiri la teron perforte aŭ fraŭde, ekzemple interŝanĝante armilojn aŭ alkoholon kun fiĝianoj kiu eble ne estis la veraj posedantoj. Kvankam la malmultekosta terakirado, konkurencantaj asertoj inter la farmistoj fariĝis problemo. En 1865, la setlantoj proponis konfederacion de la sep ĉefaj indiĝenaj reĝlandoj en Fiĝio por establi ian registaron. Ili sukcesis, kaj Cakobau estis elektita kiel la unua prezidanto de la konfederacio.[39]

Reĝlando de FiĝioRedakti

 
Flago de la Reĝlando de Fiĝio, 1871–1874

Post la disfalo de la konfederacio, Enele Maʻafu establis stabilan administron en la Insuloj Lau kaj Tongo. Aliaj fremdaj potencoj kiel Usono konsideris la eblecon aneksi Fiĝio. Ĉi tiu situacio ne plaĉis al multaj setlantoj, preskaŭ ĉiuj el kiuj estis britoj de Aŭstralio. Britio, tamen, rifuzis aneksi la landon kaj kompromiso estis necesa.[40]

En junio 1871, George Austin Woods, eksa leŭtenanto de la Reĝa Mararmeo, sukcesis influi Cakobau-n kaj organizi grupon de samideaj setlantoj kaj estroj, ke ili kreu regantan administron. Cakobau estis deklarita la monarĥon (Tui Viti) kaj la Reĝlando de Fiĝio estis establita. La plimulto da fiĝiaj estroj konsentis partopreni, kaj eĉ Ma'afu decidis agnoski Cakobau-n kaj partopreni en la konstitucia monarĥio. Tamen, multaj el la setlantoj venis de Aŭstralio, kie intertraktado kun la indiĝenaj popoloj preskaŭ ĉiam inkluzivis perfortan devigon. Rezulte, kelkaj agresemaj, racismaj kontraŭstaraj grupoj, kiel la Brita Interprotekta Societo, aperis. Unu grupo nomis sin la Ku-Kluks-Klano omaĝe al la blankula supereca grupo en Usono.[41]

KoloniiĝoRedakti

Malgraŭ militaj venkoj kontraŭ la Kai Colo, la registaro de Cakobau havis problemojn de akcepteco kaj ekonomia daŭrigeblo. Indiĝenaj fiĝianoj kaj blankuloj rifuzis pagi impostojn kaj la prezo de kotono malaltiĝis. Pro ĉi tiuj gravaj aferoj, John Bates Thurston proponis al la brita registaro je la peto de Cakobau cedi la insulojn. La nove elektita konservativa brita registaro sub Benjamin Disraeli kuraĝigis pri vastigo de la imperio kaj tial multe pli ema al la ideo aneksi Fiĝion. La murdo de Episkopo John Patteson de la Melanezia Misio ĉe Nukapu en la Rifaj Insuloj provokis publikan koleregon, pliigitan kiam laborantoj sur la ŝipo Carl amasmurdis pli ol 150 surŝipaj fiĝianoj. Du britaj komisionestroj estis senditaj al Fiĝio prienketi la eblecon de anekso. Malfaciligis la aferon tio, ke Cakobau kaj ties delonga kontraŭanto, Ma'afu, ambaŭ klopodis akiri potencon al si mem. Je la 21-a de marto 1874, Cakobau faris finan proponon, kiun la britoj akceptis. Je la 23-a de septembro, Hercules Robinson, baldaŭ nomumota la brita guberniestro de Fiĝio, alvenis sur la ŝipo HMS Dido kaj ricevis Cakobau-n per reĝa 21-pafila saluto. Post iom da nedecidado, Cakobau konsentis rezigni sian titolon Tui Viti, kaj reteni la titolon Vunivalu (Protektanto). La formala cedo okazis je la 10-a de oktobro 1874, kiam Cakobau, Ma'afu, kaj kelkaj altrangaj estroj de Fiĝio subskribis du ekzemplerojn de la Dokumento de Cedo. Tiel la Kolonio de Fiĝio fondiĝis; 96 jaroj da brita regado sekvis.[42]

SendependecoRedakti

Oni mallevis la britan flagon lastfoje je sunsubiro la 9-an de oktobro 1970. La fiĝia flago leviĝis post tagiĝo la matenon de la 10-a de oktobro 1970; la lando oficiale fariĝis sendependa je noktomezo, en la ĉefurbo Suvo, je la 10-a de oktobro.

Puĉoj de 1987Redakti

Interrompis demokratan regadon du militistaj puĉoj en 1987[43] ekigita pro kreskanta sento, ke la registaro estis superregita de la baratfiĝia komunumo. La dua puĉo de 1987 anstataŭis kaj la fiĝian monarĥion kaj la Ĝeneralan Guberniestron per neadministra prezidanto, kaj la nomo de la lando ŝanĝiĝis de Dominion of Fiji (Regejo de Fiĝio) al Republic of Fiji (Respubliko Fiĝio) kaj poste en 1997 al Republic of the Fiji Islands (Respubliko Insuloj Fiĝio). La du puĉoj kaj la rilata civila tumulto kontribuis al multa baratfiĝia elmigrado; la rezulta loĝantara malpliiĝo kaŭzis ekonomian malhelpon kaj certigis, ke melanezianoj fariĝis la plimulto.[44]

En 1990, la nova konstitucio instituciigis la superregadon de etnaj fiĝianoj en la politika sistemo. La Grupo Kontraŭ Rasa Diskriminacio formiĝis por kontraŭi la unupartie truditan konstitucion kaj restarigi la konstitucion de 1970. En 1992, Sitiveni Rabuka, la Leŭtenanta Kolonelo kiu faris la puĉon de 1987, fariĝis ĉefministro post balotado laŭ la nova konstitucio. Tri jarojn poste, Rabuka establis la Komisionon pri Konstitucia Revizio, kiu en 1997 kreis novan konstitucion, kiun subtenis la plejparto de gvidantoj de la indiĝena fiĝia kaj baratfiĝia komunumoj. Fiĝio realiĝis al la Komunumo de Nacioj.

Puĉo de 2000Redakti

En 2000, instigis puĉon George Speight, kiu efike faligis la registaron de Mahendra Chaudhry, kiu en 1997 fariĝis la unua baratfiĝia ĉefministro de la lando post la akcepto de la nova konstitucio. Komodoro Frank Bainimarama fariĝis la plenuma povo post la eksiĝo, eble devigita, de Prezidanto Ratu Sir Kamisese Mara. Poste en 2000, Fiĝio estis skuita de du soldataj ribeloj ĉe Kazerno Reĝino Elizabeto en Suvo. La Alta Kortumo ordonis la restarigon de la konstitucio, kaj en septembro 2001, por restarigi demokration, ĝenerala balotado okazis, kiun gajnis la partio Soqosoqo Duavata ni Lewenivanua de provizora ĉefministro Lasisenia Qarase.[45]

En 2005, la registaro de Qarase dum multa polemiko proponis Komisionon de Repacigo kaj Unueco kun povo rekomendi kompenson por viktimoj de la puĉo de 2000 kaj amnestion por ĝiaj partoprenantoj. Tamen, la militistaro, precipe la plej altranga militista komandanto, Frank Bainimarama, forte kontraŭis ĉi tiun leĝproponon. Bainimarama konsentis kun kritikantoj, kiuj diris, ke doni amnestion al subtenantoj de la nuna registaro kiuj ludis rolon en la perforta puĉo estis fuŝaĵo. Lia atako kontraŭ la leĝpropono, kiu daŭris senĉese dum majo kaj en junio kaj julio, streĉis plu lia jam malbona interrilato kun la registaro.

Puĉo de 2006Redakti

En novembro kaj frua decembro 2006, Bainimarama ludis gravan rolon en la puĉo de 2006. Bainimarama donis liston de postuloj al Qarase post kiam oni proponis leĝon en la parlamento, parto de kiu pardonus al partoprenantoj en la malsukcesa puĉo de 2000. Li donis al Qarase daton la 4-an de decembro antaŭ kiam li devas konsenti aŭ eksiĝi de sia posteno. Qarase rifuzis aŭ cedi aŭ eksiĝi kaj je la 5-a de decembro Prezidanto Ratu Josefa Iloilo subskribis leĝan ordon kiu nuligis la parlamenton post renkontiĝo kun Bainimarama.

Citante korupton en la registaro, Komodoro Bainimarama, Komandanto de la Militistaj Fortoj de la Respubliko Fiĝio, okazigis militistan akiron je la 5-a de decembro 2006 kontraŭ la ĉefministro kiun li enpostenigis post la puĉo de 2000. Bainimarama nuligis la parlamenton, deklaris sin prezidanto, kaj nomumis Jona Senilagakali-n provizora ĉefministro.[46]

Je la 4-a de januaro 2007, la militistaro anoncis, ke ĝi estis redonos plenuman povon al prezidanto Iloilo,[47] kiu faris elsendon aprobante la agojn de la militistaro.[48] La sekvan tagon, Iloilo nomumis Bainimarama-n la provizora ĉefministro,[49] indikante, ke la militistaro ankoraŭ direktas aferojn.

En aprilo 2009, la Kortumo de Pledo de Fiĝio renversis la decidon de la Alta Kortumo, ke la puĉo de Komandanto Bainimarama estis laŭleĝa, kaj deklaris, ke la provizora registaro estis kontraŭleĝa. Bainimarama konsentis eksiĝi de la posteno de provizora ĉefministro tuj, kune kun sia registaro, kaj prezidanto Iloilo estus nomumonta novan ĉefministron. Prezidanto Iloilo nuligis la konstitucion, forigis ĉiujn postenojn sub la konstitucio inkluzive ĉiujn juĝistojn kaj la guberniestron de la Centra Banko. Laŭ siaj propraj vortoj, li "nomumas [sin] mem kiel Ŝtatestro de Fiĝio laŭ nova leĝa ordo".[50] Li tiam renomumis Bainimarama-n provizora ĉefministro kaj efektivigis "Publikkrizan Regulon" kiu limigis internan vojaĝadon kaj permesis gazetaran cenzuron.

Je la 2-a de majo 2009, Fiĝio fariĝis la unua nacio iam ajn suspendiĝi de partopreno en la Pacifika Insula Forumo, pro tio, ke ĝi ne okazigis demokratajn balotadojn je la promesita dato.[51][52] Tamen, ĝi restas membro de la Forumo.

Je la 1-a de septembro 2009, Fiĝio estis suspendita de la Komunumo de Nacioj. Oni faris tion ĉar Bainimarama ne okazigis balotadojn antaŭ 2010 kion la Komunumo de Nacioj postulis post la puĉo en 2006. Bainimarama deklaris bezonon de pli da tempo por nuligi balotan sistemon kiu multe helpas etnajn fiĝianojn kaj malhelpas la multietnajn malplimultojn. Kritikantoj asertis, ke li suspendis la konstitucion kaj prirespondis malrespekton de homaj rajtoj pro tio, ke li arestis kaj detenis oponantojn.[53][54]

En sia Novjara prelego en 2010, Bainimarama anoncis la levon de la Publikkrizaj Reguloj. Tamen, la reguloj ne estis revokitaj ĝis januaro 2012 kaj la Suvo Filozofia Klubo estis la unua organizaĵo kiu reorganiziĝis kaj kunvenigis publikajn kenvenojn.[55] La reguloj estis starigitaj en aprilo 2009 kiam la eksa konstitucio estis nuligita. La reguloj permesis restriktojn de parolado, publikaj kunvenoj, kaj cenzuro de la amaskomunikilaro, kaj donis al sekurigaj fortoj aldonajn povojn. Li ankaŭ anoncis tutlandan konsultan procezon gvidantan al nova konstitucio sub kiu la balotado de 2014 okazos.

Je la 14-a de marto 2014, la Komunuma Ministra Aggrupo voĉdonis por ŝanĝi la plenan suspendon de Fiĝio de la Komunumo de Nacioj al suspendo de la konsilioj de la Komunumo, permesante al ili partopreni en kelkaj Komunumaj aagadoj, inkluzive la Komunumaj Ludoj de 2014.[56] La suspendo finiĝis en septembro 2014.[57]

GeografioRedakti

Fiĝio situas proksimume 5 100 kilometrojn sudokcidente de Havajo kaj proksimume 3 150 kilometrojn de Sidnejo, Aŭstralio.[58][59] Fiĝio estas centro de la Sudokcidenta Pacifiko, mezvoje inter Vanuatuo kaj Tongo. La insularo troviĝas inter 176° 53′ oriente kaj 178° 12′ okcidente. La insularo estas proksimume 1,3 kvadrataj kilometroj (498 000 kvadrataj mejloj) kaj malpli ol 2% estas seka tero.[60]. La meridiano 180° pasas tra Taveuni, sed la internacia datlinio fleksiĝas por doni saman tempzonon (UTC+12) al la tuta insulgrupo. Escepte de Rotuma, la grupo Fiĝio troviĝas inter 15° 42′ kaj 20° 02′ sude. Rotuma situas 410 kilometrojn (250 mejlojn) norde de la grupo, 670 kilometrojn (410 mejlojn) disde Suvo, 12° 30′ sude de la ekvatoro.

Fiĝio kovras entutan areon de 194 000 kvadrataj kilometroj (75 000 kvadrataj mejloj) el kiom proksimume 10% estas tero. Fiĝio konsistas el 332[61] insuloj (de kiuj 106 estas loĝataj) kaj 522 pli malgrandaj insuletoj. La du plej gravaj insuloj estas Viti Levu kaj Vanua Levu, kiu estas tri kvaronoj de la entuta tera areo de la lando. La insuloj estas montaj, kun pintoj ĝis 1 324 metroj (4 341 futoj) kaj kovrita kun dikaj tropikaj arbaroj.

La plej alta loko estas Monto Tomanivi sur Viti Levu. Viti Levu gastigas la ĉefurbon Suvo kaj loĝigas preskaŭ tri kvaronojn de la loĝantaro. Aliaj gravaj urboj inkluzivas Nadi-n (la loko de la internacia flughaveno),[62] kaj Lautoka, la dua plej granda urbo de Fiĝio kun grandaj sukerkanaj muelejoj kaj haveno.

La ĉefaj urboj sur Vanua Levu estas Labasa kaj Savusavu. Aliaj insuloj kaj insularoj estas Taveuni kaj Kadavu (la tria kaj kvara plej grandaj insuloj, respektive), la Insularo Mamanuca (apud Nadi), kaj Insularo Yasawa, kiuj estas popularaj turismaj cellokoj, la Insularo Lomaiviti, apud Suvo, kaj la izolita Insularo Lau. Rotuma havas specialan administracian statuson en Fiĝio. Ceva-i-Ra, neloĝata rifo, troviĝas proksimume 460 kilometrojn (290 mejlojn) sudokcidente de la ĉefa insularo.

 
Topografio de Fiĝio

Fiĝio enhavas du ekologiajn regionojn: fiĝiaj tropikaj malsekaj arbaroj kaj fiĝiaj tropikaj sekaj arbaroj.[63] Ĝi havis en 2018 meznombran indicon de arbara pejzaĝon integreco de 8,35/10, rango 24a tutmonde el 172 landoj.[64]

KlimatoRedakti

La klimato de Fiĝio estas tropikmara kaj varma dum la tuta jaro. La varma sezono estas de novembro ĝis aprilo kaj la pli malvarma sezono daŭras de majo ĝis oktobro. Temperaturoj en la malvarma sezono estas meznombre 22 °C (72 °F). Pluvokvanto varias, la varma sezono spertas pli pezan pluvokvanton, precipe enlande. Por la pli grandaj insuloj, pluvokvanto estas pli peza je la sudorientaj partoj de la insuloj ol sur la nordokcidentaj partoj, kio efikas agrikulturon en tiuj areoj. Vento estas modera, kvankam ciklonoj okazas proksimume unufoje ĉiujare (10–12 fojoj ĉiujardeke).[65][66][67]

RegistaroRedakti

Fiĝio havas kadron de multpartia parlamenta reprezenta demokrata respubliko, en kiu la ĉefministro estas la registarestro kaj la prezidanto la ŝtatestro. La registaro havas plenuman potencon, kaj la reĝistaro kaj la parlamento havas leĝdonan potencon, kaj la juĝistaro estas sendependa de la registaro kaj de la parlamento.

Ĝenerala balotado okazis je la 17-a de septembro 2014. La partio FijiFirst de Bainimarama gajnis kun 59,2% de la voĉdonoj, kaj grupo de internaciaj observantoj el Aŭstralio, Barato, kaj Indonezio taksis ĝin kredinda.[68]

DividaĵojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administraj unuoj de la Fiĝioj.
 
Mapo de administraj dividoj de Fiĝio

Fiĝio havas kvar gravajn dividaĵojn, kiuj plu dividiĝas en 14 provincojn. Ili estas:

Fiĝio havis tri konfederaciojn aŭ registarojn dum la reĝado de Seru Epenisa Cakobau. Kvankam oni ne konsideras ĉi tiujn politikaj dividoj, oni ankoraŭ konsideras ilin gravaj en la sociaj dividoj de la indiĝena fiĝianoj:

Konfederacio Estro
Kubuna Neniu
Burebasaga Ro Teimumu Vuikaba Kepa
Tovata Ratu Naiqama Tawake Lalabalavu

MilitistaroRedakti

La militistaro konsistas el la Militistaj Fortoj de la Respubliko de Fiĝio kun entute 3 500 aktivajn soldatojn kaj 6 000 rezervistojn, kaj inkluzivas mararmean unuon de 300 homoj. La landa forto konsistas el la Fiĝia Infanteria Regimento (regula kaj teritoria forto organizita je ses malpezaj infanteriaj batalionoj), Fiĝia Inĝeniera Regimento, Loĝistika Subtena Unuo, kaj Forttrejna Grupo. Kompare kun ĝia grandeco, Fiĝio havas grandan armeon kaj estis grava kontribuanto al pactrupoj de misioj de la Unuiĝintaj Nacioj en diversaj partoj de la mondo. Krome, granda nombro de eksaj militistoj laboris en la profitema sekureca sektoro en Irako post la Usono-gvidita invado de 2003.[69]

EkonomioRedakti

 
Suvo, ĉefurbo kaj komerca centro de Fiĝio

Kun arbaroj, mineraloj, kaj fiŝoj, Fiĝio estas unu el la plej disvolviĝintaj landoj de Pacifiko, kvankam ankoraŭ kun granda vivtena sektoro. Iom da progreso okazis kiam Marion M. Ganey venigis kreditajn uniojn al la insuloj en la 1950aj jaroj. Naturaj rimedoj inkluzivas lignon, fiŝojn, oron, kupron, maran petrolon, kaj akvocentralo. Fiĝio spertis periodon de rapida kresko en la 1960aj kaj 1970aj jaroj sed ĉesis kreki en la 1980aj jaroj. La puĉoj de 1987 kaŭzis plian malkreskon.[70]

Ekonomia liberaligo en la jaroj post la puĉoj kreis prosperiĝon en la vestaĵindustrio kaj konstanta kreskindico malgraŭ pliiĝanta necerteco pri la sukera industrio. La eksvalidiĝo de luadoj por kultivistoj de sukerkano (kune kun malpliiĝinta efikeco de bienoj kaj fabrikejoj) rezultis je malpliiĝo en produktado de sukero malgraŭ subvencioj por sukero provizitaj de la EU. La ormina industrio estas en Vatukoula.

Urbiĝado kaj vastiĝado en la serva sektoro kontribuis al lastatempa kresko de MNP. Eksportado de sukero kaj rapide kreskanta turisma industrio – kun turistoj je 430 800 en 2003[71] kaj pliiĝantaj en la postaj jaroj – estas la gravaj fontoj de eksterlanda valuto. Fiĝio tre dependas je turismo por enspezo. Sukero estas triono de la industria agado. Longatempaj problemoj inkluzivas malaltan investadon kaj necertajn rajtojn pri tereno.

La Sudpacifika Borso estas la sola licenchava borso en Fiĝio kaj situas en Suvo. Ĝi intencas fariĝi regiona borso.[72]

 
Fiĝia luksa feriejo

TurismoRedakti

Laŭ la Fiĝia Buroo de Statistiko, la plejparto da vizitantoj kiuj alvenas al Fiĝio mallongtempe venas de la jenaj landoj aŭ loĝregionoj:[73]

Lando 2019 2018 2017 2016 2015
Aŭstralio 367 020 365 660 365 689 360 370 367 273
Nov-Zelando 205 998 198 718 184 595 163 836 138 537
Usono 96 968 86 075 81 198 69 628 67 831
Ĉinio 47 027 49 271 48 796 49 083 40 174
Britio 16 856 16 297 16 925 16 712 16 716
Kanado 13 269 13 220 12 421 11 780 11 709
Japanio 14 868 11 903 6 350 6 274 6 092
Sud-Koreio 6 806 8 176 8 871 8 071 6 700
Entute 894 389 870 309 842 884 792 320 754 835

Fiĝio ankaŭ estis loko por diversaj filmoj de Hollywood komence je Mr Robinson Crusoe en 1932 al The Blue Lagoon (La Blua Laguno) (1980) kun Brooke Shields, kaj Return to the Blue Lagoon (Reveno al la Blua Laguno) (1991) kun Milla Jovovich. Aliaj popularaj filmoj faritaj en Fiĝio inkluzivas Cast Away (2000) kaj Anacondas: The Hunt for the Blood Orchid (Anakondoj: La Ĉaso por la Sanga Orkideo) (2004).[74]

TransportoRedakti

 
Internacia Flughaveno Nadi – alvenoj

Internacia Flughaveno Nadi situas 9 kilometrojn (5,6 mejlojn) norde de centra Nadi kaj estas la plej granda fiĝia flughaveno.[75] Internacia Flughaveno Nausori estas proksimume 23 kilometrojn (14 mejlojn) nordoriente de la urbocentro de Suvo kaj estas uzata plejparte por enlandaj flugoj sed ankaŭ por fludoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La ĉefa flughaveno en la dua plej granda insulo Vanua Levu estas Flughaveno Labasa[76] ĉe Waiqele, sudokcidente de Labasa-Urbo. La plej granda aviadilo pritraktata de Flughaveno Labasa estas la ATR 72. Airports Fiji Limited (AFL)[77] respondecas pri la funkciado de 15 publikaj flughavenoj en la insuloj de Fiĝio. Ĉi tiuj inkluzivas du internaciajn flughavenojn (Nadi kaj Nausori) kaj 13 flughaveno de eksteraj insuloj. La ĉefa flugkompanio de Fiĝio estas Fiji Airways.[78]

Pli grandaj insuloj de Fiĝio havas ampleksajn aŭtobusajn vojojn kiuj estas malaltekostaj kaj konstantaj.[79] Estas aŭtobusaj haltejoj, kaj en kamparaj areoj aŭtobusoj estas ofte simple mansignataj kiam ili alproksimiĝas.[79] Aŭtobusoj estas la ĉefa formo de publika transportado[80] kaj pasaĝera movado inter la urboj sur la ĉefaj insuloj. Aŭtobusaj veturoprezoj kaj vojoj estas reguligitaj de la Tera Transporta Aŭtoritato.

Interinsulaj pramŝipoj provizas servojn inter la ĉefaj insuloj de Fiĝio, kaj grandaj ŝipoj transportas veturilojn kaj grandajn kvantojn da kargo inter la ĉefa insulo Viti Levu kaj Vanua Levu, kaj aliaj pli malgrandaj insuloj.[81]

DemografioRedakti

La censo de 2017 malkaŝis, ke la loĝantaro de Fiĝio estis 884 887, kompare kun 837 271 en la censo de 2007. La loĝdenso en 2007 estis kvadrata kilometro po 45,8 loĝantoj. La vivdaŭro en Fiĝio estis 72,1 jaroj. De la 1930aj jaroj ĝis nun la loĝantaro de Fiĝio pliiĝis je indico po 1,1% jare La mediana aĝo de la loĝantaro estis 29,9 kaj la seksproporcio estis 1,03 viroj por 1 virino.

EtnojRedakti

 
Indiĝena fiĝianinoj en ceremonia vestaĵo, 1935

La loĝantaro de Fiĝio estas plejparte indiĝenaj fiĝianoj, kiuj estas melanezianoj (54,3%), kvankam multaj ankaŭ havas polinezian genealogion; kaj baratfiĝianoj (38,1%), posteuloj de barataj kontraktaj laboristoj alportitaj al la insuloj de la britaj koloniaj potencoj dum la 1800aj jaroj. La procento de la loĝantaro de baratfiĝia deveno malpliiĝis multe dum la lastaj du jardekoj per elmigrado pro diversaj kialoj.[82] Baratfiĝianoj suferis venĝatencojn dum tempo post la puĉo de 2000.[83][84] Interrilatoj inter etnaj fiĝianoj kaj baratfiĝianoj en politiko ofte estis streĉita kaj la streĉiteco inter la du komunumoj superregis politikon en la insuloj dum la pasinta generacio. La nivelo de politika streĉiteco varias inter malsamaj regionoj de la lando.[85]

Proksimume 1,2% de la loĝantaro estas rotumanoj — indiĝenoj de Insulo Rotuma, kies kulturo pli rilatas al landoj kiel TongoSamoo ol al la cetero de Fiĝio. Rotuma estas dependaĵo de la Fiĝio, konsistanta el la insulo Rotuma kaj apudaj insuletoj. La insularo estas hejmo al malgranda sed unika indiĝena etna grupo kiu konsistigas rekoneblan minoritaton ene de la loĝantaro de la Fiĝio. Laŭ la censo de 2007 sur la insulo loĝis 2 002 rotumanoj, kvankam multe pli, proksimume 10 000, loĝas sur la ĉefaj fiĝiaj insuloj.

Ekzistas ankaŭ malgrandaj sed ekonomie gravaj grupoj de eŭropanoj, ĉinoj, kaj aliaj pacifikinsulaj malplimultoj. La aliaj etnoj nombras proksimume 4,5%.[86] 3 000 homoj aŭ 0,3% de la loĝantaro en Fiĝio estas de Aŭstralio.[87]

LingvojRedakti

Fiĝio havas tri oficialajn lingvojn laŭ la konstitucio de 1997 (kaj tio ne ŝanĝis en la konstitucio de 2013): la angla, la fiĝia (iTaukei), kaj la fiĝihindia. La fiĝia estas Aŭstronezia lingvo de la Malajopolinezia familio parolata en Fiĝio. Ĝi havas 550 000 denaskajn parolantojn, kaj 200 000 parolas ĝin kiel duan lingvon.

La insuloj de Fiĝio havas multajn dialektojn, kiun oni povas klasifiki en du gravajn branĉojn—orientan kaj okcidentan. Misiistoj en la 1840aj jaroj elektis orientan dialekton, la parolmanieron de Insulo Bau estu la skriba normo de la fiĝia lingvo. Insulo Bau estis la hejmo de Seru Epenisa Cakobau, la estro kiu poste fariĝis la memproklamita Reĝo de Fiĝio.

La fiĝihindia estas la lingvo parolata de plej multaj fiĝiaj civitanoj de barata deveno. Ĝi devenas plejparte de la hindiaj varioj Awadhi kaj Bhojpuri. Ĝi ankaŭ prenis multajn vortojn de la fiĝia kaj de la angla. La rilato inter la fiĝihindia kaj la hindia estas simila al la rilato inter la afrikansa kaj la nederlanda. Barataj laboristoj estis komence alportitaj al Fiĝio plejparte de distriktoj de orienta Utar-Pradeŝo, Biharo, Nordokcidenta limregiona provinco (nune Ĥajber-Paŝtulando), kaj Suda Barato ekzemple Andra-Predeŝo kaj Tamilnado. Ili parolis multajn, plejparte hindiajn, dialektojn kaj lingvojn depende de sia devena loko.

La angla, restaĵo de brita kolonia regado de la insuloj, estis la sola oficiala lingvo ĝis 1997 kaj estas ĝenerale uzata en la registaro, komerco, kaj eduko kiel lingvafrankao.

Esperanto saluton bonan matenon ĝis la revido
Angla hello/hi good morning goodbye
Fiĝia[88] bula yadra (prononcita jandra) moce (prononcita mose)
Fiĝihindia नमस्ते (namaste) सुप्रभात (suprabhat) अलविदा (alavidā)

ReligioRedakti

Laŭ la censo de 2007, 64,4% de la loĝantaro estis kristanoj, 27,9% hinduoj, 6,3% islamanoj, 0,8% nereligiaj, 0,3% sikoj, kaj la cetera 0,3% aliaj religioj.[89]Inter kristanoj, 54% estis metodistoj, 14,2% katolikoj, 8,9% Asembleoj de Dio, 6,0% sepatagaj adventistoj, 1,2% anglikanoj, kaj la cetera 16,1% aliaj konfesioj.[89]

La plej granda kristana konfesio estas la Metodista Eklezio de Fiĝio kaj Rotuma. Kun 34,6%[89] de la loĝantaro (inkluzive preskaŭ du-trionoj de etnaj fiĝianoj), la proporcio de la loĝantaro aliĝanta al metodismo estas pli alta en Fiĝio ol en iu alia lando. Romkatolikoj en Fiĝio estas gviditaj de la metropola ĉefepiskopujo de Suvo, kies provinco ankaŭ inkluzivas la episkopujo de Rarotonga (sur la Kukinsuloj, por tiuj kaj Niuo, ambaŭ Nov-Zelando-rilataj landoj) kaj Taravo kaj Nauro, kaj la Misio Sui Iuris de Tokelao (Nov-Zelando).

La Asembleoj de Dio kaj la Sepa-tago Adventist konfesioj estas grave reprezentita. Fiĝio estas la bazo por la Anglikana Episkopujo de Polynezio (parto de la Anglikana Eklezio en Aotearoa, Nov-Zelando, kaj Polynezio). Ĉi tiuj kaj aliaj konfesioj havas malmultajn baratfiĝianajn membrojn; kristanoj de ĉiuj specoj konsistigis 6,1% de la baratfiĝia loĝanataro en la censo de 1996.[90] Hinduoj en Fiĝio plejparte aparteni al la Sanata sekto (74,3% el ĉiuj hinduoj). Islamanoj en Fiĝio estas plejparte Sunaaj (96,4%).

EdukoRedakti

Fiĝio havas altan indicon de legopovon (91,6%), kaj kvankam eduko ne estas deviga, pli ol 85% de infanoj inter la aĝoj de 6 kaj 13 ĉeestas bazlernejon. Eduko estas senkosta kaj provizorata de kaj registaraj kaj preĝejaj lernejoj. Ĝenerale etnaj fiĝiaj kaj hinduaj infanoj ĉeestas apartajn lernejojn, spegulante la politikan dividon de la lando.[91]

EkologioRedakti

Biogeografie Fiĝio troviĝas en la pacifika ekozono laŭ la tipologio de la WWF. Tiu ĉi kaj Naturprotekto Internacie konsideras la insulojn kiel parton de la biodiverseco-riĉaĵejo "Polinezio kaj Mikronezio".

Ekstera politikoRedakti

La Fiĝio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. "Listo de Rekomendataj Landnomoj", Akademio de Esperanto, Numero 12 - 2009 05 04.
  2. "Fiĝio", Reta Vortaro, alirita la 24-an de novembro 2021.
  3. "Fiĝioj", Plena Ilustrita Vortaro 2020, alirita la 24-an de novembro 2021.
  4. Je februaro 2011, la ĉefministro deklaris, ke la nomo de la ŝtato oficiale ŝanĝiĝis de la Respubliko Insuloj Fiĝio al la Respubliko Fiĝio, kaj ke la nomo de la konstitucio de 1997 ne plu validas (la konstitucio estas neefektiva ekde aprilo 2009).
  5. Fiji: People. United States of America State department (28-a de junio 2010). Arkivita el la originalo je 22a de januaro 2017. Alirita 15-a de septembro 2010.
  6. Fiji Geography. fijidiscovery.com (2005). Arkivita el la originalo je 23a de februaro 2011. Alirita 15-a de septembro 2010.
  7. Fiji: History. infoplease.com (2005). Arkivita el la originalo je 31-a de aŭgusto 2010. Alirita 15-a de septembro 2010.
  8. "Fiji's president takes over power", BBC, 10a de aprilo 2009.
  9. "Int'l monitors endorse Fiji election as credible", 29-a de septembro 2014.
  10. Fiji High Commission :: About Fiji. Alirita 2020-01-13.
  11. Fiji. CIA. Alirita 20-a de aŭgusto 2020.
  12. Fiji – Our Government. fiji.gov.fj (9-a de novembro 2009). Arkivita el la originalo je 19-a de junio 2010. Alirita 15-a de septembro 2010.
  13. About Fiji (el Retarkivo {{{1}}}), section on Europeans in Fiji.
  14. Gravelle, Kim (1983). Fiji's Times: A History of Fiji. Fiji Times.
  15. Fergus., Clunie. (2003) Fijian weapons & warfare. Fiji Museum. ISBN 978-9822080063. OCLC 55604396.
  16. Brewster, Adolph. (1922) The hill tribes of Fiji. London: Seeley.
  17. Fijian War clubs | Native weapons from Fiji | sell club | sell native weapon (19a de marto 2018). Arkivita el la originalo je 15-a de novembro 2018. Alirita 28-a de decembro 2018.
  18. Williams, Thomas. (1858) The islands and their inhabitants.. A. Heylin.
  19. (2010) “Cannibalism and Colonialism: Charting colonies and frontiers in 19th century Fiji”, Comparative Studies in Society and History 52 (2), p. 255–281. doi:10.1017/S0010417510000046. 
  20. Sanday, Peggy Reeves (1986) Divine hunger: cannibalism as a cultural system (el Retarkivo {{{1}}}), Cambridge University Press, p. 166, IBNS 0521311144.
  21. Scarr, Deryck (1984). Fiji: A short history. Institute for Polynesian Studies, Brigham Young University—Hawaii Campus. ISBN 978-0-939154-36-4. OCLC 611678101. p. 3.
  22. Scarr, Deryck (1984). Fiji: A short history. Institute for Polynesian Studies, Brigham Young University—Hawaii Campus. ISBN 978-0-939154-36-4. OCLC 611678101. p. 19.
  23. Gordon, A.H.. (1879) Letters and Notes written during the disturbances in the highlands of Viti Levu, Fiji, 1876. Vol. 2. Edinburgh: R&R Clark.
  24. (1999) “Fijian Cannibalism: Osteological Evidence from Navatu”, American Journal of Physical Anthropology 110 (2), p. 215–241. doi:[[doi:10.1002%2F%28SICI%291096-8644%28199910%29110%3A2%3C215%3A%3AAID-AJPA7%3E3.0.CO%3B2-D|10.1002/(SICI)1096-8644(199910)110:2<215::AID-AJPA7>3.0.CO;2-D]]. 
  25. (2004) “Culturally Modified Human Remains Recovered from an Earth-Oven Interment on Waya Island, Fiji”, Archaeology in Oceania 39, p. 54–59. doi:10.1002/j.1834-4453.2004.tb00559.x. 
  26. (2012) “Kana Tamata or Feasts of Men: An Interdisciplinary Approach for Identifying Cannibalism in Prehistoric Fiji”, Freshwater Biology 10 (2), p. 127–145. doi:10.1002/oa.2269. 
  27. (2012) “Kana Tamata or Feasts of Men: An Interdisciplinary Approach for Identifying Cannibalism in Prehistoric Fiji”, Freshwater Biology 10 (2), p. 127–145. doi:10.1002/oa.2269. 
  28. (2004) “Culturally Modified Human Remains Recovered from an Earth-Oven Interment on Waya Island, Fiji”, Archaeology in Oceania 39, p. 54–59. doi:10.1002/j.1834-4453.2004.tb00559.x. 
  29. (2012) “Kana Tamata or Feasts of Men: An Interdisciplinary Approach for Identifying Cannibalism in Prehistoric Fiji”, Freshwater Biology 10 (2), p. 127–145. doi:10.1002/oa.2269. 
  30. Robert Langdon (ed.
  31. Gravelle, pp. 29–42
  32. Wilkes, Charles. (1849) Narrative of the United States Exploring Expedition. Vol. 3. Philadelphia: C. Sherman.
  33. Gravelle, pp. 47–50
  34. Wilkes, Charles. (1849) Narrative of the United States Exploring Expedition Vol. 3. C. Sherman.
  35. Brewster, Adolph. (1922) Hill Tribes of Fiji. London: Seeley.
  36. {{{Titolo}}}.
  37. Gravelle, pp. 67–80
  38. Gravelle, pp. 76–97
  39. Gravelle, p. 102
  40. "The Empire.", 11 May 1870, paĝo 2.
  41. "No title", The Ballarat Courier, 22 May 1872, paĝo 2.
  42. Sarah Searight, "The British Acquisition of Fiji" History Today (Nov 1972), pp 806-813, online
  43. Blum, William. (2002) Rogue State. Monroe: Common Courage Press, p. 153–154. ISBN 184277221X.
  44. . Fiji Islands: From Immigration to Emigration. Migration Policy Institute (Aprilo 2003). Arkivita el la originalo je 4a de marto 2010. Alirita 14-a de junio 2009.
  45. (2002) “In George Speight's Shadow: Fiji General Elections of 2001”, The Journal of Pacific History 37 (1), p. 87–101. doi:10.1080/00223340220139298. 
  46. Phil Taylor. "Fiji – alone under the gun", The New Zealand Herald, 6-a de decembro 2006.
  47. "Commander hands back executive authority to Ratu Iloilo", FijiVillage.com, 4a de januaro 2007.
  48. "I support army takeover: Iloilo", Fijilive, 4a de januaro 2007.
  49. "President swears in interim PM", Fijilive, 5a de januaro 2007.
  50. President's Address to the Nation. Arkivita el la originalo je 18-a de aŭgusto 2009. Alirita 22a de aprilo 2009.
  51. Statement by Forum Chair on suspension of the Fiji military regime from the Pacific Islands Forum (el Retarkivo {{{1}}}); PIFS Press Statement (21/09), 2-a de majo 2009
  52. Chair of Pacific Islands Forum says Fiji has been suspended (2-a de majo 2009). Arkivita el la originalo je 3a de marto 2012. Alirita 30-a de septembro 2011.
  53. Fiji suspended from the Commonwealth. Commonwealth.org (1-a de septembro 2009). Arkivita el la originalo je 4-a de septembro 2009. Alirita 2-a de majo 2010.
  54. "Fiji suspended from Commonwealth", BBC News, 1-a de septembro 2009.
  55. Fiji Times, 'PER Lifted' (12a de januaro 2012)
  56. Fiji flag flies again following Commonwealth Ministerial Action Group decision (el Retarkivo {{{1}}}). thecommonwealth.org. 17a de marto 2014
  57. Fiji rejoins Commonwealth as a full member. The Commonwealth (26-a de septembro 2014). Arkivita el la originalo je 27-a de septembro 2014. Alirita 28-a de septembro 2014.
  58. Distance between Fiji and Hawaii. Arkivita el la originalo je 13a de februaro 2020. Alirita 13a de februaro 2020.
  59. Distance between Fiji and Australia. Arkivita el la originalo je 13a de februaro 2020. Alirita 13a de februaro 2020.
  60. https://www.go-fiji.com/geography.html
  61. Fiji. CIA. Alirita 20-a de aŭgusto 2020.
  62. Fiji Cruises Destination Topics (el Retarkivo {{{1}}}).
  63. (2017) “An Ecoregion-Based Approach to Protecting Half the Terrestrial Realm”, BioScience 67 (6), p. 534–545. doi:10.1093/biosci/bix014. 
  64. (2020) “Anthropogenic modification of forests means only 40% of remaining forests have high ecosystem integrity - Supplementary Material”, Nature Communications 11 (1), p. 5978. doi:10.1038/s41467-020-19493-3. 
  65. Our Country. Government of the Republic of the Fiji Islands (novembro 2009). Arkivita el la originalo je 23a de marto 2010.
  66. Fiji: Land. Encyclopædia Britannica. Arkivita el la originalo je 6-a de aŭgusto 2017. Alirita 6-a de aŭgusto 2017.
  67. Suva, Fiji Monthly Weather. The Weather Company. Alirita 6-a de aŭgusto 2017.
  68. "Int'l monitors endorse Fiji election as credible", 29-a de septembro 2014.
  69. Fijian peacekeepers in Iraq aren't just a battalion — they're a choir. Arkivita el la originalo je 8a de februaro 2018. Alirita 8a de februaro 2018.
  70. (30-a de majo 2006) “The long‐run impact of coups on Fiji's economy: evidence from a computable general equilibrium model”, Journal of International Development 19 (2), p. 149–160. doi:10.1002/jid.1296. 
  71. Fiji Economy and Politics. Arkivita el la originalo je 26-a de julio 2008.
  72. South Pacific Stock Exchange. Arkivita el la originalo je 31-a de majo 2018. Alirita 5-a de junio 2018.
  73. PROVISIONAL VISITOR ARRIVALS - June 2020 - Fiji Bureau of Statistics. Alirita 2020-08-21.
  74. Fiji In The Movies. Arkivita el la originalo je 7-a de majo 2019.
  75. Airports Fiji Limited (el Retarkivo {{{1}}}).
  76. Airports Fiji Limited – Outer Islands (el Retarkivo {{{1}}}).
  77. http://www.airportsfiji.com/
  78. Gibson, Nevil, "Air Pacific reverts to original Fiji Airways name", National Business Review, 14-a de majo 2012.
  79. 79,0 79,1 Fiji Travel Information and Travel Guide (el Retarkivo {{{1}}}).
  80. Land Transport Authority – "Steering Fiji Safely" (el Retarkivo {{{1}}}).
  81. Transport. Arkivita el la originalo je 3a de februaro 2018.
  82. Fiji Islands: From Immigration to Emigration (el Retarkivo {{{1}}}).
  83. "Future bleak for Fiji's Indians (el Retarkivo {{{1}}})".
  84. "Dealing with the dictator".
  85. Minority Rights Group InternationalFiji Islands Overview. Arkivita el la originalo je 29-a de julio 2009. Alirita 3-a de septembro 2009.
  86. Fiji. Alirita 10a de februaro 2020.
  87. Australia-Fiji relationship.
  88. Fijian Language (el Retarkivo {{{1}}}).
  89. 89,0 89,1 89,2 Population by Religion and Province of Enumeration. Fiji Bureau of Statistics (junio 2012). Arkivita el la originalo je 9-a de septembro 2015. Alirita 7-a de novembro 2015.
  90. Religion – Fiji Bureau of Statistics. Arkivita el la originalo je 17 April 2018. Alirita 7 September 2018.
  91. Fiji (angle). Alirita 2020-02-16.

Eksteraj ligilojRedakti